1984 (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiktiva mondmapo. Klaku por vidi ĝin pli grande.

1984 estas malutopia romano de George Orwell aperinta en 1948.

Enhavo

Laŭ la romano, en jaro 1984, la mondo estas dividita inter tri grandaj imperioj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televido kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton (la "Granda Frato") spioni pri la civitano. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la Ministrejo de Vero disvastigas mensogojn, la Ministrejo de Paco batalas militojn, kaj la Ministrejo de Amo estas la sekreta polico. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, lia nomo estas zorgeme forviŝita for de ĉiu skribita arkivo; li fariĝas nepersono.

la 27-a Internacia Seminario de GEJ komence de la jaro 1984 traktis la romanajn utopiojn kompare al la realo de elektronika kontrolo de la civitanaro en industriigitaj landoj

La angla lingvo parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. La Partio en 1984 evoluigas kaj uzas Newspeak por malampleksigi la homan penskapablon. Malgraŭ ke la politikaj celoj de Newspeak kaj Esperanto estas tre malsamaj, la gramatikaj principoj tre samas. Ekzemple, en Newspeak ne ekzistas plu propra vorto por esprimi malbona (angle bad), sed kunmetitaĵo un-good, kiu laŭas la Esperantan vorton mal-bona. Dum Orwell loĝis en Parizo en 1927, li spertis Esperanton malrekte kaj verŝajne sufiĉe supraĵe dum li vizitis la domon de sia onklino Kate Limouzin, kiu estis la edzino de Eŭgeno Lanti.

Devizoj kaj novaj vortoj

Devizoj de 1984: "Granda Frato spektas vin", "Senscio estas potenco", "duoblaparolo", "pensokrimo". Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de la angla.

Orwell ankaŭ donas alian vorton al la angla: sia nomo. En la angla la vorto Orwellian ("orvela") signifas stato kie la ŝtato estas ĉiopova kaj ĉioscia. Orvela ankaŭ temas pri vorto, kiu signifas la kontraŭan de ĝia originala signifo (ekzemple, kie "vero" signifas ŝtatajn mensogojn).

Orwell ne intencis troigi en 1984: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 1984. Dum la 1930-aj jaroj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko de kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

Historia kunteksto de la romano

Kvankam ĝia atako kontraŭ la stalinismo de Rusio estis huraita post 1947 dum la Malvarma milito, tamen dum la Dua mondmilito, kiam Britio kaj Usono batalis kune kun Rusio kontraŭ Germanio, la libro estis neeldonebla. Kaj, kvankam Orwell estis maldesktrema, la maldesktro dum la 1930-oj ne ŝatis lin pro la sama kontraŭ-stalinismo. Antaŭ 1945, multaj de la maldekstro evitis rigardi rekte al stalinismo, sed Orwell rifuzis esti ŝafo. Kaj ĉi tio estas la valoro de Orwell: menso klara kaj sendependa, menso kiu ne estas koruptita de la noblaj mensogoj de la tempo.

Vidu ankaŭ

  • Makintoŝo, komputilo enkondukita en la jaro 1984, kies reklamo sin bazas sur la universo de 1984. En griza diktaturo, muta grupo da homoj aŭskultas diskurson de la mastro, sed virino kun kolora vestaĵo alvenas kaj frakasas la ekranon kie oni vidas la vizaĝon de la mastro. La reklamo finiĝas dirante « La 24-an de januaro, Apple Computer lanĉas la Makintoŝon. Kaj vidos kial 1984 [(la jaro)] ne similos al 1984 [(la romano)] ». Ĝi estas ofte konata kiel la plej bona reklamo de la 1980-aj jaroj. Ĝi uzis tute novan koncepton, ĉar ĝi nek montris la komputilon, nek parolis pri tio.
  • La Besto-Farmo, alia kontraŭstalinisma romano de Orwell
  • V for Vendetta (filmo), sciencfiksia filmo kun similaĵoj : futuro en Britio, kie regas diktaturo.

Eksteraj ligiloj

greke Mil naŭcent okdek kvar - en traduko de Donald Broadribb, 230 paĝoj

Ŝablono:LigoElstara