1995

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).

1995 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1995
MCMXCV
Ab urbe condita 2748
Armena kalendaro 1444
ԹՎ ՌՆԽԴ
Bahaa kalendaro 151 – 152
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2050 – 2051
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 1917 – 1918
 - Kali Juga 5096 – 5097
Budhisma kalendaro 2539
Ĉina kalendaro 4631 / 4691 –
4632 / 4692
甲戌 – 乙亥
Etiopa kalendaro 1987 – 1988
Franca respublika kalendaro 203 - 204
CCIII -CCIV
Hebrea kalendaro 5755 – 5756
Holocena kalendaro 11995
Irana kalendaro 1373 – 1374
Islama kalendaro 1415 – 1416
 - Imperia jaro Kōki 2655
(皇紀2655年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 11995
Juliana kalendaro 2040
Korea kalendaro 4328
Tajlanda suna kalendaro 2538

En la jaro 1995 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]

Mortoj[redakti | redakti fonton]

Tagaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Januaro 1995[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. Pro la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, Eŭropa Unio ampleksas nun 15 membro-ŝtatojn. La politiko de la rusa registaro en Ceĉenio estas internacie kritikata; la klimato inter Okcidento kaj Moskvo frostiĝas. Sed sankcioj kontraŭ Jelcin estas rifuzitaj. La membro-kandidatiĝo de Rusio por Eŭropa Konsilio estas prokrastita.
  • 3-a. Pluraj rusaj soldatoj pereas en bataloj kaj pro atencoj kontraŭ "banditoj" kaj "ribeluloj". En Belarusio pluraj gazetoj, kritikantaj la registaron, estas malpermesataj. Aliflanke, Minsko fariĝas oficiala kunlaboranto de NATO.
  • 4-a. La alĝeriaj islamaj radikaluloj alvokas diversajn okcidentajn landojn forlasi siajn ambasadojn en Alĝero. Laŭ sudkorea-usona ĵurnalisto, kiu vojaĝis tra norda Koreio, en tiu komunisma lando regas malsatkatastrofo. Dume, ankaŭ ses monatojn post la morto de Kim Il-sung, lia filo Kim Jong-il ankoraŭ ne estas proklamita oficiale ŝtatestro. Pjenjano daŭre rifuzas rektajn interparolojn kun Seulo koncerne la reunuiĝon.
  • 6-a. Joe Slovo, la eksa, legendeca ĉefo de la sudafrika komunista partio, mortas. Vatikano beatigas la hispanan fondinton de la konservema laika katolika organizaĵo Opus Dei (Dia Laboro), José María Escrivá de Balaguer, mortinta en 1992.
  • 13-a. Post la fiasko de Silvio Berlusconi, la itala prezidanto Scalfaro komisias la financministron Lamberto DINI formi la 54an postmilitan registaron, konsistantan el senpartiaj profesi-fakuloj.
  • 15-a. Centmiloj alkuras okaze de la vizito de papo Johano Paŭlo 2a en la Filipinoj, Papuo-Novgvineo kaj Sri Lanko. Diversaj srilankaj budhanaj organizaĵoj bojkotas lian viziton, ĉar antaŭ nelonge la papo nomis la budhismon "ateisma religio".
  • 17-a. Terura tertremo en la japana regiono Kobe kaŭzas plurajn milojn da mortintoj.
  • 18-a. Balladur, la franca kaj gaŭlista ĉefministro, oficiale anoncas sian prezidantan kandidatiĝon.
  • 22-a. 19 mortintojn kaj 70 vunditojn kaŭzas palestina atenco en norda Israelo.
  • 23-a. La epoko Delors ĉe la pinto de la EU-komisiono finiĝas. Lia posteulo estas la luksemburgano Jacques Santer.
  • 27-a. Cinio malpermesas al la Ruĝa Kruco viziti prizonanojn sen la ĉeesto de registaraj akompanantoj. Okaze de sia vizito en la ekonomia forumo de Davos (Svislando), la turka ĉefministro Ciller rifuzas ĉian kritikon koncerne la kontraŭkurdan politikon kaj reemfazas Ia demokration de Turkio. En Auschwitz okazas la solenaj ceremonioj memore pri la amasmurdo de nazioj al judoj antaŭ 50 jaroj.
  • 29-a. Inter Peruo kaj Ekvadoro eksplodas milito pro malnovaj limdisputoj. O Dudajev, ĉeĉena prezidanto, minacas je milito en diversaj rusaj urboj, i.a. Moskvo. Malgrau konstanta bombado, la rusa armeo ŝajne ankoraŭ ne kontrolas la ĉeĉenan ĉefurbon Grozni.
  • 30-a. Jelcin ŝokas la tutan mondon, kiam li anoncas, ke lia fingro troviĝis apud la "nuklea butono", kiam Norvegio lanĉis anticipe anoncitan testraketon sur propra teritorio. Nova streĉiteco inter Bukareŝto kaj la hungara malplimulto en Rumanio frostigas la rilatojn inter ambaŭ §tatoj.
  • 30-a. Akvoinunda katastrofo en Germanio kaj Nederlando kaŭzas la evakuadon de centmiloj da homoj kaj grandegajn damaĝojn.

Februaro 1995[redakti | redakti fonton]

  • 2-a. Turkaj tribunaloj decidas malpermesi kurdeman jurnalon kaj konfiski libron de la mondfama verkisto Yasas Kemal kun la riproĉo, ke li produktas malamon.
  • 3-a. Centmiloj da sudananoj fuĝas al Ugando pro la faroj de la kartuma armeo.
    La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) kondamnas la militon en Ceĉenio kaj kritikas Moskvon.
  • 5-a. Vaŝingtono proklamas sankciojn kontraŭ Pekino pro amasproduktado sen kopirajta licenco de usonaj kompaktdiskoj en Cinio. 200 000 evakuitaj nederlandanoj reiras hejmen post la neokazo de la ilin minacintaj akvoinundoj. En Aŭstrio pereas 4 ciganoj (romaoj) pro rasisme motivita atenco.
  • 6-a. Provokante la parlamenton per alvoko je mem-dissolviĝo, Wafgsa akrigas la politikan krizon. Sub tiu premo ĉefministro Pawlak demisias. Oleksy nomiĝas lia posteulo.
  • 7-a. Pro la pacproceso, Irlando formale nuligas plurajn leĝojn de la militostato, kiu daŭris 50 jarojn.
  • 8-a. En Rusio duonmiliono da ministoj strikas, ĉar ili ne piu ricevas Ia salajrojn.
    Latvio aliĝas al la NATO-koncepto "Partnero por Paco".
  • 9-a. La pacproceso en Israelo stagnas; la rilatoj inter Arafat kaj Rabin krizegas.
  • 13-a. Antaŭ la haga tribunalo pri krimoj kontraŭ la homaro staras 21 serboj, akuzitaj pro militkrimoj en eksJugoslavio.
  • 14-a. Dresdeno memoras la nokton antaŭ 50 jaroj, en kiu pereis pluraj dekmiloj da homoj pro aliancita bombado.
  • 15-a. Zedillo, meksikia prezidanto, ordonas ĉesigi la armean teroron kontraŭ la ribeluloj en Chiapas.
  • 17-a. Per la subskribo de packontrakto, la limmilito inter Ekvadoro kaj Peruo estas formale finita.
  • 22-a. En ribelo de islamanoj en alĝera prizono, rebatita de la polico, mortas pli ol 100 homoj.
  • 24-a. Laŭ moskvaj informoj, en la milito en Ceĉenio ĝis nun pereis 1146 rusaj soldatoj, ĉ. 5000 vunditoj kaj 347 malaperintoj. Krome, oni parolas pri 25 000 civilaj mortviktimoj. Laŭ enketo, la populareco de Jelcin sinkis al 7 %. Cefministro Ĉernomirdin parolas pri "eraro"', dum militestro Graĉov pravigas la intervenon kontraŭ la ,ĉeĉenaj teroristoj".
  • 27-a. Demirel, turka prezidanto, en Split nuligas sian flugon al Sarajevo pro pafoj kontraŭ antaŭanta aviadilo kun akompanaj turkaj civitanoj.
  • 28-a. La nova usona armeoperacio en Somalio celas forkonduki la lastajn usonajn soldatojn de tie.
    La franco Janvier transprenas la komandon de la 45 000 UN-soldatoj en eksa Jugoslavio. La armistico ĉie estas malstabila.

Marto de 1995[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. La konata kaj populara televida jurnalisto Listjev estas murdita en Moskvo, verŝajne de fortoj, kiuj malŝatis lian kritikan manieron.
  • 6-a. En Kopenhago inaŭguriĝas la unua monda pintkonferenco pri sociala evoluo. En la duaj liberaj elektoj en Estonio malvenkas la radikalaj reformistoj kaj gajnas la maldekstremaj fortoj, kiuj celas daŭrigi la reformojn.
    Eŭropa Unio kaj Turkio subskribas la doganan unuiĝon. Islamistoj kaj naciistoj protestas.
  • 7-a. La usona ŝtato Novjorko reenkondukas la mortopunon.
  • 8-a. Stefanopulos nomiĝas la nova prezidanto de Grekio.
  • 13-a. En Istanbulo eksplodas sanga batalo inter sunidaj islamanoj kaj la malplimulto de la alevitoj. La polico perforte intervenas.
  • 17-a. 48 jarojn post sia lasta vizito en Sudafriko, la brita reĝino estas akceptata de prezidanto Mandela en Johanesburgo.
    Unuafoje en la historio de la pekina popolkongreso, kelkcentoj da delegitoj voĉdonas kontraŭ oficialaj proponoj de la ŝtata gvidantaro.
  • 19-a. La socialdemokratoj venkas en la parlamentaj elektoj en Finnlando.
  • 20-a. 35 000 turkaj soldatoj invadas nordan Irakon kun la celo ekstermi la kurdajn naciliberigajn batalantojn. Reage, en okcidenta Eŭropo registriĝas dekoj da atencoj kontraŭ turkaj instalaĵoj.
    En Tokio 11 personoj pereas en atenco per venena gaso en la metroo. Oni suspektas fanatikan religian sekton pri la krimo.
  • 26-a. La kontrakto de Schengen [Ŝengen] ekvalidas inter Germanio, Francio, Benelukso, Hispanio kaj Portugalio; sekve ne plu okazas pasportaj kontroloj ĉe la internaj limoj de tiuj landoj kaj "eksteraj limoj" estas despli kontrolataj.
    En Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, ekflamas sangaj bataloj inter la triboj Hutuoj kaj Tutsioj.
  • 27-a. Okaze de komunumaj elektoj en Litovio venkas la konservativa partio de prezidinto Landsbergis. Granda plimulto de la loĝantaro en Transnistrio (en Moldavio) voĉdonas por la longigo de la restado de la 14a rusa armeo en sia regiono.
  • 28-a. En Berlino inaŭguriĝas la unua monda kongreso pri klimato, kaj en Florenco okazas internacia konferenco pri drogoj.
  • 30-a. La nova encikliko ,Evangelio de la vivo" de papo Johano Paŭlo 2a konsideras abortigon, eŭtanazion kaj artefaritan generadon gravaj pekoj kontraŭ la homeco. C] Mitterrand [Mitera'] inaŭguras la plej grandan bibliotekon de la mondo, la nacian bibliotekon de Francio en Parizo.
  • 31-a. En Haitio la usonaj trupoj transdonas al UN la komandon pri la pacmisio en la lando.

Aprilo 1995[redakti | redakti fonton]

  • 2-a. La ukraina prezidanto Kuĉma nuligas grandparte la aŭtonomion de Krimeo.
  • 3-a. El Teherano venas la malofta informo, ke nekonataj grupoj protestas kontraŭ la malbona surloka situacio. Policistoj pafmortigas plurajn el ili. Lojaluloj faras kontraŭmanifestacion.
  • 4-a. La ukraina parlamento deklaras la malfidon vidalvide de la registaro. La malstabileco en tiu lando daŭras.
  • 5-a. Ŝirinovski, estro de la rusaj liberaldemokratoj, avancas de kapitano al ĉefleŭtenanto de la rusa armea rezervo.
  • 6-a. La protesto de hispanaj fiŝistoj kontraŭ kanadaj boatoj malhelpantaj al la hispanoj fiŝkapti antaŭ la kanada marbordo etendiĝas al granda diskuto en Eŭropa Unio (fiŝkapt-kvotoj).
  • 7-a. Ruckoj, iama rusa vicprezidanto kaj puĉisto kontraŭ Gorbaĉov, anoncas sian kandidatiĝon por la prezidantaj elektoj en 1996.
    Akuzoj kontraŭ Groer, ĉefepiskopo de Vieno, pro seksa misuzo ĉe iamaj studentoj, skuas la aŭstran publikon.
  • 9-a. La iama nazia koncentrejo Dachau memor-ceremonias sian liberiĝon antaŭ 50 jaroj.
    Kubo kaj Ĉilio restarigas diplomatiajn rilatojn, interrompitajn dum 22 jaroj.
    La EU ministroj pri financoj antaŭvidas, ke la nova eŭropa mono ekcirkulos ne antaŭ la jaro 2000.
  • 10-a. En Peruo, Fujimori gajnas la prezidantajn elektojn kontraŭ sia rivalo Pérez de Cuéllar [Kŭeljar], eksa ĝenerala sekretario de UN.
  • 11-a. Mugabe, prezidanto de Zimbabvo, re-gajnas la prezidantajn elektojn.
  • 12-a. En Hago fondiĝas kurda ekzilparlamento cele al la defendo de la kurdaj rajtoj per pacaj rimedoj. Vaŝingtono subtenas la turkan intervenon kontraŭ la kurdaj ribeluloj en Irako.
  • 16-a. Papo Paŭlo Johano 2a eldiras sian paskan mesaĝan denove en Esperanto.
  • 19-a. Kontraŭ la opozicia ĉefo de Hispanio, Aznar, estas lanĉita atenco, kiun li trapasas nevundita.
  • 19-a. En Bolivio estas proklamita la eksterordinara sieĝostato pro longdaŭraj strikoj kaj protestoj.
    En gravega bombatenco kontraŭ registara konstruaĵo en Oklahoma City (Usono), verŝajne fare de ekstremaj dekstruloj, pereas pli ol 100 homoj.
  • 23-a. En la unua parto de la prezidantaj elektoj en Francio venkas la socialisto Jospin [Jospej] antaŭ la dekstruloj Chirac [Sirak] kaj Balladur. La ekstremdekstrulo Le Pen ricevas 15 % de la voĉoj.
    En la regionaj balotoj en Italio venkas la ekskomunistoj (25 %) antaŭ "Forza Italia" de eksĉefministro Berlusconi [Berluskoni].
  • 25-a. La Eŭropa Parlamento minacas Turkion je ekskludo el la organizaĵo, se ĝi ne observas la homajn rajtojn. Laŭ informoj el Ankaro, Turkio reduktas sian invad-armeon en Irako je pliaj 20 000 soldatoj.
  • 26-a. Moskvo distanciĝas de la kontrakto pri konvenciaj militfortoj en Eŭropo, ĉar ĝi intencas krei novan armeon por norda Kaŭkazo (Ceĉenio).
    En Hago komenciĝas la milittribunalo pri Bosnio kontraŭ la akuzito Tadiĉ, kiu neas ĉiujn akuzojn.
    Malto subskribas la NATOprogramon "Partnereco por paco", sed restos neŭtrala ŝtato.
  • 27-a. Jelcin dekretas armisticon por Ceĉenio. Malgraŭ tio, la bataloj daŭras. Laŭ moskvaj informoj, proksimume 2000 rusaj soldatoj pereis en Ia batalo kontraŭ Ceĉenio. Pliaj 6000 vundiĝis aŭ malsaniĝis. Ankaŭ en Taĝikio Moskvo daŭrigas sian sangan militon kontraŭ lokaj ribeluloj.
    Internacie rekonitaj intelektuloj alvokas bojkoti la memor-ceremoniojn en Moskvo okaze de la 50a datreveno de la fino de la dua mondmilito.
  • 30-a. Nazarbajev reelektiĝas prezidanto de Kazaĥio ĝis la jaro 2000.
    Vjetnamio solene celebras la datrevenon de la dua mondmilito.

Majo 1995[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. Okaze de la unumaja festo en Rusio dekmiloj da komunistoj kaj naciistoj nostalgias pri pereinta Sovetio kaj protestas kontraŭ la nuna registaro. Clinton anoncas ampleksan komercan embargon kontraŭ Irano, kiu estas suspektata pro konstruado de nukleaj armiloj.
  • 2-a. Post longa tempo de trankvilo, la serba armeo lanĉas raketbombojn kontraŭ Zagrebo.
  • 4-a. Turkio proklamas sian armean invadon kontraŭ la kurdoj en Irako finita. Oni pridubas ĝian sukceson.
  • 7-a. Jacques Chirac [Ĵak Sirak] elektiĝas nova prezidanto de Francio por 7 jaroj.
  • 8-a. Omaĝe al la militfino antaŭ 50 jaroj, en Berlino, Parizo, Londono kaj Moskvo okazas ceremonioj. La okcidentaj ŝtatestroj rifuzas ĉeesti militparadon en Moskvo, la unuan post la disfalo de Sovetio. La parado de veteranoj sur la Ruĝa Placo okazas en ĉeesto de Clinton kaj Major [Meĝe], sed sen Kohl kaj Mitterrand [Miterá]. Pintkonferenco inter la usona kaj rusa prezidantoj okazas sensukcese. La svisa registaro formale pardonpetas pro la malavantaĝiga azilpolitiko kontraŭ la judoj dum la 2a mondmilito ("La boato plenas").
  • 9-a. Lige kun la „kubaj rifuĝintoj",unuafoje depost 30 jaroj, usona ŝipo alvenas ĉe kuba haveno.
  • 13-a. En Novjorko plilongiĝas la kontrakto kontraŭ nukleaj armiloj; tamen daŭre ekzistas gravaj malinterkonsentoj, precipe inter nordo kaj sudo.
  • 15-a. Menem reelektiĝas prezidanto de Argentino. La belarusa popolo pledas por pli forta alproksimiĝo al Rusio. La ekssovetiaj ŝtataj simboloj estas reenkondukitaj. En la landaj voĉdonoj en Nordrejn-Vestfalio kaj Bremeno venkas ĉefe la verduloj. La liberaldemokratoj (FDP) estas eliminitaj el ambaŭ pariamentoj.
  • 16-a. La japana polico arestas ĉefon de la Aum-sekto, Asahara Shoko, kiu realigis Ia venengasan atencon en la tokia metroo antaŭ du monatoj. La internacia militkrim-tribunalo en Hago decidas transpreni la sarajevan akuzon kontraŭ la serbaj militestroj Karaĉiĉ kaj Mladiĉ.
  • 17-a. Usono kontraŭas la japanan aŭtomobil-eksportadon per altaj importad-impostoj sur Ia plej elstaraj modeloj.
  • 20-a. En Italio la juĝistaro de „Puraj manoj" penas entribunaligi la antaŭan ĉefministron Silvio Berlusconi [Berluskoni] pro korupto-suspektoj. Tiu ĉi rifuzas aperi, laŭ li la tuta afero estas „perdo de tempo".
  • 21-a. La belgajn elektojn gajnas la mainova koalicio de kristan- kaj social-demokratoj; la verduloj iom perdas; dekstruloj tenas sian pozicion.
  • 23-a. Germana Konstitucia Kortumo decidas, ke spionado de GDR-civitano, el la GDR-teritorio kontraŭ FRG ne plu estu konsiderata punenda.
  • 24a. Ajax malhelpas ke AC Milano plian fojon gajnas la Eŭropan Piedpilkan Pokalon. Post la venko festantaj huliganoj detruas la centron de Amsterdamo.
  • 25-a. En lokaj skotaj elektoj la regantaj konservativuloj grave perdas.
  • 26-a. Sciencistoj en Usono unuafoje sukcesas deĉifri la informojn de tuta DNA-plektaĵo de vivanta organismo.
  • 28-a. Grava tertremo en Sahaleno (Rusio) mortigas plurajn milojn da homoj.
  • 30-a. Usona rifuĝant-helpa organizaĵo akuzas Francion, Ĉinion kaj aliajn landojn daŭre liveri armilojn al la Hutuaj murdistoj por restarigi la malnovan registaron. Francio neas.
  • 31-a. Rusio oficiale - sed en fermita kunsido - subskribas la kontrakton "Partnereco pri Paco". Papo Johano-Paŭlo la 2-a publikigas novan enciklikon: "Alvoko je unueco inter kristanoj".