17-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de julio estas la 198-a tago de la jaro (la 199-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 167 tagoj restas.
Je la 17-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 180: En Kartago oni senkapigis 7 virojn kaj 5 virinojn; la unuaj kristanaj martiroj en Afriko
- 561: Katelinus elektiĝis papo kaj alnomiĝis Johano la 3-a
- 1134: Rekonkero:Venko de islamanoj super aragona armeo en batalo de Fraga (provinco Huesko)
- 1203: La kvara krucmilito: krucmilitistoj konkeris Konstantinopolon; bizanca imperiestro fuĝis nokte de la urbo
- 1245: La unua koncilio en Liono finiĝis
- 1393: Turka armeo konkeris la ĉefurbon de Bulgario - Veliko Tarnovo
- 1402: Jongle iĝis imperiestro de Ĉinio
- 1429: Karlo la 7-a kroniĝis kiel reĝo Francio
- 1453: Centjara milito finiĝis - venka por francoj batalo de Castillon (en departemento Gironde); el inter kontinentaj kolonioj postrestis al Anglio nur regiono Calais
- 1505: Marteno Lutero eniris la kristanan ordenon de aŭgustenanoj
- 1610: Caro de Rusio Bazilo la 4-a Ŝujskij estis detronigita
- 1657: La 6-a venecia-turka milito: decida venko de venecia ŝiparo en Dardanela markolo
- 1717: Premiero de la suito Akva muziko de Georg Friedrich Händel; sur Tamizo en ĉeesto de la reĝo Georgo la 1-a
- 1762: Katerina la 2-a iĝis imperiestrino de Rusio
- 1788: Rusa-sveda milito: mara batalo de Gogland (la plej granda insulo en Finna golfo) finita per taktika remiso kaj strategia venko de rusa ŝiparo
- 1791: Franca revolucio: Nacia Gvardio masakris la popolon de Parizo kolektitan sur la Marsa Kampo; ĉirkaŭ 1500 viktimoj de manifestacio
- 1794: En Parizo oni gilotinis 16 karmelaninojn de monaĥejo en Compiègne
- 1821: Hispanio vendis Floridon al Usono
- 1841: Brita satira semajnrevuo Punch aperis
- 1850: En la Observatorio de la Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco) oni unuafoje en la historio fotis stelon. Tio estis dagerotipo de Vego en la konstelacio Liro
- 1860: Itala sendependiga milito: batalo de Milazzo (Sicilio) komenciĝis
- 1882: Venko de usona armeo en batalo kontraŭ apaĉoj apud Big Dry Wash (Arizono)
- 1897: Jukonio: Alaska orimpetego komenciĝis
- 1898: Hispana-usona milito: kapitulaco de hispanaj defendantoj de Santiago de Kubo
- 1904: Rusa-japana milito: batalo de montpasejo Motian (proksime al Ljaojan) komenciĝis
- 1917: Brita reĝo Georgo la 5-a ŝanĝis nomon de sia dinastio al Windsor
- 1918: Caro Nikolao la 2-a kaj lia familio estis murditaj en Jekaterinburg de la taĉmento de Ĉeka (sekretpolica organizo)
- 1928: Katolika kleriko kaj batalanto murdis atence prezidenton de Meksiko Álvaro Obregón
- 1929: En Luiziano ekfunkciis usona flugkompanio Delta Air Lines
- 1932: En Altona dum tumulto inter nazioj el Sturmabteilung (SA) kaj komunistoj pereis 18 personoj
- 1936: Ribelo de naciistoj sub komando de Francisco Franco kontraŭ la Dua Hispana Respubliko; ekas la Hispana Enlanda Milito.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Ĝenerala Gubernio aperis falsaj monbiletoj kun valoro de 100 zlotoj; en ĜG revenis dekkelkaj ekzilitoj de Rumanio
- 1941: En la lasta ekzekuto de Palmiry germanoj pafmortigis 47 polojn; Heinrich Himmler ordonis haltigi translokigon de germanoj de Ĝenerala Gubernio al polaj enkorpigitaj teritorioj pro komencita germanigo de la ambaŭ
- 1942: Holokaŭsto: dua tago de la Rastado de la Vintra Ciklodromo; Himmler la duan fojon vizitis koncentrejon Aŭŝvico por vidi selektadon de malliberigitoj kaj ilian mortigon per gaso; de Hamburgo alvenis transporto de 300 judoj al germana koncentrejo Aŭŝvico
- 1943: Generalo Tadeusz Komorowski estis nomumita komandanto de la Pola Enlanda Armeo; germanoj likvidis geton en Międzyrzec Podlaski elveturigante judojn al koncentrejoj Treblinka kaj Majdanek - travivis nur ĉ. 100 lokaj judoj danke al helpo de ĉirkaŭaj loĝantoj; Genocida Volinia masakro: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo kun helpo de germanoj murdis 150 loĝantojn de pola vilaĝo Kupowalce (Volina provinco, 16-17-a de julio); germana polico revenĝe pro partizana agado de Pola Enlanda Armeo ekstermis vilaĝon Krasowo-Częstki (proksime al Wysokie Mazowieckie) murdante ĉ. 260 homojn, post pli frua rabo de iliaj posedaĵoj
- 1944: En vilaĝo Bogusze soveta NKVD perfide malarmigis kaj arestis invititajn por interparoloj taĉmentestrojn de Pola Enlanda Armeo el ĵus liberigita Vilno-regiono kaj krome malliberigis generalon Aleksander Krzyżanowski kun oficiroj sendante ĉiujn al sovetaj gulagoj (entute ĉ. 5 mil soldatoj); germana polico forveturigis de Varsovio al koncentrejo en Gross-Rosen 60 personojn
- Germana feldmarŝalo Erwin Rommel estis serioze vundita en norda Francio post pripafo de lia aŭtomobilo de brita ĉasaviadilo
- 1945: Potsdama konferenco komenciĝis - Josif Stalin, Harry S. Truman kaj Winston Churchill traktis pri sorto de Germanio kaj disdivido de influoj en Eŭropo
- 1948: Suda Koreio akiras sian konstitucion.
- 1949: Stalinismo en Pollando: post incendio de fabriko "Zamech" en Elbląg oni arestis kun akuzo de sabotado pli ol 100 personojn, ĉefe ligitajn kun Francio, kaj poste verdiktis mortkondamnojn
- 1955: Malfermo de la unua amuzparko de Walt Disney - Disneyland
- 1976: Indonezio aneksis Orientan Timoron.
- 1976: La 21-a Somera Olimpiko komenciĝis en Montrealo
- 1979: Nikaragva prezidento Anastasio Somoza faligita de sandinistoj (fuĝis al Usono).
- 1984: Laurent Fabius iĝis ĉefministro de Francio
- 1989: Pollando rekomencis diplomatiajn rilatojn kun Vatikano
- 1995: Tutmonda loktrova sistemo (GPS) ekfunkciis
- 1996: Komunumo de portugallingvaj landoj fondiĝis
- 1998: 120 ŝtatoj subskribis en Romo statuton pri Internacia puna kortumo
- 1998: Miloš Zeman iĝis ĉefministro de Ĉeĥio
- 1998: Caro Nikolao la 2-a kaj lia familio 80 jarojn post la morto estis enterigitaj en Sankt-Peterburgo
- 1998: Tertremo ĉe la marbordoj de Papuo-Nov-Gvineo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis ĉ. 2200 personojn
- 2000: Baŝar al-Asad iĝis prezidento de Sirio
- 2006: En tertremo sur Javo 659 personoj pereis
- 2007: 16 personoj pereis kaj pli ol 40 vundiĝis en Islamabado en memmortiga bomba atenco dum manifestacio de kontraŭuloj de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf
Naskiĝoj
- 1487: Ismail la 1-a, ŝaĥo de Irano, fondinto de la Safavida Imperio (m. 1524)
- 1674: Isaac Watts, angla himnoverkisto, teologo, logikisto (m. 1748)
- 1787: Friedrich Krupp, germana industriisto (m. 1826)
- 1819: László Kőváry, hungara historiisto (m. 1907)
- 1842: Georg von Schönerer, aŭstra politikisto (m. 1921)
- 1849: János Réti, hungara agrikultura fakverkisto (m. 1910)
- 1851: Béni Egressy, hungara komponisto, aktoro, verkisto (m. 1814)
- 1862: Oscar Levertin, sveda verkisto (m. 1906)
- 1864: Franciszek Latinik, pola divizia generalo (m. 1949)
- 1868: Parley Parker Christensen, usona prezidenta kandidato kaj esperantisto (m. 1954)
- 1869: Ilona Jancsó, hungara verkistino (m. 1927)
- 1870: John Edgar McFadyen, skota esperantisto (m. 1933)
- 1871: Lyonel Feininger, usona-germana pentristo kaj grafikisto
- 1876: Maksim Litvinov, soveta diplomato (m. 1951)
- 1888: Milán Füst, hungara poeto kaj dramisto juddevena (m. 1967)
- 1888: Samuel Josef Agnon, aŭstra-israela verkisto
- 1890: Géza Tabéry, rumania hungara verkisto (m. 1958)
- 1894: Georges Lemaître, belga katolika pastro kaj astronomo, kreinto de la teorio pri praeksplodo (m. 1966)
- 1913: Roger Garaudy, franca verkisto kaj filozofo, konvertito de marksismo al islamo (m. 2012)
- 1913: Kálmán Hazai, hungaraj naĝistoj, akvopilkistoj (m. 1996)
- 1916: Jenő Nagy, hungara lingvisto, etnografo (m. 1996)
- 1920: Juan Antonio Samaranch, hispana sportaktivulo kaj diplomato, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (m. 2010)
- 1932: Wojciech Kilar, pola pianisto kaj komponisto de filma kaj klasika muziko
- 1932: Quino, argentina desegnisto, kreinto de la bildstria serio Mafalda
- 1935: Donald Sutherland, kanada aktoro
- 1938: Gábor Jakab, rumania hungara romia katolika pastro, redaktoro, eklezia verkisto
- 1939: Ali Ĥamenei, plej supera gvidanto de Irano
- 1947: Camilla Parker Bowles, princino de Kornvalo
- 1949: Gizella Tulván, rumania hungara pianisto, universitata instruisto
- 1954: Joseph Michael Straczynski, usona reĝisoro kaj verkisto poldevena
- 1954: Angela Merkel, kancelierino de Germanio
- 1956: Afric Simone, mozambika kantisto
- 1958: Wong Kar-wai, ĉina film-reĝisoro
- 1959: András Ferenc Kovács, rumania hungara poeto
- 1960: József Bartha, rumania hungara grafikisto
- 1963: Matti Nykänen, finna skisaltisto
- 1971: Cory Doctorow, kanada sciencfikcia verkisto
- 1975: Terence Tao, aŭstralia matematikisto ĉindevena
- 1980: Mamed Khalidov, ĉeĉena-pola vetbatalanto de MMA (miksa luktosporto)
Mortoj
- 656: Uthman ibn Affan, la 3-a "ortodoksa kalifo", murdita (n. ĉ. 579)
- 855: Leono la 4-a, papo lombarddevena, sanktulo
- 924: Eduardo la pli aĝa, reĝo de Anglio (n. ĉ. 870)
- 1399: Jadviga, reĝo de Pollando, katolika sanktulino, fondintino de preĝejoj kaj teologia fakultato, patronino de Pollando, la edzino de Ladislao la 2-a (n. ĉ. 1374)
- 1453: John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury), angla generalo (n. inter 1384 kaj 1390)
- 1566: Bartolomé de las Casas, hispana dominikano, kronikisto kaj defendanto de indianoj (n. 1484)
- 1588: Sinan, turka arkitekturisto (n. 1489)
- 1603: Moseo Székely, reganto de Transsilvanio (m. ĉ. 1550)
- 1762: Petro la 3-a, imperiestro de Rusio (n. 1728)
- 1790: Adam Smith, skota ekonomiisto (n. 1723)
- 1851: Béni Egressy, hungara komponisto, tradukisto kaj aktoro (n. 1814)
- 1871: Carl Tausig, pola pianisto virtuozo ĉeĥdevena, komponisto kaj muzikinstruisto (n. 1841)
- 1894: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto, reprezentanto de parnasa skolo (n. 1818)
- 1912: Henri Poincaré, franca matematikisto, fizikisto, astronomo kaj filozofo pri scienco (n. 1854)
- 1918: Clarence Bicknell, brita esperantisto (n. 1842)
- 1918: Nikolao la 2-a, la lasta caro de Rusio, ortodoksa sanktulo (n. 1868)
- 1925: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1848)
- 1937: Gabriel Pierné, franca komponisto (n. 1863)
- 1938: Robert Wiene, germana reĝisoro de mutaj filmoj (n. 1873)
- 1940: Béla Nagy, hungara apotekisto (n. 1866)
- 1943: Eugen Fried, franca komunisto (n. 1900)
- 1946: Draguljob Mihajloviĉ, serba generalo (n. 1893)
- 1952: Géza Kádár, hungara pentristo (n. 1976)
- 1959: Aladár Beznák, hungara kuracisto (m. 1901)
- 1959: Billie Holiday, usona ĵazkantistino (n. 1915)
- 1963: Werner Rose, germana teologo
- 1967: John Coltrane, usona ĵaz-saksofonisto (n. 1926)
- 1987: László Possonyi, hungara verkisto, redaktoro (n. 1903)
- 1995: Juan Manuel Fangio, argentina plurfoja mondĉampiono de la Formulo 1 (n. 1911)
- 1997: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto (n. 1901)
- 2003: David Kelly, brita fakulo pri biologia armilo, murdita (n. 1944)
- 2009: Leszek Kołakowski, pola filozofo, eseisto, publicisto, kritikisto de marksismo, lekciisto de la Universitato de Oksfordo (n. 1927)
- 2010: Bernard Giraudeau, franca aktoro kaj verkisto (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Jadviga, reĝo de Pollando kaj princino de Litovio; en la pola katolika eklezio la rememoro okazas la 8-an de junio)
- Leono la 4-a, papo
Tagoj de semajno
La 17-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.