2-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de februaro estas la 33-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 332 tagoj restas (333 en superjaroj). La 2-a de februaro estas Marmota tago.
Je la 2-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 962: Oto la 1-a kroniĝis kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1141: Dum batalo de Lincoln, reĝo de Anglio Stefano estis kaptita kaj poste enkarceriĝis; por mallonga tempo imperiestrino Matilda ektronis
- 1238: Batuo-Ĥano konkeras Moskvon
- 1303: Germanio: Hanau iĝis urbo
- 1386: Dum kunveno de pola kaj litova nobelaro grandduko de Litovio Ladislao la 2-a unuanime elektiĝis en Lublin reĝo de Pollando
- 1421: Pekino: dum ĉina novjara festo imperiestro Jongle malfermis Malpermesitan Urbon
- 1440: Frederiko la 3-a iĝas reĝo de Germanio
- 1536: Argentino: Bonaero fondiĝis
- 1542: Venko de portugaloj kontraŭ turkoj en batalo de Baçente (Regiono Tigrajo) en Etiopio
- 1558: Friedrich-Schiller-Universitato Jena fondiĝis
- 1626: Karlo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1653: Nov-Amsterdamo (posta Nov-Jorko) iĝis urbo
- 1676: Krakovo: Johano la 3-a Sobieski kroniĝis
- 1709: Sur senhoma insulo apartenanta al la Insularo Juan Fernández estis retrovita skota ŝiprompiĝulo Alexander Selkirk, kio verŝajne inspiris Daniel Defoe por verki Robinson Crusoe
- 1797: Armeo de Napoleono konkeris post 9-monata sieĝo Mantuon en Lombardujo, malliberigante 18 mil aŭstrajn defendantojn
- 1831: Gregorio la 16-a iĝis papo; dum sia pontifikado kondamnis polan nacian ribelon kontraŭ Rusio
- 1856: Dallas en Teksaso ricevis urbajn rajtojn
- 1887: En Pensilvanio oni unuafoje festis marmotan tagon
- 1901: Entombiga ceremonio de brita reĝino Viktoria okazis
- 1920: Ruĝa Armeo likvidis Ĥanlandon de Ĥiva
- 1920: Traktato de Tartu: bolŝevista Rusio rekonis la sendependecon de Finnlando kaj Estonio
- 1924: Francio: Internacia skifederacio fondiĝis
- 1940: En Indianapolis okazis debuta prezentiĝo de Frank Sinatra kun orkestro de Tommy Dorsey
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Gestapo malfondis altlernejon de jezuitoj en Lublin arestante 43 membrojn de la ordeno; en Rawicz aperis flugfolioj kun kontraŭgermana enhavo; generalo Władysław Sikorski aprobis iniciaton fondi en okupata Pollando subteran juĝadon; germanaj regopovoj transprenis orfejon en Włocławek
- 1941: En dekkelkaj lokoj de Malnova Urbo de Poznań aperis surskriboj: Dipatrino Tondra, forpelu germanajn banditojn
- 1942: En germana ekstermejo Chełmno pereis en "moveblaj gasejoj" ĉ. 1200 judoj de Sompolno; ĝendarmoj pafmortigis distrikto Wadowicki 6 personojn; de Varsovio foriris transporto de 155 malliberuloj al germana koncentrejo Aŭŝvico; en geto de Lodzo mortis la 1-an kaj 2-an de februaro 29 ciganoj; ĝenerala prokuroro de Brunsvigo konstatis, ke ĉiam pli da trudlaboraj poloj kaj francoj aŭskultas sekrete radiostaciojn
- 1943: Germanaj policoj pafekzekutis en Imbramowice 62 ciganojn (en tio virinoj kun infanoj), en 4 aliaj lokoj 113 polojn, en Kamionka 6 judojn kaj en Paków 18 personojn (en tio 8 infanojn de 2 ĝis 10 jaroj); Kamparanaj Batalionoj batalis apud vilaĝo Róża por kontraŭstari al germana deportado de poloj de Zamość-regiono
- Batalo ĉe Stalingrado finiĝis - pereis pli ol unu miliono kaj duono de homoj
- 1944: Germana polico pafekzekutis en Varsovio 100 polojn pro sukcesa atenco kontraŭ ekzekutisto de la urbo SS-generalo Franz Kutschera; germanaj policoj pafmortigis kaj murdis: 200 personoj de malliberejo en Krakovo, en distrikto Krośnieński ĉ. 200, en 12 aliaj lokoj ĉ. 800, kaj en Dębica 54 transportitaj de malliberejoj en Krakovo, Tarnów, Rzeszów kaj trudlaborejo Pustków; de Przemyśl al Płaszów, apud Krakovo, foriris la lasta transporto de lokaj judoj; galicia SS-divizio kun ĝendarmoj murdis en distrikto Kraśnicki 368 personojn; unuo de Pola Enlanda Armeo sur ŝoseo Grodno-Lida embuskis kontraŭ eskorto de germanaj aŭtomobiloj detruante kelkajn kaj forprenante armilojn kun municio, alia pola taĉmento estis embuske atakita de sovetaj partizanoj - mortfalis 2 poloj; armitaj ukrainoj atakis vilaĝon Hanów (distrikto Parczewski) murdante ne malpli ol 63 personojn, ĉ. 100 vundis kaj bruligis 70 domojn; germanaj regopovoj fiksis en Varsovio polican horon ekde la 19-a ĝis la 5-a horo; taĉmentoj de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio de Pola Enlanda Armeo kune kun sovetaj partizanoj de Petro Verŝigora atakis bazojn de Ukraina Ribela Armeo en nuna Volina provinco
- 1945: Ruĝa Armeo eniris al du polaj urboj: Myślibórz kaj Sulęcin; unuoj de la 1-a Pola Armeo konkeris Jastrowie; armeaj taĉmentoj de soveta NKVD atakis apud Korelicze (Grodna regiono) du polajn taĉmenrojn de Aktiva Memdefendo de Vilna Regiono - unu estis tute frakasita kaj la dua disigita (mortfalis 50 soldatoj de Pola Enlanda Armeo)
- 1972: Brita ambasadejo en Dublino estis detruita de homamaso post t.n. sanga dimanĉo en Derry
- 1982: Siria armeo subpremis la urbon Hamao ekregitan de la Islama Frataro
- 1986: En Liĥtenŝtejno okazis parlamenta balotado kun unuafoja partopreno de virinoj
- 1990: Prezidento de Sud-Afriko permesis agadon de la Afrika Nacia Kongreso kaj liberigon de Nelson Mandela
- 1993: Václav Havel iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 1999: Hugo Chávez iĝis prezidento de Venezuelo
- 2005: Armando Guebuza iĝis prezidento de Mozambiko
- 2007: Parizo: Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo prezentis sian kvaran raporton
- 2007: Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco iĝis registrita heredaĵo
- 2008: Parizo: en la Palaco Elizeo geedziĝis Nicolas Sarkozy kaj Carla Bruni
- 2011: Karakorumo: la unua vintra grimpo al Gaŝerbrum 2
Naskiĝoj
- 1208: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono (m. 1276)
- 1455: Johano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (m. 1513)
- 1487: Johano la 1-a, reĝo de Hungario (m. 1540)
- 1501: Theodor Fabricius, germana teologo kaj reformisto (m. 1570)
- 1536: Piotr Skarga, pola jezuito, teologo, verkisto kaj predikanto (m. 1612)
- 1649: Benedikto la 13-a, papo (m. 1730)
- 1669: Louis Marchand, franca komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1732)
- 1700: Johann Christoph Gottsched, germana verkisto kaj literturteoriisto
- 1742: Ábrahám Barcsay, hungara poeto (m. 1806)
- 1754: Charles-Maurice de Talleyrand, franca kleriko kaj diplomato (m. 1838)
- 1797: Jozefo Guislain, belga pionira psikiatro (m. 1860)
- 1829: Alfred Edmund Brehm, germana zoologo kaj verkisto (m. 1884)
- 1836: Afonso Celso de Assis Figueiredo, brazila profesoro pri Civila Juro (m. 1912)
- 1838: Konstanty Kalinowski, pola juristo, ĵurnalisto, unu el gvidantoj de januara ribelo, ekzekutita (m. 1864)
- 1844: Marie Hankel, germana poetino de Esperanto (m. 1929)
- 1849: Pavol Országh Hviezdoslav, slovaka poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 1921)
- 1852: György Versényi, hungara verkisto, poeto (m. 1918)
- 1857: Simon Hollósy, hungara pentristo (m. 1918)
- 1870: John Fogg Twombly, usona esperantisto (m. nekonata)
- 1873: Konstantin von Neurath, germana nazia politikisto kaj diplomato (m. 1956)
- 1882: James Joyce, irlanda verkisto kaj filozofo (m. 1941)
- 1886: Sándor Rozsnyai, hungara aktoro, komponisto (m. 1944)
- 1889: Jean de Lattre de Tassigny, franca marŝalo kaj rezistanto dum la dua mondmilito (m. 1952)
- 1892: Hans Leybold, germana poeto kaj dadaisto (m. 1914)
- 1893: Damdin Suĥbataro, mongola komunista militisto (m. 1924)
- 1896: Kazimierz Kuratowski, pola matematikisto juddevena (m. 1980)
- 1897: Malanjuk Eŭhen, ukraina poeto (m. 1968)
- 1902: Szymon Datner, pola historiisto juddevena, esperantisto (m. 1989)
- 1904: József Major, hungara profesoro pri lingvoj, esperantisto (m. 1993)
- 1905: Ayn Rand, usona verkistino kaj filozofino (m. 1982)
- 1905: Paul Ariste, estona finn-ugra lingvisto, esperantisto (m. 1990)
- 1915: Éva Kabós, hungara poetino (m. 2000)
- 1919: Lisa Della Casa, svisa soprana kantistino
- 1920: László Fikk, rumania hungara bibliotekisto (m. 1969)
- 1922: József Faragó, hungara folkloristo (m 2004)
- 1924: Sonny Stitt, usona ĵaza saksofonisto (m. 1982)
- 1926: Valéry Giscard d’Estaing, prezidento de Francio
- 1927: Stan Getz, usona ĵaza muzikisto (m. 1991)
- 1928: Éva Fodor Nagy, hungara pentristino
- 1929: Věra Chytilová, ĉeĥa filma reĝisorino
- 1929: Béla Kulcsár, rumania hungara skulptisto, pentristo (m. 1976)
- 1931: Dries van Agt, ĉefministro de Nederlando
- 1932: János Sárközi, hungara fizikisto, esperantisto (m. 2007)
- 1940: Rozália Bede Nagyné, rumania hungara pedagogino, lokhistoriistino
- 1942: Gyula András, rumania hungara aktoro
- 1942: Manuel Castells, hispana sociologo
- 1946: Alpha Oumar Konaré, prezidento de Malio (1992-2002)
- 1948: Aladár Garda, rumania hungara grafikisto, tekstilisto
- 1952: Gyula Szép, rumania hungara muzikinstruisto, direktoro de la hungara operejo de Kluĵo.
- 1988: András Márkus, rumania hungara redaktoro, poeto
- 1955: Leszek Engelking, pola poeto, verkisto kaj tradukisto
- 1958: George Grigore, rumana orientalisto kaj verkisto
- 1970: Zsuzsa Gergely, rumania hungara redaktorino
- 1972: Dana International, israela kantistino, transgenrulo
- 1972: László Lövétei Lázár, hungara verkisto
- 1974: István Kudor Duka, rumania hungara pentristo, universitata instruisto
- 1977: Shakira, kolombia kantistino
- 1981: János Botond Burus, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
Mortoj
- 1392: Agnesa de Habsburgoj, princino de la Svidna-Javoria princlando (n. inter la 1321-1326)
- 1512: Hatuey, estro de indianoj tainoj sur Haitio, gvidanto de kontraŭhispana ribelo en Kubo, la unua kuba nacia heroo
- 1594: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto (n. 1526)
- 1660: Gaston de Francio, franca princo (n. 1608)
- 1660: Govaert Flinck, nederlanda pentristo (n. 1615)
- 1769: Klemento la 13-a, papo (n. 1693)
- 1812: Isaac Titsingh, kirurgo, komercisto kaj nederlanda ambasadoro (n. 1745)
- 1842: Abraham Stern, pola inventisto juddevena (n. 1769)
- 1871: József Eötvös, hungara verkisto, politikisto, ministro (n. 1813)
- 1881: Karl Fabricius, saksa historiisto en Transsilvanio (n. 1826)
- 1907: Dmitrij Mendelejev, rusia kemiisto (n. 1834)
- 1920: Pál Szinyei Merse, hungara pentristo (n. 1845)
- 1932; Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo (n. 1868)
- 1940: János Dengl, hungara lingvisto (n. 1882)
- 1955: Zoltán Nadányi, hungara poeto (n. 1892)
- 1960: Jenő Huszka, hungara komponisto (n. 1875)
- 1960: Lajos Szotyori, rumania hungara reformita pastro, verkisto (n. 1884)
- 1969: Boris Karloff, angla aktoro (n. 1887)
- 1970: Bertrand Russell, brita nobelpremiita verkisto, matematikisto kaj filozofo (n. 1872)
- 1974: Marieluise Fleisser, germana verkistino (n. 1974)
- 1979: Sid Vicious, angla punka muzikisto (n. 1957)
- 1985: Ernő András Lőrincz, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1900)
- 1991: István Torjai Szabó, rumania hungara literarurhistoriisto (n. 1907)
- 1994: Marija Gimbutas, litova-usona arkeologino kaj esploristino de religio kaj kulturoj de neolitiko kaj de bronzepoko de Malnoveŭropo, aŭtorino de teorio pri kurganoj (n. 1921)
- 1996: Gene Kelly, usona dancisto kaj aktoro (n. 1912)
- 1997: Árpád Kelemen, rumania hungara fizikisto, inventisto (n. 1932)
- 2003: Lou Harrison, usona komponisto kaj esperantisto (n. 1917)
- 2004: Alan Bullock, brita historiisto, kies la plej fama verko estas Hitler. Studumo pri tiraneco (n. 1914)
- 2004: Jaan Ojalo, estonia esperantisto, honora membro de UEA (n. 1914)
- 2005: Max Schmeling, germana boksisto (n. 1905)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Brazilo: Festotago de Diino Jemanĵao.
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de la Prezentado de Jesuo.
- Laŭrenco de Canterbury, ĉefepiskopo, ankaŭ sanktulo de anglikana eklezio
- Monda Tago de Malsekejoj - laŭ Ramsar-Interkonsento
Tagoj de semajno
La 2-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.