16-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de septembro estas la 259-a tago de la jaro (la 260-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 106 tagoj restas.
Je la 16-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1400: Owain Glyndŵr iĝis la lasta princo de Kimrujo
- 1410: Reĝo de Aragono kaj Sicilio Fernando la 1-a rekonkeris de araboj urbon Antequera
- 1497: Pollando: Darłowo estis inundita pro cunamo, kaŭzita de eksplodo de metano liberigita de marfundo
- 1620: El Plymouth, Anglujo foriris la „Pilgrimpatroj“ sur la Mayflower trans la Atlantikon al la „Nova Mondo“ en Ameriko.
- 1644: Pollando: incendio detruis pli grandan parton de Kostrzyn
- 1668: Reĝo de Pollando Johano la 2-a Kazimiro abdikis kaj forveturis al Francio
- 1726: En la ĉeĥa parto de Gigantmontaro oni mortigis la lastan brunan urson
- 1744: Armeo de Reĝlando Prusio konkeris Pragon, kadre de la dua silezia milito
- 1779: Usona Milito de Sendependeco: batalo de Savannah komenciĝis
- 1810: Meksikoproklamis sendependecon de Hispanio: pastro M. Hidalgo y Costilla alvokis batali kontraŭ la hispanoj por sendependeco (Grito de Dolores).
- 1824: Karlo la 10-a iĝis reĝo de Francio
- 1848: Usona astronomo William Cranch Bond kun sia filo George malkovris Hiperionon, unu el sateliton de Saturno - du tagojn poste malkovris ĝin sendepende brito William Lassell
- 1868: Usona astronomo kanaddevena James Craig Watson malkovris asteroidon Artemiso
- 1877: Pollando: en Gietrzwałd (proksime al Olsztyn) estis la lasta revelacio de Dipatrino
- 1882: Granda inundo en Verono
- 1908: Firmao General Motors fondiĝis
- 1918: Sovetunio: Ordeno de Ruĝa Standardo establiĝis
- 1919: En Vladivostoko kreiĝis Pola Sav-Komitato de Infanoj en Fora Oriento, fondita de siberiaj ekziligitoj
- 1930: Laŭ ordono de pola ĉefministro marŝalo Józef Piłsudski komenciĝis revenĝa agado en Orienta Malgrandpolujo, kaŭzita de sabotado kaj terorisma agado de Ukraina Militista Organizaĵo
- 1931: En koncentrejo Suluk (proksime al Bengazi) oni ekzekutis komandanton de kontraŭitala ribelo Omar Muĥtar, nacian heroon de Libio
- 1939: Fino de Batalo de Halhin Gol: venkis soveta-mongola armeoj kontraŭ la japana en la batalo daŭranta de la 11-a de majo
- Dua mondmilito:
- 1939: La 16-a tego de germana-pola milito: rezulte de bombado ĉesis disaŭdigi Pola Radio en Vilno kaj Baranowicze; germana armeo eniris Kutnon; germanaj aviadiloj malsuprenĵetis super Varsovio flugfoliojn postulantaj submetiĝon dum 12 horoj - generalo Juliusz Rómmel rifuzis kapitulacon, pro kio tuj komenciĝis ŝtorma artileria bombardo ligita kun bombaj aeratakoj; germanaj soldatoj pafmortigis 48 civilulojn en 5 lokoj kaj polico pafmortigis en Łuków 20 judojn kaj en Przemyśl arestis ĉ. 100 inter juda intelektularo (pafmortigitaj dum venontaj tagoj); germanoj bruligis sinagogon en Kcynia; komisaro en Poznań enkondukis en subigitaj al si oficejojn la germanan lingvon; defendo de Sochaczew finiĝis; dutaga venka por poloj batalo de Jaworów (apud Lvovo) finiĝis; Batalo de Atlantiko: unua en la milito atako de germana submarŝipo al ŝipa karavano de Aliancanoj, naviganta de Liverpool ĝis Nordameriko
- 1940: Usono enkondukis devigan militservon
- 1941: Hermann Göring ordonis de Orienta Galicio senprokrastan liveron de viando por germanaj armitaj fortoj en Sovetunio; sub premo de Britio kaj Sovetunio ŝaho de Persio Reza Ŝaho Pahlavi abdikis favore al sia filo Mohamed Reza Pahlavi
- 1942: Pollando: germanaj ĝendarmoj pafmorigis en Borowa ĉ. 40 judojn kaj polico murdis en Budy Mszczonowskie (proksime al Żyrardów) 14 personojn pro membreco al Pola Enlanda Armeo
- 1943: Pollando: polico pafmortigis en Wronów 6 personojn de ĉirkaŭaĵoj de Ryki; intelektul-kampanjo: gestapo arestis en Vilno nokte de la 15-a ĝis la 16-a de septembro ĉ. 150 virojn, en plimulto reprezentantojn de loka intelektularo; Ĉefa Komandejo de Pola Enlanda Armeo ordonis "kontraŭbatali ekstermantajn nian popolon rabobandojn"
- 1944: Ribelo de Varsovio: germana bombado de Mezurbo - pereis 100 germanaj militkaptitoj en kinejo "Holywood"; sovetaj avidiloj malsuprenĵetas helpon; ĉ. 300 soldatoj transiris Vistulon
- 1945: La lastaj japanaj militistaj unuoj kapitulacis en Honkongo
- 1946: Flugkompanio Alitalia fondiĝis
- 1950: En Vjetnamujo Viet-Minh-grupoj atakis la francajn militbazojn de Dong Khe kaj Lao Kay.
- 1962: Kariba krizo: usona spiona aviadilo fotis en Kubo sovetajn raketojn de meza pafdistanco
- 1963: Ekesto de Malajzio.
- 1975: Papuo-Nov-Gvineo fariĝis sendependa de Aŭstralio.
- 1975: Mozambiko, Kaboverdo kaj Sao-Tomeo kaj Principeo aniĝis al UN
- 1977: Hungario kaj Ĉeĥoslovakio subskribis en Budapeŝto interkonsenton pri konstruo sur Danubo de diskuta akvobaraĵo Gabčíkovo-Nagymaros
- 1978: En tertremo en irana urbo Tabas pereis ĉ. 25 mil personojn
- 1980: Sankta Vincento kaj Grenadinoj aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1982: Masakro de Sabra kaj Ŝatila komenciĝis - libana-maronita "kristana milico" amasmurdis 800 maljunulojn, virinojn kaj infanojn en la palestinaj rifuĝejoj en Bejruto; la ĉefan rolon ekludis Ariel Ŝaron
- 1983: Devenanta de Aŭstrio aktoro Arnold Schwarzenegger airis civitanecon de Usono, kio permesis al li – 20 jarojn poste – pretendi pri ofico de guberniestro de subŝtato Kalifornio
- 1985: En Kenjo oni trovis skeleton de Homo erectus
- 1992: Rezulte de spekulacia atako brita pundo estis devalutita kaj devigita forlasi Eŭropan Valutoŝanĝan Mekanismon II
- 1993: Lasta taĉmento de Ruĝa Armeo forlasis Pollandon.
- 1996: Rumanio kaj Hungario subskribis en Timișoara traktaton pri kunlaboro kaj bona najbareco
- 1999: Rostova provinco: 17 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ loĝbloko en la rusa Volgodonsk
- 2000: En Kievo oni forkaptis sendependan ĵurnaliston Georgij Gongadze
- 2003: 67 enprizonitoj pereis dum incendio de la plej granda malliberejo en la ĉefurbo de Sauda Arabio Riado
- 2007: En Bagdado gardistoj de usona firmao Blackwater USA pafmortigis 17 irakajn civilulojn
- 2009: Hatojama Jukio iĝis ĉefministro de Japanio
- 2010: Papo Benedikto la 16-a komencis apostolan pilgrimadon al Britio
Naskiĝoj
- 1098: Hildegard de Bingen, germana mistikulino, komponistino, poetino, resanigistino (m. 1179)
- 1387: Henriko la 5-a, reĝo de Anglio (m. 1422)
- 1494: Franciscus Maurolycus, itala matematikisto kaj astronomo (m. 1575)
- 1745: Miĥail Kutuzov, rusa militisto (m. 1813)
- 1765: Papo Gregorio la 16-a (m. 1831)
- 1777: Nathan Mayer Rothschild, german-brita financisto juddevena (m. 1836)
- 1837: Petro la 5-a, reĝo de Portugalio (m. 1861)
- 1858: Andrew Bonar Law, ĉefministro de Britio (m. 1923)
- 1875: Miksa Bródy, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1924)
- 1886: Jean Arp, franca-germana artisto (m. 1966)
- 1886: René Dubois, franca komerca direktoro, esperantisto (m. nekonata)
- 1887: Nadia Boulanger, franca komponistino, pinanistino, muzikpedagogino (m. 1979)
- 1888: Frans Eemil Sillanpää, finna nobelpremiita verkisto (m. 1964)
- 1891: Karl Dönitz, germana maroficiro, Regna Prezidanto (m. 1980)
- 1892: Werner Bergengruen, germana verkisto (m. 1964)
- 1893: Albert Szent-Györgyi, hungara nobelpremiita biokemiisto (m. 1986)
- 1893: Alexander Korda, juddevena hungara-brita filmproducento (m. 1956)
- 1895: Franciszek Żwirko, pola aviadilisto, venkinto en Challenge 1932 (m. 1932)
- 1900: László Ady, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1974)
- 1900: Mihály Milán, hungara antropologo (m. 1968)
- 1909: György Pálffy, hungara divizia generalo (m. 1949)
- 1912: Sándor Benczédi, rumania hungara skulptisto (m. (1998)
- 1921: Béla Köpeczi, hungara historiisto (m. 2010)
- 1922: Marcel Mouloudji, franca kantisto (m. 1994)
- 1923: Lee Kuan Yew, la unua ĉefministro de Singapuro
- 1924: Lauren Bacall, usona aktorino
- 1925: B.B. King, usona blusa gitaristo kaj kantisto
- 1927: Peter Falk, usona aktoro
- 1926: István Simon, hungara poeto (m. 1975)
- 1930: Ferenc Makkay, rumania hungara kemiisto
- 1935: Jenő Mátyás, rumania hungara operkantisto
- 1937: Attila Balogh, rumania hungara verkisto
- 1941: Lajos Katona, rumania hungara skulptisto
- 1943: János Molnár, rumania hungara operkantisto
- 1943: Oskar Lafontaine, germana politikisto
- 1946: Sjarhej Zakonnikaŭ, belorusa poeto
- 1949: Gábor Pándi, rumania hungara geografo, hidrologo
- 1956: David Copperfield, usona iluziisto
- 1969: Elemér Könczey, rumania hungara reklamgrafikisto, karikaturisto
- 1984: Katie Melua, brita kantistino kartveldevena
- 1985: Apollónia Egyed, rumania hungara operkantistino
Mortoj
- 307: Severo, imperiestro de Romio
- 655: Marteno la 1-a, sanktulo, papo (n. ĉ. 600)
- 827: Valenteno la 1-a, papo
- 1087: Viktoro la 3-a, papo, beatigita (n. ĉ. 1027)
- 1380: Karlo la 5-a, reĝo de Francio (n. 1338)
- 1498: Tomás de Torquemada, hispana domnikano, Ĝenerala Inkvizitoro (n. 1420)
- 1701: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio (n. 1633)
- 1736: Gabriel Daniel Fahrenheit, germana fizikisto (n. 1686)
- 1782: Farinelli, itala kastrita kantisto (n. 1705)
- 1798: Domokos Teleki, hungara privojaĝa verkisto (n. 1773)
- 1824: Ludoviko la 18-a, reĝo de Francio (n. 1755)
- 1876: Imre Mikó, hungara politikisto, historiisto (n. 1805)
- 1896: Antônio Carlos Gomes, brazila operkomponisto (n. 1836)
- 1911: Edward Whymper, angla verkisto kaj montgrimpisto (n. 1840)
- 1920: Dan Andersson, sveda verkisto (m. 1920)
- 1931: Omar Muĥtar, libia instruisto de Korano, ekzekutita (n. 1862)
- 1944: Gustav Bauer, kanceliero de la Vajmara Respubliko (n. 1870)
- 1957: Qi Baishi, ĉina pentristo (n. 1864)
- 1970: Antal Róka, hungara atleto (m. 1927)
- 1973: Víctor Jara, ĉilia kantisto kaj komunisto (n. 1932)
- 1977: Maria Callas, greka operkantistino (n. 1923)
- 1980: Jean Piaget, svisa psikologo, biologo, epistemologo (n. 1896)
- 1986: Éva Semlyén, rumania hungara lernolibroverkistino (n. 1917)
- 2000: Georgij Gongadze, ukraina ĵurnalisto kartveldevena, murdita (n. 1969)
- 2001: István Tóth, rumania hungara poeto, tradukisto (n. 1923)
- 2006: Robert Levin, usona komputikisto, fondinto de interreta relajsa babilo (n. 1955)
- 2008: Amália Szőke, rumania hungara geologino, kulturhistoriistino (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia Protekto-Tago de Ozona Tavolo, fiksita en 1994 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago en Meksiko: alvoko batali por sendependeco, Grito de Dolores (1910)
- Nacia tago en Papuo-Nov-Gvineo, tago de la sendependeco (1975)
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta papo Kornelio kaj Sankta episkopo Cipriano, martiroj
- Eŭropa Semajno de la Daŭrebla disvolviĝo de Urba amasa transporto komenciĝas - laŭ iniciato de Eŭropa Komisiono en 2002
Tagoj de semajno
La 16-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.