18-a Kolombia Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Programo de la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto

La 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 5-a de novembro 2012 en Kalio, Kolombio ĉe la "Departamenta Liceo". Ĝi estis aranĝita de la loka branĉo de KEL kaj la KEL-a estraro, kiu tiam estis komponita ĉefe de junuloj malpli ol 23-jaraj. La kongreso estis tre alloga, esperantistoj el diversaj lokoj de la lando vojaĝis por ĉeesti dum la kongreso, ĉefe el la ĉefurbo, Bogoto, sed ankaŭ el aliaj urboj kiel Ibageo, Buga kaj kaliaj esperantistoj kiuj ne partoprenas ofte de la loka movado.

Entute, dum la tri tagoj kiuj daŭris la kongreso, 26 personoj partoprenis en la kongreso, ĉu kiel ĉeestantoj ĉu kiel prelegantoj. La inaŭgura prelego estis prelegita de Juan Sebastian QUINTERO, tiama vic-prezidanto de KEL, ĉar la tiama prezidanto Ruben TORRES ne povis ĉeesti la kongreson.

Krom la inaŭguro dum la unua tago kaj la ĝenerala asembleo dum la tria tago, la kongreso estis elsendata vive per interreto.

Unua tago[redakti | redakti fonton]

La kongreso ekis je la 10-a matene, 19 esperantistoj ĉeestis la inaŭguro. Post la kantado de la Kolombia himno (Hispane) kaj La Espero sekvis projektadon de Esperantaj videoj.

Vespere estis tri prelegoj: la unua pri la KER-Ekzameno kiun okazigis la 9-a de junio 2012 fare de Ivan Camilo QUINTERO, la dua prelego temis pri la instruado de la internacia lingvo ĉe "Santa Librada", elstara kaj antikva mezlernejo de Kalio, la preleganto estis Juan Sebastian Quintero, la tria prelego estis rakonto de la bogota esperantisto Humberto MAYORQUIN HERNANDEZ kaj temis pri liaj spertoj vojaĝante tra la mondo per Esperanto kaj ricevante esperantistoj en lia hejmo.

Fine, S-ro Libardo Mejía deklamis E-poemojn.

Dua tago[redakti | redakti fonton]

Post iom da malfruo, la dua tago de la kongreso ekis je la 10-a matene, la unua prelego estis pri la klarigado de la esperanta fonetiko per matematiko fare de Adrián MARTÍNES PARÍS, juna kaj klera esperantisto kaj matematikisto. La dua prelego farita denove de Ivan Camilo Quintero temis pri la kolombia movado ĉe Vikipedio. Post tagmanĝo ekis la arta vespero, unue S-ro Luis Jorge SANTOS prelegis pri "Kiel diferencas arto disde scienco", post tio ekis nekredeble bona magia elmontro far de Maximiliano CHUEHN.

Fine okazigis tradukan konkurson, s-ino Mercedez MEJÍA donacis du el ŝiajn poemarojn kiel premioj por la du plej bonaj tradukoj el elektita aro de ŝiaj poemoj, la gajnintoj estis Adrían Martínez kaj Antonio TRUJILLO. Dumnokte, la kongresantoj vojaĝis al historia kaj vidinda kvartalo.

Tria tago[redakti | redakti fonton]

je la 9-a matene okazigis deklamadon de la romano María, kaj hispane kaj esperante, poste s-ro Luis Jorge Santos prelegis pri la mirindeco de la homa parolaparato. La lastaj prelegoj estis faritaj de Luis Felipe MONYOTA, unue li rakontis lian sperton instruante al hundo per la internacia lingvo kaj poste montris esperantan krucvortan ludon kiun li pretigis.

Iomete post la tagmezo, okazigis la oficialan fermon de la kongreso, S-roj Juan Sebastian Quintero kaj Luis Jorge Santos dediĉis gratulajn vortoj al la kongresantoj kaj al la aranĝantoj de la kongreso.

Vespere okazigis la ĝeneralan asembleon de KEL.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]