18-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de junio estas la 169-a tago de la jaro (la 170-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 196 tagoj restas.
Je la 18-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1053: Venko de normandoj super koalicio de papaj armeoj en batalo de Civitate
- 1155: Frederiko la 1-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1178 Kvin monaĥoj de Canterbury estis atestantoj de eksplodo kaŭzita verŝajne de falo de meteorŝtono rande de nevidebla lun-flanko en novluno; spuro post ĝi povas esti alfrapa kratero Giordano Bruno
- 1260: Pollando: Tczew iĝis urbo
- 1264: En Dublino unuafoje kunsidis irlanda parlamento
- 1291: Pollando: Grudziądz akiris urborajton
- 1363: La unu ĉefepiskopo de Prago Arnošt z Pardubic kronigis nepinon de pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda, la kvaran edzinon de germana imperiestro Karolo la 4-a kiel reĝinon de Ĉeĥio
- 1391 Dutaga batalo apud rivero Kondurĉa (nun en Samara provinco) komenciĝis, en kiu armeo de Timur supervenkis Oran Hordon komandatan de Toktamiŝo
- 1429: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en batalo de Patay
- 1452: Papo Nikolao la 5-a eldonis buleon Dum Diversas, en kiu permesis al Portugalio al "atako, konkero kaj subigo de saracenoj, paganoj kaj aliaj malamikoj de Kristo, kie ajn ili estus trovitaj"
- 1574: La unua libere elektita reĝo de Pollando Henriko la 3-a fuĝis al Francio
- 1649: Venko de pola-litova armeo super la kozaka en batalo de Zahal (nun en Homela regiono), dum la ribelo de Bohdan Ĥmelnickij
- 1757: Aŭstra armeo venkis la prusan apud Kolín kaj rekonkeris Ĉeĥion
- 1778: Katerina la 2-a fondis urbon Ĥersono
- 1792: Pola armeo venkis la rusan en la Batalo de Zieleńce; post la batalo pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski enkondukis militistan ordenon Virtuti Militari (la plej alta pola ordeno)
- 1807: Venko de rusa armeo super trioble pli granda turka armeo en batalo de Arpaĉaj (Armenio)
- 1809: Dum pola-aŭstra milito aŭstra armeo rekonkeris Sandomierz kaj venkis en batalo de Zaleszczyki (proksime al Tarnopol)
- 1812: Milito de 1812 inter Britio kaj Usono komenciĝas.
- 1813: Batalo de Waterloo: Napoleono la 1-a de Francio estas finfine venkita.
- 1821: Berlino: premiero de la romantika opero La libera pafisto de Carl Maria von Weber
- 1905: Géza Fejérváry iĝis ĉefministro de Hungario
- 1928: Amelia Earhart iĝis la unua virino, kiu per aviadilo (kiel pasaĝerino) transflugis la Atlantikon
- 1928: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen pereis senspure en Arkto
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Policaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio konstatis ke en Lublin-regiono aktiviĝis partizana movado - aperis polaj taĉmentoj apud Rawa Ruska kaj Sokal (nun en Lviva provinco); en ĜG ekzistis 2 mil germanaj bibliotekoj; de Lublin forveturis transporto kun ĉ. 200 malliberuloj al koncentrejo Sachsenhausen; venko de germanoj en batalo de Legarde (en Loreno), kiun partoprenis pola divizio komandata de generalo Bronisław Duch;
- Itala armeo invadis Francan Somalilandon; Generalo De Gaulle el la brita radio BBC alvokas la francojn plu rezisti al la venkanta Nazia Germanio - tiu alvoko igos la komencon de la franca rezistado: Heinrich Himmler decidis ĉiujn ciganojn teni en koncentrejoj ĝis fino de la milito
- 1941: Himmler en letero al Arthur Greiser, reganto de Varto-Lando, akceptis germanigon de polaj infanoj, kiuj plenumas rasajn kondiĉojn fiksitajn de germanaj-naziaj regopovoj
- Turkio subskribis traktaton pri amikeco kaj neagreso kun la Nazia Germanio, formale iĝante neŭtrala
- 1942: Germana polico pafmortigis en Kazanów 12 personojn, en tio infanon ĉ. 3-jaran; en Ĝenerala Gubernio estis 524 germanaj bibliotekoj
- En ortodoksa katedralo en Prago estis pro perfido kaptitaj 7 partoprenantoj de la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich kiuj mortfalis dum batalo, revenĝe 4 reprezentantoj de Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio estis kondamnitaj de germanoj al mortpuno
- 1943: Germana polico deportis de Bamberg 16 judojn kaj de Nurnbergo 70 al koncentrejo sur okupataj polaj teritorioj; en armea industrio en Varsovio laboris 65 mil personoj
- 1944: Germana ĝendarmaro pafmortigis en Kurozwęki (proksime al Busko-Zdrój) 8 personojn pro kunlaboro kun partizanoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo devojigis trajnon apud Boronowo (proksime al Lubliniec)
- 1945: En Moskvo komenciĝis politika proceso kontraŭ 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, forkaptitaj de NKVD el Pollando, en kiu establiĝis komunista reĝimo
- Filipina insulo Mindanao liberiĝis de japana okupado
- 1953: Egiptio iĝis respubliko (preskaŭ unu jaron post abdiko de la reĝo Faruk la 1-a)
- 1954: Kadre de CIA-agado taĉmentoj de enmigrantoj eniris de Honduro al Gvatemalo por aranĝi puĉon kontraŭ komunismema prezidento kolonelo Jacobo Arbenz
- 1972: En katastrofoj de pasaĝeraj aviadiloj pereis en Britio 118 personoj kaj en Sovetunio 122
- 1996: Nova Flago de la Sejŝeloj oficialiĝis
- 1996: Benjamin Netanjahu iĝis ĉefministro de Israelo
- 2004: Eŭropa Konsilio akceptis projekton de la Eŭropa Konstitucio
- 2006: En referendumo en Katalunio oni agnoskis novan statuton de aŭtonomeco de la hispana provinco
- 2009: Tsakhia Elbegdorj iĝis prezidento de Mongolio
- 2009: NASA: lanĉo de la usona kosmosondilo Lunar Reconnaissance Orbiter, artefarita satelito de la Luno
- 2013: Malkovro de la unua en Pollando monumento al prezidenta paro Maria kaj Lech Kaczyński en Radom, skulptitan de Andrzej Renes, kaj starigitan helpe de loĝantaro de la urbo, kies honora civitano la prezidento estis
Naskiĝoj
- 1294: Karlo la 4-a, reĝo de Francio (m. 1328)
- 1753: Samuel Galton, angla armilfabrikisto (m. 1832)
- 1799: William Lassell, angla astronomo (m. 1880)
- 1812: Ivan Gonĉarov, rusa verkisto (m. 1891)
- 1858; Emil Vajda, hungara kapelestro, verkisto (m. 1916)
- 1868: Miklós Horthy, hungara politikisto (m. 1957)
- 1875: Miklós Krenner, hungara ĵurnalisto, publicisto (m. 1968)
- 1882: Igor Stravinski, rusia komponisto (m. 1971)
- 1884: Édouard Daladier, ĉefministro de Francio (m. 1970)
- 1884: Imre Kapusy, hungara ekonomikisto (m. 1978)
- 1886: George Mallory, angla montogrimpisto (m. 1924)
- 1887: Sándor Böszörményi, rumania hungara ekonomikisto (m. 1966)
- 1886: Alexander Wetmore, usona ornitologo, bestosciencisto kaj paleontologo (m. 1978)
- 1897: Iván Sipos, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1937)
- 1904: Jenő Alföldy, hungara kuracisto (m. 1981)
- 1911: József Gréda, hungara poeto, tradukisto (m. 2000)
- 1913: Stanisław Marusarz, pola skisaltisto, kvarfoja olimpikisto, posedanto de milita ordeno Virtuti Militari (m. 1993)
- 1929: Jürgen Habermas, germana filozofo kaj sociologo
- 1931: Fernando Henrique Cardoso, prezidento de Brazilo
- 1933: Pál Szilágyi, rumania hungara matematikisto, universitata profesoro
- 1935: Károly László, hungara aktoro
- 1938: Zoltán Czegő, hungara poeto, verkisto
- 1942: Paul McCartney, brita muzikisto
- 1942: Thabo Mbeki, prezidento de Sud-Afriko
- 1943: Éva Marton, hungara operkantistino
- 1947: Bernard Giraudeau, franca aktoro kaj filmreĝisoro (m. 2010)
- 1949: Lech Kaczyński, doktoro habilita pri labora juro, ĝenerala prokuroro, prezidanto de Varsovio, prezidento de Pollando (m. 2010)
- 1949: Jarosław Kaczyński, doktoro pri juraj sciencoj, ĉefministro de Pollando, gvidanto de opozicia partio Juro kaj Justeco
- 1950: Ákos Szilágyi, hungara poeto, estetikisto, eseisto, tradukisto
- 1953: S. Ágnes Csíky Szabó, rumania hungara tekstilartistino
- 1955: Júlia Varga-Werther, hungara pentristino, grafikistino
- 1963: Katalin Bitay, rumania hungara grafikistino
- 1966: Andrea Szélyes, rumania hungara aktorino
- 1973: Julie Depardieu, franca aktorino
- 1975: Marie Gillain, franca aktorino
- 1975: Jamel Debbouze, franca aktoro, produktoro kaj komediisto marokdevena
Mortoj
- 1155: Arnaldo el Breŝo, itala monaĥo, religia reformisto (n. ĉ. 1090)
- 1305: Venceslao la 2-a, reĝo de Bohemio kaj Pollando (n. 1271)
- 1464: Rogier van der Weyden, flandra pentristo (n. ĉ. 1399)
- 1629: Piet Hein, nederlanda admiralo kaj korsaro (n. 1577)
- 1726: Michel-Richard Delalande, franca komponisto kaj orgenisto (n. 1657)
- 1897: Franz Krenn, aŭstra komponisto (n. 1816)
- 1897: Eloy Gonzalo, hispana milita heroo (n. 1868)
- 1902: Samuel Butler, brita verkisto (n. 1835)
- 1917: Titu Maiorescu, ĉefministro de Rumanio kaj literatura kritikisto (n. 1840)
- 1922: Jacobus Kapteyn, nederlanda astronomo (n. 1851)
- 1923: John Pollen, irlanda esperantisto (n. 1848)
- 1928: Roald Amundsen, norvega esploristo (n. 1872)
- 1933: Sasaki Macue, japana esperantistino (n. 1886)
- 1936: Maksim Gorkij, rusa verkisto (n. 1868)
- 1942: Ĉeĥaj paraŝutistoj, partoprenintoj de la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich:
- Jozef Gabčík, slovaka soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1912)
- Jan Kubiš, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1913)
- Jaroslav Švarc, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1914)
- Josef Valčík, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1914)
- Adolf Opálka, ĉeĥa soldato kaj membro de Operaco Anthropoid (n. 1915)
- 1966: Vilmos Kürti, hungara geodeto (n. 1899)
- 1970: Géza Rubleczky, hungara skulptisto (n. 1881)
- 1974: Malba Tahan, brazila verkisto kaj matematikisto (n. 1895)
- 1974: Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, rusa militisto, heroo de Sovetunio (n. 1896)
- 1976: Béla Kulcsár, rumania hungara skulptisto, pentristo (n. 1929)
- 1979: Pál Nagy, rumania hungara pentristo, priarta verkisto, instruisto (n. 1929)
- 1979: Zsuzsanna Kemény, hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1934)
- 1980: Ibolya L. Kiss, hungara verkistino (n. 1894)
- 1980: Kazimierz Kuratowski, pola matematikisto (n. 1896)
- 1982: Curd Jürgens, germana aktoro (n. 1915)
- 1985: Károly Ráth, hungara ĵurnalisto, ŝtatdefenda oficiro, diplomato (n. 1903)
- 1997: Lev Kopelev, rusa verkisto kaj disidento (n. 1912)
- 2001: René Dumont, franca ekologiisto kaj politikisto (n. 1904)
- 2009: Ali Akbar Khan, barata muzikisto (n. 1922)
- 2010: José Saramago, portugala nobelpremiita verkisto (n. 1922)
- 2010: Ferenc Szilágyi, rumania hungara operkantisto (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago sur la Sejŝeloj, Liberation Day
- Aŭtisma Tago de Fiero - festo celebrata ekde 2005
Tagoj de semajno
La 18-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.