Deksep momentoj de printempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 17 momentoj de printempo)
Saltu al: navigado, serĉo
Deksep momentoj de printempo
La tombo de filma Ŝtirlic
La tombo de filma Ŝtirlic
Produktadlando Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 11-a de aŭgusto 1973
Daŭro 65–79 minutoj po parto
Ĝenro milita, spiona, aventura
Kameraado Q4217050
Reĝisoro(j) Tatjana Lioznova
Produktisto(j) Gorkij filmstudio
Scenaro Julio Semjonov
Muziko Mikaelo Tariverdiev
Ĉefrolantoj Vjaĉeslavo Tiĥonov, Leonido Bronevoj, Eŭgeno Jevstignejev, Olego Tabakov, Rostislav Pljat, Vasilo Lanovoj, Georgo Vizbor, Jekaterina Gradova, Nikolao Volkov, Frico Diez, Mikaelo Ĵarkovskij, Andro Koboladze, Nikolao Prokopoviĉ, Vjaĉeslavo Ŝaleviĉ
v  d  r
Information icon.svg

Deksep momentoj de printempo (ruse: Семнадцать мгновений весны) estas la fama sovetia spiona filmserio reĝisorita de Tatjana Lioznova baze de unu el romanoj pri Ŝtirlic de Julio Semjonov. Ĝi estas 12-parta kaj rakontas pri sovetia spiono Ŝtirlic (Max Otto von Stierlitz kaj Maksim Maksimoviĉ Isajev) montrante 17 tagojn el lia vivo dum lastaj monatoj de la dua mondmilito.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj naziaj estroj, komprenante, ke Hitlero baldaŭe malvenkos, provas amikiĝi kun Usono kaj Britio sen sciigi Sovetunion pri ĉi tiu ideo. La soveta spiono Ŝtirlic scias pri ĝi kaj provas malamikigi diferencajn naziajn estrarojn per ĉi tiu afero.

La ĉefa nazia estro, kiun Ŝtirlic uzas por malamikigi germanan estraron, estas Martin Bormann. Kun Ŝtirlic alianci volas ankaŭe la gestapano Heinrich Müller, kiu donas al Ŝtirlic longan lecionon pri tio, kiel luktos nazia ideo sub estro de Bormann post malvenko de Hitlero. Antaŭ Bormann mesaĝu al Hitlero pri malfidelo la malfidelantoj mensogas al Hitlero, ke ilia celo estus alia, kaj la teamo de Bormann malvenkis.

Sed Stalino ricevas pruvojn pri la afero kaj insultas Usonon kaj Brition pri ilia ideo. La ideo malsukcesas. La naziaj estroj, kiuj estis aliancoj de Ŝtirlic (Bormann kaj Müller), eskapas punon, kaj ne estas sciata, kien ili malaperas (same okazis reale).

Interese[redakti | redakti fonton]

La filmo estas senkolora. Ĉi tio helpis al aŭtoroj meti en filmon realajn videojn anstataŭ aktori (saman manieron oni uzis, ekzemple, en la filmo Hundoj, ĉu vi volas vivi senmorte?).

"Vera arjo" Heinrich Müller estas aktorita de Leonido Bronevoj, kiu estas judo. Dum verko aŭtoroj ne havis foton de reala Müller. Poste okazis, ke li aspektas tute alie. Ne tre ĝuste aspektas ankaŭ Karl Friedrich Otto Wolff (aktorita de Vasilijo Lanovoj. Sed kelkaj gravaj naziistoj aspektas ĝuste, kaj familianoj de ili laŭdis aŭtorojn pro ĉi tio (ekzemple, ĉe Walter Schellenberg aktorita de Olego Tabakov).

Bormann estas aktorita de fama sovetia poeziisto-kantisto Georgo Vizbor.

Ŝtirlic estas nereala persono, sed la provo de naziistoj amikiĝi kun Usono kaj Britio sen Sovetunio vere ekzistis. Vere apartenis ĝin Karl Wolff.

La filmo estis tre populara en Sovetunio, kaj dum oni ĝin montru per televido eĉ kriminalaĵoj maloftiĝis.

Oni kreis koloran version de filmo per modernaj komputiloj. Sed ne ĉiu ŝatas la aferon. La aktoro Vjaĉeslavo Tiĥonov (filma Ŝtirlic) nomis la aferon insulto. La versio estas iom malpli longa ol originalo (oni opinias, ke originalo enhavis multon da negravaĵoj) kaj imaga kadro estas aliigita por modernaj komputilaj ekranoj (la aliigo iom pereigis imagon).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]