1627 Ivar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1627 Ivaro
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 1627 Ivar
Aliaj nomoj 1929 SH ; 1957 NA ; 1957 XA
Malkovro
Malkovrinto Ejnar Hertzsprung
Dato de malkovro 25-a de septembro 1929
Loko de malkovro Johanesburgo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
278,756 Gm (1,863 AU)
168,145 Gm (1,124 AU)
389,368 Gm (2,603 AU)
Discentreco 0,397
Meza anomaliangulo 301,406°
Klinangulo 8,448°
Periodo 929,068 tagoj (2,544 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
133,190°
Argum. de periapsido 167,654°
Terdistanco
- Minimuma

21,054 Gm (0,1407 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 9,12 km
Rotacia periodo 0,1998 tago (4,795 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,15
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,2
vdr

1627 Ivaro estas malgranda, sufiĉe hela Amora asteroido, marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

Ĝi estis malkovrita la 25-an de septembro 1929 de la dana astronomo Ejnar Hertzsprung elde la Suda Stacio de la Observatorio de Leiden en Johanesburgo, kaj ricevis la viran antaŭnomon "Ivar", en memoro de unu mortinta frato de la malkovrinto.

Ĝi ne trairas la teran orbiton, sed povas proksimiĝi al Tero. La 3-an de aŭgusto 2074 ĝi pasos je 21 milionoj da km de Tero.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1626 Sadejo1627 Ivaro1628 Strobel