21-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 21-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1977 kaj la 3-a de januaro 1978 en la urbo Rotenburg de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis cento da lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dek eŭropaj kaj tri pliaj landoj (Barato, Brazilo kaj Novzelando). La organizan teamon de GEJ konsistigis Elisabeth Schwarzer, Otto Gessner, Thomas Bormann, Klaus Schubert kaj Guido Brandenburg.[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto sub 26 jaroj rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj (plejparte duonon), kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno estis
"edukado - kun kiuj celoj?"

En la programo interalie elstaris prelegoj de Stefan McGill, Terence Watts, Ursula Grattapaglia kaj Michela Lipari, laborgrupoj de Mike Sadler, Renée Triolle, Giorgio Silfer, Roland Schnell, Hartmut Trunte kaj Yashovardhan, sed aldoniĝis multaj pliaj programeroj.[1]

La internaciaj partoprenantoj memoris la eventon interalie pro tio, ke malgraŭ la ripetaj avertoj de la organizantoj pluraj seminarianoj origine alvenis ne en la ĝusta urbo "Rotenburg", sed en alia samnoma loĝloko, aparte en la pli suda Rothenburg ob der Tauber inter Hajdelbergo kaj Nurenbergo (en distanco de 230 kilometroj) kaj en la pli norda Rotenburg an der Wümme inter Bremeno kaj Hamburgo (en distanco de 320 kilometroj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "edukado - kun kiuj celoj?"