1626 Sadeya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 1626 Sadejo)
1626 Sadeya
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1626 Sadeya
Aliaj nomoj 1927 AA; 1956 AA
Malkovro
Malkovrinto Josep Comas i Solá
Dato de malkovro 10-a de januaro 1927
Loko de malkovro Barcelono (Hispanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,667 Gm (2,364 AU)
257,078 Gm (1,718 AU)
450,255 Gm (3,010 AU)
Discentreco 0,273
Meza anomaliangulo 28,998°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 25,311°
Periodo 1327,704 tagoj (3,635 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
279,482°
Argum. de periapsido 149,292°
Terdistanco
- Minimuma

114,067 Gm (0,7625 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 15,14 ± 0,49
Ĉefa korpo: 14,65 ± 0,48 km
Rotacia periodo 0,1425 tago (3,4202 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,486 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,23
vdr

1626 Sadeya estas malgranda sed neordinare hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 10-an de januaro 1927 de la kataluna astronomo Josep Comas i Solá elde la Observatorio Fabra de Barcelono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo, "Sadeya", estas la akronimo de Sociedad Astronómica de España y América (Socio pri Astronomio de Hispanio kaj Ameriko), fondita de J. Comas i Solá.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 1-an de aŭgusto 2020 de V. Benishek, P. Pravec, A. Marchini, R. Papini, F. Salvaggio, V. G. Chiorny kaj M. Husarik, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 2-an de decembro 2020

Tiu satelito havas diametron de 3,81 ± 0,32 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 54 km kaj orbitan periodon de 51,312 horoj (2,138 ± 0,008 tagoj).

Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1625 The NORC1626 Sadeya1627 Ivar