16 Psiĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Psiĥo
Asteroido
Oficiala nomo 16 Psyche
Historio
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro
Loko de malkovro
17-a de marto 1852
Napolo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
436,921 ×106 km (2,921 AU)
375,958 ×106 km (2,513 AU)
497,884 ×106 km (3,138 AU)
Discentreco 0,140
Meza anomaliangulo 323,379°
Klinangulo 3,095°
Periodo 1 823,115 t (4,99 j)
Meza cirkulrapido 17,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
150,352°
Argum. de periapsido 228,047°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
357 × 255 × 212 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,19 ± 0,08) ×1019 kg [1]
(6 490 ± 2 940) kg/m3[1][2]
~ 0,06 m/s2
~ 0,13 km/s
Rotacia periodo 0,1748 t (4,196 h)
Aksa kliniteco ~ 95°
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

160 K
280 K (+ 7 °C)
Geometria albedo 0,120
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,19
9,22
Absoluta magnitudo 5,90
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,085"
0,29"
v  d  r
Information icon.svg


16 Psiĥo estas tre granda asteroido de la asteroida zono.


Malkovro[redakti | redakti fonton]

Psiĥo estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 17-an de marto 1852. Ĝi ricevis la nomon de la legenda princino Psiĥo (greke ψυχή), kies beleco superis tiun de Venuso.

Psiĥo estas la unua asteroido katalogita post la enkonduko de la numera kodo de Johann Franz Encke. Ĝia simbolo estis la cirklita numero "16" : . Oni desegnis pli malfrue la simbolon : Flugilo de papilio kun stelo supre, sed neniam uzis ĝin.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi komponiĝas, laŭ analizo per radaro, de sufiĉe puraj fero kaj nikelo kun malgranda kvanto da pirokseno. Oni rimarkas la tutan malĉeeston de akvo aŭ de materialoj entenantaj akvon. Pŝiĥo ŝajnas esti la kerno de pli granda frakasita korpo.

Se Psiĥo estus restaĵo de pli granda astro, oni atendus trovi aliajn asteroidojn sur simila orbito, sed Psiĥo apartenas al nenia asteroida familio[3] : ĉu la aliaj anoj de la familio pulvoriĝis pro alfrapoj, ĉu iliaj orbitoj, pro perturboj tiom ŝanĝis, ke la familio ne plu estas rekonebla.

Psiĥo estas sufiĉe mashava, por mezureble perturbi aliajn asteroidojn, tio kio permesis kalkuli ĝian mason. Estimo de ĝiaj grandoj per kaŝado de steloj donas dimensiojn de 214 × 181 km. Ĝia denso kongruas kun tiu de korpo farita el metalo.

Analizo de ĝia luma kurbo montras elipsoidan formon kaj aksan klinecon de ĉirkaŭ 95°.

Iuj maloftaj meteoroidoj, tiel nomataj enstatitaj ĥondritoj estas eble devenaj el Psiĥo.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  2. [(3 300 ± 700) kg/m3 laŭ aliaj mezuroj : Lupishko, D. F. (2006). "On the bulk density and porosity of M-type asteroid 16 Psyche" (Pri la ŝajna denso kaj porhavo de la M-tipa asteroido Psiĥo) (angle)
  3. The Missing Psyche Family: Collisionally Eroded or Never Formed? (La mankanta Psiĥa familio: kolizie erodita aŭ neniam formita ?) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]