17-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de aprilo estas la 107-a tago de la jaro (la 108-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 258 tagoj restas.
Je la 17-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1356: Pola reĝo Kazimiro la 3-a urbigis Lvovon
- 1433: Husanoj sub gvido de silezia princo komencis sieĝon de Żory, kie malvenkis
- 1524: Giovanni da Verrazano kiel la unua eŭropano atingis terenojn de la hodiaŭa Novjorko
- 1526: Pola reĝo Sigismondo la 1-a eniris al Gdańsk por sufoki ribelon de luterana popolo
- 1577: Decida venko de pola armeo en batalo de Lubiszew (apud Tczew) dum milito kun ribelanta Gdańsk
- 1711: Karolo la 6-a iĝis arkiduko de Aŭstrio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: eksplodis insurekcio de Varsovio sub gvido de ŝuisto Jan Kiliński, kiu post du tagoj forpelis rusan garnizonon
- 1855: Insulo de Princo Eduardo aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 1861: Brita astronomo Norman Robert Pogson malkovris asteroidon Azio
- 1885: Oficialigo de budhisma flago
- 1912: Hibrida suna eklipso videbla sur Atlantika Oceano kaj en Eŭropo
- 1912: Rusa armeo masakris ĉ. 150 strikantajn ministojn de la orminejo apud la rivero Leno en Siberio
- 1914: Rusia Imperio aneksis Tuvion
- 1919: Pola-bolŝevika milito: pola armeo konkeris Lida
- 1925: Paul Painlevé refoje iĝis ĉefministro de Francio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Al germana koncentrejo Ravensbrück alvenis laŭvica transporto kun 28 polinoj; en Varto-Lando oni ordonis forigis polajn surskribojn ĝis la 15-a de majo; laŭ regopovoj de Ĝenerala Gubernio polaj kamparanoj sin detenas vendi agrikulturaĵojn
- 1941: Generalo Władysław Sikorski renkontiĝis en Novjorko kun ĉ. 600 reprezentantoj de pola enmigrantaro en Usono alvokante pri rekruto de soldatoj por Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; la 1-a Pola Ĉasaviadila Trupo partoprenis en bombado de Berlin; guberniestro de ĜG ŝanĝis la nomon de Rzeszów al Reichshof; estro de Varto-Lando malpermesis al poloj sendi al ĜG kaj Nazia Germanio meblojn kun aliaj enhejmaj objektoj
- Jugoslavia armeo kapitulacis
- 1942: Gestapo murdis en Varsovia geto signifan grupon de aktivuloj de la rezista movado; en malliberejo de Katowice germanoj senkapigis 9 polojn
- 1943: Pli ol mil judoj estis pafmortigitaj dum germana likvido de geto en Kozowa (en estinta pola vojevodio Tarnopol); Stalinismo: sur tomboj de murditaj polaj oficiroj en Katin la 16-an kaj 17-an de aprilo estis delegitaro de polaj oficiroj de militkaptitejoj en Nazia Germanio; gvidanto de SS kaj ĉefo ge germana polico lige al pli frua decido de Wehrmacht fiksis monan premion por poloj, kiuj kontribuos al kapto de fuĝintaj sovetaj militkaptitoj - lume de konservitaj fontoj oni konas neniun kazon de la utiligo de tiu ĉi malnobla premio
- 1944: Taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj haltigis atakon kontraŭ vilaĝo Wojsławice (proksime al Chełm) de 10-oble pli granda germana armeo, kiu planis masakrojn en la regiono; germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉ. 100 personojn, en Jasło 38, en Wojsławice 17 (14 polojn kaj 3 sovetajn militkaptitojn) kaj en Krery 9, revenĝe pro bruligo de gardejo; komandanto de germana ĝendarmaro konstatis skribe, ke ukrainoj en subigita al li distrikto Lubelski tute bruligis 13 kaj detruis 30-90% de 16 laŭvicaj vilaĝoj, loĝataj de poloj
- 1945: Galicia-Volinia masakro: taĉmentoj de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo masakris ĉ. 100 polojn en vilaĝo Terebień (proksime al Jarosław); en germana koncentrejo Leonberg mortis de la 10-a de aprilo 1944 ĝis tiu ĉi tago 99 polojn; "Pola Diasporo de Granda Novjorko kaj apudaj ĉirkaŭaĵoj" publike manifestaciis kontraŭ voĉdonoj de Jalta konferenco postulante justecon por Pollando
- Austria Popola Partio fondiĝis
- 1946: Sirio proklamis sendependecon (de Francio)
- 1961: Sensukcesa invado de la Porkogolfeto kontraŭ Kubo komenciĝis
- 1969: Gustáv Husák iĝis la unua sekretario de Komunisma Partio de Ĉeĥoslovakio (post forigo de Alexander Dubček)
- 1970: Skipo de Apollo 13 post nesukcesa luna misio revenis teren senprobleme (surakviĝis en Pacifiko)
- 1989: Pollando: Vojevodia Juĝejo en Varsovio denove registris Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton Solidareco post ties malfondo kun enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1993: Prezidento de Ĉeĉenio Ĝoĥar Dudajev malfondis parlamenton
- 1998: Radu Vasile iĝis ĉefministro de Rumanio
- 2004: Ivan Gašparovič gajnis prezidentan balotadon en Slovakio
- 2004: José Luis Rodríguez Zapatero iĝis ĉefministro de Hispanio
- 2010: En Varsovio komenciĝis adiaŭaj funebraj ceremonioj post la kraŝo de pola aviadilo Tu 154M en Smolensk; dum nacia funebro, kiu daŭris ĝis la 18-a de aprilo, okazis memor-marŝoj en pli ol 60 urboj.
- 2011: Finnlando: Nacia koalicio gajnis parlamentan balotadon
- 2012: Rusio: en Toljatti forlasis muntoĉenon la lasta Lada 2107
Naskiĝoj
- 1497: Pedro de Valdivia, hispana konkeristo de Ĉilio (m. 1553)
- 1573: Maksimiliano la 1-a, duko de Bavario, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (m. 1651)
- 1586: John Ford, angla dramisto (m. 1639)
- 1598: Giovan Battista Riccioli, itala jezuita astronomo (m. 1671)
- 1622: Henry Vaughan, anglalingva poeto (m. 1695)
- 1622: Thomas Vaughan, kimra alkemiisto (m. 1666)
- 1790: Károly Péterfi, hungara filozofo (m. 1873)
- 1837: J. P. Morgan, usona banka kaj fervoja magnato (m. 1913)
- 1849: Eduard Lingel, germana ŝufabrikanto
- 1843: Camillo Sitte, aŭstra urbanisto kaj pentristo (m. 1903)
- 1867: Jenő Szabó, hungara reformita pastro, poeto (m. 1934)
- 1885: Karen Blixen, dana verkistino (m. 1962)
- 1894: Nikita Ĥruŝĉov, soveta politikisto kaj ĉefministro (m. 1971)
- 1896: Señor Wences, hispania ventroparolisto (m. 1999)
- 1897: Thornton Wilder, usona verkisto (m. 1975)
- 1899: Jenő Csinády, hungara kuracisto (m. 1970)
- 1904: Kálmán Sass, rumania hungara reformita pastro, politika malliberulo (m. 1958)
- 1912: Mihály Székely, hungara instruisto, pentristo (m. 2002)
- 1922: Mária Bányai, rumania hungara aktorino (m. 1988)
- 1922: Eduard Lingel, germana ŝufabrikanto
- 1930: László Orbán, rumania hungara geografo, meteologo
- 1942: Ildikó Bálint, hungara pentristino, grafikistino
- 1953: András Szőke, rumania hungara lokhistoriisto
- 1960: Dénes Miklósi, rumania hungra grafikisto
- 1972: Jennifer Garner, usona aktorino
- 1974: Victoria Beckham, angla kantistino kaj aktorino
Mortoj
- 485: Proklo, novplatonisma greka filozofo (n. 412)
- 858: Benedikto la 3-a, papo
- 1574: Joachim Camerarius, la Maljuna, germana poeto kaj humanisto (n. 1500)
- 1635: Wolfgang Ratke, germana pedagogo (n. 1571)
- 1680: Kateri Tekakvida, la unua beata katolika indianino (n. 1656)
- 1695: Sor Juana Inés de la Cruz, hispana monaĥino kaj verkistino (n. 1651)
- 1711: Jozefo la 1-a, Imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1678)
- 1764: Johann Mattheson, germana komponisto (n. 1681)
- 1790: Benjamin Franklin, usona sciencisto kaj revoluciulo (n. 1706)
- 1919: Sándor Latinka, hungara politikisto (n. 1886)
- 1919: László Mednyánszky, hungara pentristo (n. 1852)
- 1942: Jean Baptiste Perrin, franca nobelpremiita fizikisto (n. 1870)
- 1948: Tamás Csergő, hungara verkisto, redaktoro (n. 1888)
- 1866: Farkas Gyalui, hungara verkisto (m. 1952)
- 1969: Gyula Szathmáry, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1912)
- 1979: Géza Rab, hungara poeto, ĵurnalisto (n. 1903)
- 1986: Gyula Csiszár, hungara skulptisto (n. 1903)
- 1995: Lenke Zsögön, hungara operkantistino (n. 1906)
- 1998: Linda McCartney, usona fotistino, muzikistino, aktivulino pri homaj rajtoj (n. 1941)
- 2004: Abd al-Aziz Rantisi, palestina infankuracisto, gvidanto de Hamas, murdita (n. 1947)
- 2005: Rajmund Kaczyński, pola inĝeniero, la patro de prezidento Lech Kaczyński (n. 1922)
- 2008: Aimé Césaire, afrokariba-franca poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1913)
- 2014: Gabriel García Márquez, kolombia romanisto, ĵurnalisto kaj socia aganto (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Sirio, tago de la fakta liberiĝo en 1946
- Samoo: Festo de la Flago
- Romkatolika Eklezio:
- Aniceto, papo kaj martiro
- Kateri Tekakvida, indianino
- Monda Malsanul-Tago pri Hemofilio
- Festo de Dankemo pro Helpo al Judoj - establita en 1955 en Francio lige al agado de la papo Pio la 12-a, kiu en Vatikano dum la dua mondmilito kaŝis ĉ. 450 judojn
Tagoj de semajno
La 17-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.