2101 Adoniso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2101 Adoniso
asteroido
Oficiala nomo 2101 Adonis
Aliaj nomoj 1936 CA
Historio
Malkovrinto Eugène Delporte
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de februaro 1936
Uccle
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,435 Gm (1,875 AU)
66,186 Gm (0,4424 AU)
494,684 Gm (3,307 AU)
Discentreco 0,764
Meza anomaliangulo 33,666°
Klinangulo 1,334°
Periodo 937,472 tagoj (2,567 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
349,968°
Argum. de periapsido 43,103°
Terdistanco
- Minimuma

2 217 539 km (0,01482 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,6 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18,7
v  d  r
Information icon.svg

2101 Adoniso estas tre malgranda Apolona asteroido, malkovrita la 12-an de februaro 1936 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle (Belgio), kiu ricevis la nomon de la belulo Adoniso, de la helena mitologio.

Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1977 de la usona astronomo Charles T. Kowal.

Orbito[redakti | redakti fonton]

2101 Adoniso estas la dua malkovrita Apolona asteroido, post 1862 Apolono mem. La perihelio de ĝia discentra orbito situas inter la orbitoj de Merkuro kaj Venuso, ĝia afelio gvidas ĝin al la ekstera asteroida zono ; ĝi do estas venusrenkonta, terrenkonta, kaj marsrenkonta asteroido.

La 7-an de februaro 1936 (kelkaj tagoj antaŭ ĝia malkovro) ĝi pasis je 2,218 milionoj da km de Tero (0,01482 AU); la 26-an de novembro 2035 ĝi pasos je 5,118 milionoj de km de nia planedo (0,03421 AU).

Ĝi povas proksimi al 4,973 milionoj da km de Marso kaj 5,118 milionoj da km de Venuso.

2101 Adoniso en fikcio[redakti | redakti fonton]

Adoniso aperas en la Aventuro de Tinĉjo : "Esplorantoj sur la Luno". Kiam la raketo de la profesoro Sunfloro pasas proksime de tiu asteroido, la Kapitano Hadoko, ebria, faras neantaŭviditan eksterveturilan eliron kaj eskapas de malmulte iĝi satelito de Adoniso.

Tamen tiu epizodo ne estas science ekzakta : 2101 Adoniso neniam pasas inter Tero kaj Luno ; la distanco Tero-Luno estas ĉirkaŭ 400 000 kilometroj, kaj Adoniso pasas plej proksime je 2 milionoj da km de Tero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (2001 - 3000) Poste:
2100 Ra-Shalom 2101 Adoniso 2102 Tantalo