1923 Oziriso
El Vikipedio
| 1923 Oziriso | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 1923 Osiris |
| Aliaj nomoj | 4011 P-L ; 1964 TO2 ; 1966 FR ; 1974 KN ; 1974 KP ; 1974 LE |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
24-a de septembro 1960 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
364,287 Gm (2,435 AU) 341,583 Gm (2,283 AU) 386,992 Gm (2,587 AU) |
| Discentreco | 0,0623 |
| Meza anomaliangulo | 6,727° |
| Klinangulo | 4,958° |
| Periodo | 1387,959 tagoj (3,800 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,08 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
353,112° |
| Argum. de periapsido | 106,355° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 13,11 km |
| Geometria albedo | 0,0591 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 13,10 |
1923 Oziriso estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la kunlaborado de la usona astronomo Tom Gehrels kaj la nederlandaj geastronomoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld, de la observatorio de Leiden.
Tom Gehrels fotis ĝin per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar kaj sendis la fotografiajn platojn en Nederlandon, kie la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld ekzamenis ilin.
Ĝi ricevis la nomon de la antikva egiptia dio Oziriso.
Oni ne konfuzu ĝin kun la ekstersunsistema planedo HD 209458 b, provizore kromnomata "Oziriso".
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 1923 Osiris : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 1922 Zuluo | 1923 Oziriso | 1924 Horuso |