18-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de majo estas la 138-a tago de la jaro (la 139-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 227 tagoj restas.
Je la 18-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 14: La unua imperiestro de Romia Imperio Aŭgusto Cezaro sendis Kaligulon al lia patro restadantan en Gaŭlujo aŭ Germanio
- 113: Romo: Solena malfermo de la Forumo de Trajano
- 1012: Benedikto la 8-a iĝis papo
- 1152: Henriko la 2-a nuptis Eleonoran de Akvitanio
- 1190: La tria krucmilito: germana armeo venkis Ruman sultanujon en batalo de Ikonium
- 1268: Sultano Bajbarso konkeris Antioĥan princlandon
- 1291: Mamelukoj konkeris Akkon
- 1302: Flandraj metiistoj en Bruĝo atakis francan garnizonon kaj masakris 1400 personojn
- 1565: Otomana Imperio komencis grandan sieĝon de Malto
- 1652: Nov-Anglio: anonco pri neleĝeco de servuteco en Rod-Insulo
- 1741: Maria Tereza de Aŭstrio kroniĝis kiel reĝino de Hungario
- 1756: Sepjara milito komenciĝis
- 1765: Kanado: granda incendio de Montrealo
- 1803: Britio deklaris militon al Francio
- 1804: Oficiala abolicio de la Unua Respubliko de Francio; Napoleono Bonaparte iĝis imperiestro
- 1848: En Frankfurto ĉe Majno komenciĝis kunsido de la unua germana parlamento
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Ciano
- 1896: Moskvo: dum festado de kronado de la lasta caro Nikolao la 2-a okazis la Ĥodinka tragedio; 1389 personoj pereis
- 1897: Horora romano Drakulo aperis
- 1900: Tongo iĝis brita protektorato
- 1903: Bulgario: malfermo de la haveno Burgaso
- 1910: Tero troviĝis en la luma strio de Haleja kometo
- 1920: Islanda parlamento Althing akceptis konstitucion
- 1929: Dum konferenco en Barcelono FIFA elektis Urugvajon kiel organizanton de la 1-a Futbala Mondpokalo en la venonta jaro
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Poznań germanaj okupantoj ekzekutis 7 polojn; hitleranaj regopovoj elpelis 806 polojn de Distrikto Gostyniński; germana polico en Lodzo kaptis homojn surstrate por serĉi profesie nelaborantajn
- 1941: Heinrich Himmler en skribo direktita al estro de Varto-Lando akceptis germanigon de polaj infanoj laŭ rasaj kondiĉoj fiksitaj en Nazia Germanio
- Itala princo iĝis reĝo de Sendependa ŝtato Kroatio, restanta sub kontrolo de Italio kaj Germanio
- 1942: Germanaj ĝendarmoj kaj protekta polico kadre de fina solvo en geto en Brzeziny forprenis de 78 patrinoj iliajn infanojn ĝis 10 jarojn kaj sendis ilin al Ekstermejo Chełmno; germanaj policanoj dum likvido de geto en Pabianice forĵetis el malsanulejo tra fenestroj malsanajn kaj kriplajn judojn, kies partoj mortis surloke aŭ grave vundiĝis; membroj de Kamparanaj Batalionoj senarmigis en Kolembrody (regiono de Biała Podlaska) 5 germanojn
- 1943: Germana ĝendarmaro kaj ukrainaj taĉmentoj bruligis ĉiujn 67 loĝantoj de vilaĝo Szarajówka apud Biłgoraj; polico pafmortigis en montaro de Pińczów 12 kaj en Ostrówek 5 personojn; germanoj forveturigis de Vittel el Francio laŭvicajn 70 judojn al sia koncentrejo Aŭŝvico; laŭ pritakso de germanaj regopovoj Asocio de Revenĝo en Poznań mortigis per dono de tifaj bakterioj 7 germanojn
- 1944: Germana polico pafmortigis en Pniewo - 95, en Varsovio - ĉ. 80, en Chełm ĉ. 80 (loĝantoj de masakrita vilaĝo Marynin), kaj en Tomaszów Mazowiecki - 40 personojn, plie germanoj pendumis publike en Berżniki (apud Sejny) 20 polojn; eldonata en Ĝenerala Gubernio porgermana revuo "Przełom" (Turnopunkto) iĝis la unuan fojon publike aĉetebla; kvarmonata batalo de Monte Cassino kontraŭ Wehrmacht finiĝis - Władysław Anders, la komandanto de la 2-a Pola Korpuso, malfermis por Aliancanoj la vojon al Romo (polaj patroloj de la 12-a kavaleria regimento konkeris la monton kaj la monaĥejon Montokasino), inter poloj 924 soldatoj mortfalis, 2930 vundiĝis kaj 345 pereis
- SS bruligis ses vilaĝojn en sud-okcidenta Slovenio; Sovetunio komencis deporti Krime-tatarojn kiam 20-30 mil viroj batalis ene de Ruĝa Armeo kontraŭ germanoj
- 1950: Ĉemara Regiono: Naĥodka iĝis urbo
- 1956: Himalajo: svisoj grimpis al Lhotse (kiel la unuaj)
- 1967: Jurij Andropov iĝis estro de KGB
- 1973: 100 personoj pereis en katastrofo de pasaĝera aviadilo Tu-104 en Ĉita en Siberio
- 1980: Sud-Koreio: en Gŭangĝu okazis masakro de studentoj protestantaj kontraŭ diktatoreco de generalo Chun Doo-Hwan
- 1980: Vaŝingtonio: erupcio de la vulkano Monto Sankta Heleno pereigis 57 personojn
- 1991: Somalilando deklaris sendependecon de Somalio
- 1995: Alain Juppé iĝis ĉefministro de Francio
- 1995: Premiero de usona filmo Brava koro
- 1996: La 41-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Oslo
- 1999: Carlo Azeglio Ciampi iĝis prezidento de Italio
- 1999: Malkovro de Perdito, la luno de Urano
- 2006: Parlamento de Nepalo proklamis laikecon de la lando
- 2009: Kinga Baranowska grimpis la pinton de Kangchenjunga; danke al tio Pollando estas la unua lando, kies himalajistinoj akiris ĉiujn okmil-metrajn pintojn
- 2013: Dana kantistino Emmelie de Forest venkis en la 58-a Eŭrovido-Kantokonkurso en sveda urbo Malmö
Naskiĝoj
- 1048: Omar Ĥajam, persa poeto, astronomo, filozofo, kuracisto kaj matematikisto (m. 1131)
- 1533: Johannes Caselius, germana humanisto, juristo kaj filologo (m. 1613)
- 1616: Johann Jacob Froberger, germana komponisto (m. 1667)
- 1711: Boskovich, kroata jezuito, filozofo, poeto, fizikisto, astronomo, matematikisto (m. 1787)
- 1779: Félix Louis L'Herminier, franca apotekisto kaj naturalisto (m. 1833)
- 1796: József Schweidel, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1800: Aleksandr Suvorov, rusia grafo kaj militestro (n. 1729)
- 1817: János Irinyi, hungara inventisto (m. 1895)
- 1824: Wilhelm Hofmeister, germana botanikisto kaj profesoro (m. 1877)
- 1852: Jizchok Leib Perez, pola-juda verkisto kaj advokato, kunkreinto de literaturo en la jida lingvo (m. 1915)
- 1868: Nikolao la 2-a, lasta caro de Rusio (m. 1918)
- 1872: Bertrand Russell, brita matematikisto kaj filozofo, nobelpremiita pro literaturo (m. 1970)
- 1876: Hermann Müller, germana politikisto (m. 1931)
- 1883: Walter Gropius, germana arkitekto, la fondinto de Bauhaus (m. 1969)
- 1891: Rudolf Carnap, germana-usona filozofo, logikisto kaj matematikisto (m. 1970)
- 1895: Augusto César Sandino, nikaragva revoluciulo (m. 1934)
- 1896: Martin Munkácsi, hungara fotisto (m. 1963)
- 1897: Frank Capra, itala-usona filmreĝisoro (m. 1991)
- 1901: Vincent du Vigneaud, usona nobelpremiita biokemiisto (m. 1978)
- 1906: Samu Balázs, hungara aktoro (m. 1981)
- 1911: Big Joe Turner, usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto (m. 1985)
- 1912: Walter Sisulu, sudafrika politikisto (m. 2003)
- 1913: Charles Trenet, franca kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2001)
- 1920: Anna Méliusz, hungara verkistino, tradukistino
- 1920: Johano Paŭlo la 2-a, propranome Karol Wojtyła, pola papo, filozofo, teologo, poeto kaj morala aŭtoritato, sanktulo (m. 2005)
- 1922: Kai Winding, usona ĵaztrombonisto dan-devena (m. 1983)
- 1928: Géza Domokos, hungara libroeldonejestro, verkisto, politikisto (m. 2007)
- 1933: Géza Páskándi, hungara poeto, dramisto (m. 1995)
- 1937: Aladár Lászlóffy, rumania hungara poeto (m. 2009)
- 1937: Barbara Wachowicz, pola verkistino, aŭtorino de biografioj pri grandaj poloj
- 1939: Giovanni Falcone, itala juĝisto, batalanto kontraŭ mafio, murdita (m. 1992)
- 1939: Peter Grünberg, germana nobelpremiita fizikisto
- 1944: W. G. Sebald, germana verkisto
- 1953: Katalin Csongrádi, hungara aktorino
- 1960: József Bíró (aktoro), hungara aktoro
- 1962: Sandra Cretu, germana kantistino
- 1969: Helena Noguerra, belga aktorino, kantistino, televid-prezentistino portugaldevena
- 1973: Zsolt Lászlóffy, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1975: Róbert Köteles, rumania hungara pentristo
- 1982: Katherine Bates, aŭstralia biciklistino, konkursanta survoje kaj surdrome, mondĉampionino
- 1985: Dalma Kovács, rumanihungara kantistino, aktorino
Mortoj
- 526: Johano la 1-a, papo
- 1218: Otto la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1175/1176)
- 1410: Rupreĥto la 1-a, romia-germana reĝo (n. 1352)
- 1450: Grandreĝo Seĝong, reĝo de Koreio kaj proklaminto de la korea alfabeto Hangul (n. 1397)
- 1667: Melchior Schildt, germana komponisto (n. ĉ. 1592)
- 1692: Elias Ashmole, angla kolektisto, politikisto, framasono, astrologo (n. 1617)
- 1733: Georg Böhm, germana komponisto (n. 1661)
- 1781: Tupak-Amaru la 2-a, inkaa gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Peruo, ekzekutita (n. 1738)
- 1799: Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais, franca dramisto kaj entreprenisto (n. 1732)
- 1800: Aleksandr Suvorov, rusa militisto, grafo (n. 1729)
- 1809: Johann Christian Kittel, germana orgenisto
- 1909: Isaac Albéniz, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1860)
- 1910: Eliza Orzeszkowa, pola pozitivisma verkistino, tradukata al esperanto (n. 1841)
- 1911: Gustav Mahler, aŭstra komponisto (n. 1860)
- 1911: Walter John Clark, brita esperantisto (n. 1881)
- 1933: Dezső Szilágyi, hungara aktoro (n. 1865)
- 1957: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (n. 1902)
- 1960: Antal Szegedi Tasziló, hungara historiisto (m. 1888)
- 1962: Gábor Kalotai, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 1961: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (n. 1885)
- 1972: András Márkos, hungara skulptisto en Rumanio (n. 1919)
- 1973: Jeannette Rankin, unua virino elektita al Usona Kongreso, virinrajtistino kaj pacaktivulino (n. 1880)
- 1979: Petre Abrudan, rumana pentristo (n. 1907)
- 1995: Henri Laborit, franca biologo kaj filozofo (n. 1914)
- 2004: Stefan Swieżawski, pola spertulo pri eŭropa filozofio de la 15-a jarcento, laika partoprenanto de la Dua Vatikana koncilio, recenzisto de habilitiĝo de Karol Wojtyła (n. 1907)
- 2005: Gergely Pongrátz, hungara politikisto (n. 1932)
- 2005: Stella Zázvorková, ĉeĥa aktorino (n. 1922)
- 2007: Pierre-Gilles de Gennes, franca nobelpremiita fizikisto (n. 1932)
- 2012: Dietrich Fischer-Dieskau, germana oper-kantisto (baritono) (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Haitio - Festo de flago kaj de universitatoj
- Romkatolika Kalendaro: Johano la 1-a, papo kaj martiro
- Internacia Tago de Muzeoj
Tagoj de semajno
La 18-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.