18-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de marto estas la 77-a tago de la jaro (la 78-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 288 tagoj restas.
Je la 18-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 37: Kaligulo iĝis romia imperiestro
- 417: Zosimo iĝis papo
- 731: Gregorio la 3-a iĝis papo
- 1229: Frederiko la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Jerusalemo
- 1241: Unua invado de mongoloj al Pollando: malvenko de pola armeo en la batalo de Chmielnik
- 1314: Parizo: Jacques de Molay kaj aliaj gvidantoj de templanoj estis ŝtiparumitaj
- 1438: Albreĥto la 2-a iĝis reĝo de la Sankta Romia Imperio
- 1522: Eŭska navigisto Juan Sebastián Elcano malkovris Amsterdam-Insulon en la Hinda Oceano
- 1584: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ iĝis caro de Rusio
- 1596: Pollando: la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa ekdecidis pri translokigo de la ĉefurbo de Krakovo al Varsovio
- 1676: Franca-Nederlanda milito: franca armeo komencis sieĝon de fortreso Ipro
- 1793: En okupata de franca revolucia armeo Majenco oni proklamis la unuan sur teritorio de hodiaŭa Germanio respublikon
- 1848: Ribelo de Milananoj kontraŭ Aŭstrio komenciĝis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venka por poloj batalo de Grochowiska (proksime al Pińczów); perdo de ambaŭ flankoj estis granda - po 300 viktimoj
- 1865: Diktatoro de Paragvajo Francisco Solano López deklaris militon al Argentino
- 1871: En Parizo, la popolo ribelis kontraŭ la repreno de la kanonoj el Butte Montmartre: estis la eko de la Pariza Komunumo.
- 1874: Aŭtra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Aŭstrio
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Gudruno
- 1900: Nederlanda futbala klubo AFC Ajax fondiĝis
- 1913: En Tesaloniko anarkiisto pafmortigis reĝon de Grekio Georgo la 1-a
- 1915: Unua mondmilito: venko de turkoj super brita-franca ŝiparo en mara batalo de markolo Dardaneloj
- 1921: Matrosribelo de Kronstadt sufokigita de bolŝevikoj
- 1921: En Rigo oni subskribis packontrakton inter Dua Pola Respubliko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, kiu finis polan-bolŝevikan militon
- 1922: Mohandas Karamchand Gandhi estas arestita pro civila malobeo kaj kondamnita al plurjara enkarcerigo.
- 1939: Post anekso de Karpata Ukrainio fare de hungara armeo rekreiĝis pola-hungara landlimo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ekzistanta en Silezio konspira Pola Organizaĵo de Ribelantoj komencis eldoni subteran revuon "Świt" (Aŭroro)
- 1941: En Poznań germanoj plenumis verdikton de mortpuno al 12 poloj; germana polico en kelkaj pli grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio faris surstratan homkaptadon kontraŭ "eksterleĝaj komercistoj"
- 1942: Evakuo de Pola Armeo en Sovetunio ĝis Irano komenciĝis; Stalin parolante kun generalo Władysław Anders deklaris, ke sovetaj regopovoj ne konas sorton de internigitaj en Sovetunio kaj perdiĝintaj polaj oficiroj (masakro de Katin); ĝendarmoj kaj taĉmento de Wehrmacht murdis en distrikto Lubartowski 15 personojn, kaj en 2 aliaj lokoj 33 polojn, krome polico pafekzekutis en Lublin 140 personojn, en Karolinj (distrikto Zwoleński) 38, en Płońsk 6 polojn kaj en Bełchatów 10 judojn; revenĝe, pro mortigo de germana ĝendarmo, polico ekzekutis po 16 poloj kaj judoj, loĝantoj de Kazanów kaj de ĉirkaŭaĵoj (proksime al Zwoleń); regopovoj de ĜG konstatis ke la pola rezista movado konas adresojn de ĉiuj germanaj familioj; okupaciaj regopovoj deportis ĝis tiu ĉi tago de Galicio ĝis Nazia Germanio 100 mil personojn por trudlaboro; germnoj komencis en ĜG korpan traboradon de brutaro por malebligi falsigon de registroj
- Venko de Wehrmacht en batalo de Ĥarkovo
- 1943: Germana polico masakris ĉ. 200 loĝantojn de pola vilaĝo Różaniec (proksime al Tarnogród), bruligis 187 bienojn kaj deportis mil loĝantojn al koncentrejo en Zwierzyniec; en distrikto Lipski polico murdis 18 personojn bruligante kelkajn domojn kaj en Krakovo pafmortigis na malpli ol 10 personojn de apuda trudlaborejo; Volinia masakro: armitaj grupoj de ukrainoj kaj germana polico murdis kelkcent polojn el 11 vilaĝoj; Joseph Goebbels rekomendis al gazetaro de ĜG eviti ofendajn vortojn adresitajn al poloj; Gvidantaro de Civila Batalo, estrata de Stefan Korboński, anoncis ke ĉantaĝo estos mortpunata
- 1944: Germanaj ĝendarmoj murdis en distrikto Wysokomazowiecki pli ol 90 personojn kaj polico pafmortigis en Chełm 20 personojn; germanaj civiluloj forlasis 3 lokojn en Lviva provinco; en Manchester komenciĝis dutaga ciklo de lekcioj pri Pollando, organizita por anglaj instruistoj kaj studentoj
- 1945: La 1-a Armeo de Pola Militistaro konkeris Kołobrzeg; Ruĝa Armeo konkeris Niemodlin kaj Prudnik; soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis aron de germanaj internigejoj en Łambinowice (distrikto Nyski), kie mortis pli ol 100 mil militkaptitoj; en Romo Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ricevis de usona organizaĵo 6 tendojn kun kampaj kuirejoj
- 1250 usonaj bomb-aviadiloj atakis Berlinon
- 1948: En Moskvo oni subskribis sovetan-bulgaran traktaton pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo
- 1961: La 6-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Cannes
- 1962: La 7-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Luksemburgo
- 1965: La rusa kosmonaŭto Alexei Leonov fariĝis la unua persono elpaŝanta en la kosmon.
- 1974: Plimulto de landoj asociitaj en Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj nuligis 5-monatan petrolan embargon kontraŭ Usono, Eŭropo kaj Japanio
- 1980: Sovetunio: sur kosmodromo Pleseck (Arĥangelska provinco) eksplodis raketo mortigante 50 personojn
- 1988: Plena suna eklipso en Indonezio kaj okcidenta Pacifiko
- 1990: La unua demokratia parlamenta baloto okazis en Germana Demokratia Respubliko
- 1996: En incendio de nokta klubejo en Kezonurbo sur Filipinoj 162 personoj pereis kaj 95 vundiĝis
- 2003: Romano La kodo de Da Vinci aperis
- 2003: En Kubo oni arestis 75 disidentojn
- 2011: NASA-sondilo MESSENGER enorbitigis Merkuron
- 2011: Usona kosmosondilo New Horizons preterpasis la orbiton de Urano
- 2012: Joachim Gauck iĝis prezidento de Germanio, elektita de Federacia Kunveno
Naskiĝoj
- 1496: Mary Tudor, Reĝino de Francio (m. 1533)
- 1565: Arnoldus Buchelius, nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogiisto, erudiciulo kaj numismato. (m. 1641)
- 1590: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto. (m. 1649)
- 1609: Frederiko la 3-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1670)
- 1709: Johano Gesnero, svisa kuracisto kaj botanikisto (m. 1790)
- 1733: Friedrich Nicolai, germana verkisto kaj eldonisto (m. 1811)
- 1813: Friedrich Hebbel, germana verkisto (m. 1863)
- 1837: Grover Cleveland, prezidento de Usono (m. 1908)
- 1842: Stéphane Mallarmé, franca poeto, simbolisto (m. 1898)
- 1854: Marie Larroche, franca esperantistino (m. 1940)
- 1858: Rudolf Diesel, germana inĝeniero (m. 1913)
- 1861: Sándor Hamvai, hungara verkisto (m. 1925)
- 1866: Artúr Balogh, hungara juristo, verkisto (m. 1951)
- 1869: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britio (m. 1940)
- 1874: Nikolaj Berdjajev, rusa kristana filozofo (m. 1948)
- 1887: Róbert Berény, hungara pentristo, grafikisto (m. 1953)
- 1893: Wilfred Owen, angla poeto de la unua mondmilito (m. 1918)
- 1902: Sándor Kibédi Varga, hungara filozofo kaj psikologo (m. 1986)
- 1903: Erich Ohser, germana karikaturisto kaj desegnisto
- 1911: Gabriel Celaya, hispana poeto (m. 1991)
- 1913: Ferenc Haáz, hungara etnografo (m. 1944)
- 1929: Christa Wolf, germana verkistino
- 1932: John Updike, usona verkisto (m. 2009)
- 1937: Rudi Altig, germana biciklisto
- 1940: Arlette Laguiller, franca trockisma politikistino
- 1941: Wolfgang Bauer, aŭstra verkisto
- 1955: István Bessenyei, hungara aktoro
- 1957: Christer Fuglesang, sveda fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1958: Vladimir Kató, rumania hungara grafikisto, ĵurnalisto
- 1959: Luc Besson, franca reĝisoro
- 1968: Hu Jun, ĉina aktoro
- 1980: Enikő Éder, rumania hungara aktorino
- 1981: Fabian Cancellara, svisa strato-biciklisto.
Mortoj
- 235: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio (n. 208)
- 978: Eduardo la martiro, reĝo de Anglio
- 1227: Honorio la 3-a, papo (n. ĉ. 1150)
- 1314: Jacques de Molay, la lasta grandmajstro de la templanoj (n. ĉ. 1243)
- 1584: Ivano la Terura, imperiestro de Rusio, la unua caro, enkondukinto de opriĉnina - polico, kiu masakris ĉ. 100 mil homojn (n. 1530)
- 1713: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (n. 1688)
- 1768: Laurence Sterne, angla verkisto (n. 1713)
- 1858: Franz Theodor Kugler, kultura administranto de Prusio (n. 1808)
- 1907: Marcellin Berthelot, franca kemiisto kaj politikisto, laŭreato de Medalo Copley (n. 1827)
- 1913: Georgo la 1-a, reĝo de Grekio (n. 1845)
- 1933: Joŝino Sakuzo, japana verkisto (n. 1878)
- 1945: Mihály Miksa Kertész, hungara advokato, verkisto (n. 1888)
- 1964: Norbert Wiener, usona matematikisto juddevena, kreinto de kibernetiko (n. 1894)
- 1967: Julio Baghy, hungara aktoro, poeto kaj Esperanta verkisto (n. 1891)
- 1975: Béla Bíró, hungara ĵurnalisto (n. 1893)
- 1980: Tamara de Lempicka, pola pentristino juddevena, verkanta en stilo Art Deco (n. 1895)
- 1982: Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, sovetia marŝalo, heroo de la Granda patriota milito (n. 1900)
- 1983: Umberto la 2-a, reĝo de Italio (n. 1904)
- 1996: Odysseas Elytis, greka nobelpremiita poeto (n. 1911)
- 2001: Vaso Abajev, lingvisto de la iranaj lingvoj, speciale la oseta lingvo (n. 1899)
- 2001: Enikő Barta, hungara aktorino (n. 1960)
- 2008: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (n. 1954)
- 2008: László Vofkori, hungara geografo (n. 1944)
- 2009: Natasha Richardson, brita aktorino (n. 1963)
- 2011: Warren Christopher, usona diplomato (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Eduardo la martiro, reĝo de Anglio, sanktulo de tri eklezioj
- Arubo: Festo de Himno kaj Flago de Arubo
- Niĝerio: Tago de Patrino
Tagoj de semajno
La 18-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.