1984 (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nineteen Eighty-Four
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Orwell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Ĝenro social science fiction • politika fikcio • sciencfikcio • malutopia fikcio
Loko de rakonto Londono • Oceanio
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

1984, ankaŭ konata laŭ la anglalingva titolo angle Nineteen Eighty-Four, estas malutopia romano de George Orwell aperinta en 1948.

Fikcia mondmapo. Klaku por vidi ĝin pli grande.
la 27-a Internacia Seminario de GEJ komence de la jaro 1984 traktis la romanajn utopiojn kompare al la realo de elektronika kontrolo de la civitanaro

En ĉi tiu libro Orwell prezentas sian vizion sur la okcidenta mondo en 1984, en kiu la individuo dronas en tute senespera lukto kontraŭ totalisma registaro. Ĝi estas averto kontraŭ totalismaj reĝimoj, kiel Nazia Germanio kaj Sovetunio de Stalino. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

La libro kaj la ideoj esprimitaj de Orwell havis konsiderindan kulturan influon. La distopio kreita de Orwell en la libro estas malgaja mondo administrata kaj kontrolata per totala fizika kaj mensa kontrolo - la plena plenumo de la totalisma reĝimo. La unika vidpunkto de Orwell pri la rilato inter la individuo kaj la socio, la ideologio prezentita en sia nudeco kaj la rolo de la partio kaj la ŝtato, lumigas per alia lumo ankaŭ reĝimoj kaj socioj tre malsamaj ol tiuj, pri kiuj Orwell verkis. Ekzemple, la termino "Granda Frato" fariĝis idiotismo, kiu rilatas al situacio, en kiu individuoj estas submetataj al konstanta superrigardo kaj kontrolado fare de la registaro. Orwell imagis tian situacion, sed hodiaŭ landoj posedas teknologiajn rimedojn, kiuj ebligas efektivigi ĉi tiun vizion iugrade aŭ alian. Orwell ankaŭ kreis la esprimon "penspolico", sekreta polico, kiu celas malebligi al la civitanoj de la lando elpensi ideojn, kiuj kontraŭas la celojn de la reĝimo. Estas kutime uzi ĉi tiun esprimon kelkfoje rilate al registaro, kiu celas limigi la liberecon de esprimo de siaj civitanoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la romano, en la jaro 1984, la mondo estas dividita inter tri grandaj imperioj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televidon kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri li kaj liaj domanoj. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas fakte la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la kontrola boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, lia nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li tiel fariĝas nepersono.

"1984" kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum Orwell loĝis en Parizo en 1927, li spertis Esperanton malrekte kaj verŝajne sufiĉe supraĵe dum li vizitis la domon de sia onklino Kate Limouzin, kiu estis la edzino de Eŭgeno Lanti.

La angla lingvo parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. La Partio en 1984 evoluigas kaj uzas Newspeak por malampleksigi la homan penskapablon. Malgraŭ ke la politikaj celoj de Newspeak kaj Esperanto estas tre malsamaj, la gramatikaj principoj tre samas. Ekzemple, en Newspeak ne ekzistas plu propra vorto por esprimi malbona (angle bad), sed kunmetitaĵo un-good (Esperante ne-bona), kiu laŭas la Esperantan vorton mal-bona.

Devizoj kaj novaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo" (angle Double speak), "pensokrimo". Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de la angla.

Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto, kiu signifas la kontraŭan de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas ŝtatajn mensogojn).

Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-aj jaroj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de nazia Germanio kaj Rusio (tiama Sovetunio). Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko de kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

Historia kunteksto de la romano[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Malvarma milito, tamen dum la Dua mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis neeldonebla. Kvankam Orwell estis maldekstrema, la maldekstro dum la 1930-aj jaroj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj maldekstruloj evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orwell rifuzis esti ŝafo. Ĝuste ĉi tio estas la valoro de Orwell : menso klara kaj sendependa, menso kiu ne estas koruptita de la noblaj mensogoj de la tempo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Amasa gvatado
  • Listo de vortoj en Newspeak (en)
  • Makintoŝo, komputilo enkondukita en la jaro 1984, kies reklamo sin bazas sur la universo de 1984. En griza diktaturo, muta grupo da homoj aŭskultas diskurson de la mastro, sed virino kun kolora vestaĵo alvenas kaj frakasas la ekranon kie oni vidas la vizaĝon de la mastro. La reklamo finiĝas dirante « La 24-an de januaro, Apple Computer lanĉas la Makintoŝon. Kaj vidos kial 1984 [(la jaro)] ne similos al 1984 [(la romano)] ». Ĝi estas ofte konata kiel la plej bona reklamo de la 1980-aj jaroj. Ĝi uzis tute novan koncepton, ĉar ĝi nek montris la komputilon, nek parolis pri tio.
  • La Besto-Farmo, alia kontraŭstalinisma romano de Orwell
  • V for Vendetta (filmo), sciencfikcia filmo kun similaĵoj : futuro en Britio, kie regas diktaturo.
  • Gvatkapitalismo
  • Fahrenheit 451
  • Nova Monda Ordo (konspira teorio)
  • 1985 (romano)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mil naŭcent okdek kvar Arkivigite je 2008-11-18 per la retarkivo Wayback Machine - en traduko de Donald Broadribb, 230 paĝoj

Stanislavo Belov (2011-11-01) “La besto-farmo” kaj “1984” — ne perfektaj, sed legindaj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.