19-a arondismento de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
Blazono de Parizo
17 18 19
  8 9 10 11 20
16 2 3
1 4 12
Sejno
  7 6 5 13
15 14

La 19-a arondismento (franclingve XIXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, havas proksimume 170000 loĝantojn kaj kovras 6,79 km².

La arondismento estas trafluita de du kanaloj, tio estas la kanalo Saint-Denis kaj la kanalo Ourcq, kiu kuniĝas je la parko de la Villette.

En la 19-a arondismento situas la vasta publika parko Buttes-Chaumont, lokita sur monteto. La arondismento cetere gastigas la Cité des Sciences et de l'Industrie, ekspozician centron rilate al sciencoj kaj industrio, kaj la Cité de la Musique, kiu entenas unu el la plej bonaj muzikaj lernejoj en Eŭropo.

Demografio

Jaro Loĝantaro Denseco
(loĝ. po km²)
187293 17413 730
1954155 05822 845
1962159 56823 514
1968148 86221 937
1975144 35721 273
1982162 64923 968
1990165 06224 324
1999 (kulmino)172 73025 454

Vidindaĵoj

Akvujo de La Villette

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj