2100 Reo-Ŝalomo
| 2100 Reo-Ŝalomo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 2100 Ra-Shalom |
| Aliaj nomoj | 1978 RA ; 1975 TB |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de septembro 1978 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
124,485 Gm (0,832 AU) 70,148 Gm (0,4689 AU) 178,823 Gm (1,195 AU) |
| Discentreco | 0,437 |
| Meza anomaliangulo | 176,727° |
| Klinangulo | 15,759° |
| Periodo | 277,261 tagoj (0,759 jaro) |
| Meza cirkulrapido | 32,65 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
170,856° |
| Argum. de periapsido | 356,024° |
| Terdistanco - Minimuma |
22,352 Gm (0,1494 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 2,3 km |
| Rotacia periodo | 0,8248 tago (19,797 horoj) |
| Geometria albedo | 0,13 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 16,05 |
2100 Reo-Ŝalomo estas tre malgranda, ne tre hela Atona asteroido, malkovrita la 10-an de septembro 1978 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio).
Ĝia nomo, kiu unigas tiun de la egipta dio Reo kun la hebrean vorton Ŝalom (שלום) : Paco, solenas la Interkonsentojn de Camp David, parafitaj la 17-an de septembro 1978 inter la egipta Prezidento Anwar al-Sadat kaj la israela ĉefministro Menaĥem Begin per la mediacio de la usona prezidento Jimmy Carter.
Orbito [redakti]
2100 Reo-Ŝalomo havas discentran orbiton kies afelio situas inter la orbitoj de Marsokaj de Tero, dum ĝia perihelio tanĝas la orbiton de Merkuro. Ĝi estas do terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta asteroido. Ĝi tamen ne tro proksimas Teron nek Venuson, pro ĝia granda orbita klineco.
La 11-an de oktobro 1931, ĝi pasis je 22,352 milionoj da km (0,1494 AU) de Tero, kaj la 9-an de oktobro 2016 ĝi pasos je 22,426 milionoj da km (0,1499 AU) de nia planedo. Ĝi povas proksimiĝi al 11,705 milionoj da km (0,07824 AU) de Merkuro.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle 2100 Ra-Shalom : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 2099 Öpik | 2100 Reo-Ŝalomo | 2101 Adoniso |