2047 Smetana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2047 Smetana
asteroido
Oficiala nomo 2047 Smetana
Aliaj nomoj 1971 UA1
Historio
Malkovrinto Luboš Kohoutek
Dato de malkovro
Loko de malkovro
26-a de oktobro 1971
Hamburgo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,047 Gm (1,872 AU)
279,167 Gm (1,866 AU)
280,928 Gm (1,878 AU)
Discentreco 0,00315
Meza anomaliangulo 178,218°
Klinangulo 25,283°
Periodo 935,530 tagoj (2,561 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,77 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
36,643°
Argum. de periapsido 302,398°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 3,13 ± 0.15 km
Rotacia periodo 0,1040 tago (2,4969 horoj)
Geometria albedo ~0,37 ‒ 0,54
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,9
v  d  r
Information icon.svg

2047 Smetana estas tre malgranda, tre hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.

Ĝi estis malkovrita la 26-an de oktobro 1971 de la ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek elde la Observatorio de Hamburgo (Germanio).

Ĝia nomo honoras la ĉeĥan komponiston Bedřich Smetana.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita fare de Brian D. Warner de la Observatorio de Palmer Divide per observo de ĝia luma kurbo inter la 31-a de oktobro kaj la 14-a de novembro 2012, kaj anoncita en marto 2013.[1]

Tiu satelito havas orbitan periodon de 22,43 horoj sur orbito de granda duonakso de ĉ. 6,5 km. Ĝia taksata grando estas 0,6 km, (do unu kvinono de tiu, de la ĉefa korpo). La aliaj ecoj de tiu satelito restas nekonataj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Observo kaj Lum-kurba Analizo ĉe Palmer Divide Observatory de 6 Duopaj Asteroidoj ; Brian D. Warner, el The Minor Planet Bulletin (ISSN 1052-8091). Bulletin of the Minor Planets Section of the Association of Lunar and Planetary Observers, Vol. 40, No. 2, p. 94-98 (2013), marto 2013 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (2001 - 3000) Poste:
2046 Leningrado 2047 Smetana 2048 Dwornik