216 Kleopatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
216 Kleopatra
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
asteroido
Oficiala nomo 216 Kleopatra
Aliaj nomoj A905 OA; A910 RA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Kleopatro vd
Malkovro
Malkovrinto Johann Palisa
Dato de malkovro 10-a de aprilo 1880
Loko de malkovro Pula (Kroatio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
417,796 Gm (2,793 AU)
312,544 Gm (2,089 AU)
523,049 Gm (3,496 AU)
Discentreco 0,252
Meza anomaliangulo 308:702°
Klinangulo 13,136°
Periodo 1 704,704 tagoj (4,67 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
215,672°
Argum. de periapsido 179,099°
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
217 × 94 × 81 km
122 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
4.64 × 1018 kg
3.6 ± 0.4 g/cm3
? m/s²
? km/s
Rotacia periodo 0,2244 tago (5,385 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 166 K
Geometria albedo 0,116
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Absoluta magnitudo 7,3
vdr

216 Kleopatra estas granda kaj meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita de Johann Palisa la 10-an de aprilo 1880 en Pula (Kroatio) (tiam, en Aŭstrio-Hungario).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la egiptia reĝino Kleopatra la 7-a.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

216 Kleopatra havas la formon de osto, laŭ observo de Eŭropa Suda Observatorio de La Silla. Per radara eĥo, la Radioteleskopo de Arecibo en Puerto-Riko permesis desegni modelon de la asteroido, kiu konfirmis la ostan formon. Favorata klarigo de tiu formo estas, ke la asteroido komponiĝas el du korpoj ligataj de gravita forto.

Ĝia granda albedo aspektigas ĝin kiel kvazaŭ metala.

Satelitoj[redakti | redakti fonton]

En septembro 2008, Franck Marchis, P. Descamps, J. Berthier kaj J. P. Emery uzante sistemon de adaptiĝiva optiko de la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea, malkovris du satelitojn de 216 Kleopatra, kiuj ricevis la 18-an de februaro 2001 la nomojn Alexhelios (S/2008 (216) 1) kaj Cleoselene (S/2008 (216) 2),[1] en memoro de Aleksandro Helio kaj Kleopatro Seleneo, gefiloj de Kleopatra la 7-a kaj Marko Antonio.

Alexhelios (S/2008 (216) 1), la satelito plej ekstere, havas diametron de 8,9 ± 1,6 km, orbitan duonan grandakson de 678 ± 13 km kaj orbitan periodon de 2,32 ± 0,02 tagoj (55,68 ± 0,48 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Cleoselene (S/2008 (216) 2) havas diametron de 6,9 ± 1,6 km, orbitan duonan grandakson de 454 ± 6 km kaj orbitan periodon de 1,24 ± 0,02 tago (29,76 ± 0,48 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

La orbitoj de la satelitoj permesis mzuri la mason de 216 Kleopatra, do ties denso, kiu montriĝis malpli granda ol antaŭvidita: La interno de la asteroido enhavas ~ 40 % da malpleno, do havas strukturon de rubamaso.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
215 Enono216 Kleopatra217 Eŭdoro