216 Kleopatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
216 Kleopatro
asteroido
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
Oficiala nomo 216 Kleopatra
Historio
Malkovrinto Johann Palisa
Dato de malkovro
Loko de malkovro
10-a de aprilo 1880
Pula
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
417,796 Gm (2,793 AU)
312,544 Gm (2,089 AU)
523,049 Gm (3,496 AU)
Discentreco 0,252
Meza anomaliangulo 308:702°
Klinangulo 13,136°
Periodo 1 704,704 tagoj (4,67 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
215,672°
Argum. de periapsido 179,099°
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Dimensioj
217 × 94 × 81 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3 × 1018 kg
~ 3 500 kg/m3 ?
? m/s²
? km/s
Rotacia periodo 0,2244 tago (5,385 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 166 K
Geometria albedo 0,116
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 7,3
v  d  r
Information icon.svg

216 Kleopatro estas granda kaj hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrata de Johann Palisa la 10-an de aprilo 1880 en Pula (Kroatio). Ĝi ricevis la nomon de la egiptia reĝino Kleopatra la 7-a.

Kleopatro havas la formon de osto, laŭ observo de Eŭropa Suda Observatorio de La Silla. Per radara eĥo, la Radioteleskopo de Arecibo en Puerto-Riko permesis desegni modelon de la asteroïdo, kiu konfirmis la ostan formon. Favorata klarigo de tiu formo estas, ke la asteroido komponiĝas el du korpoj ligataj de gravita forto.

Ĝia granda albedo aspektigas ĝin kiel kvazaŭ metala.

En septembro 2008, Franck Marchis kaj liaj kunlaborantoj de la Observatorio W. M. Keck uzante systemon de adaptiĝiva optiko, malkovris du satelitojn de 216 Kleopatro, kiuj ricevis la 18-an de februaro 2001 la nomojn Alekshelio (S/2008 (216) 1) kaj Kleoseleno (S/2008 (216) 2)[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (216) Kleopatra, Alexhelios, and Cleoselene (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
215 Enono 216 Kleopatro 217 Eŭdoro