21 Luteco
| Luteco | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 21 Lutetia |
| Historio | |
| Malkovrinto | Hermann Goldschmidt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
15-a de novembro 1852 Parizo |
| Unua superflugo | Rosetta, 10-a de julio 2010[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
364,277 Gm (2,435 AU) 304,600 Gm (2,036 AU) 423,955 Gm (2,834 AU) |
| Discentreco | 0,164 |
| Meza anomaliangulo | 75,393° |
| Klinangulo | 3,064° |
| Periodo | 1 387,902 t (3,8 j) |
| Meza cirkulrapido | 18,96 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
80,917° |
| Argum. de periapsido | 250,227° |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
115 × 96 × 80 km[2] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(2,57 ± 0,24) ×1018 kg[2] (5 550 ± 880) kg/m3[2] ~ 0,025 m/s2 ~ 0,05 km/s |
| Rotacia periodo | 0,3402 t (8,1655 h) |
| Aksa kliniteco | 85° aŭ 89° |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
172 K 266 K |
| Geometria albedo | 0,208 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | M |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,7 9,25 |
| Absoluta magnitudo | 7,29 |
21 Luteco estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas nenormala formo de M-tipa asteroido.
Enhavo |
[redakti] Malkovro
Malkovris ĝin la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, de la balkono de sia pariza hejmo. Ĝi ricevis la nomon "Luteco" tiu de Parizo en la antikva epoko (latine Lutetia).
[redakti] Ecoj
Kvankam klasifikata kiel M-tipa (riĉa je metalo) asteroido, Luteco montras malmulte da metalo sur ĝia surfaco: ĝia spektro similas tiun de la karbonecaj ĥondritoj kaj C-tipaj asteroidoj, kaj tute ne tiun de la ferometeoritoj. Ĝia malforta radara reflektiveco montras la ĉeeston de hidrataj materialoj: abundaj silikatoj kaj pli dika tavolo da regolito pli dika ol tiu sur plejparto el asteroidoj.
La analizo de ĝia luma kurbo montras, ke ĝia rotacia akso estas preskaŭ paralela al sia orbita ebeno[3]: Kiel Urano, Luteco prezentas unu post la alian siajn polusojn al suno.
[redakti] Eksploro
Luteco estas unu el la celo de la kosmosondilo Rosetta[4] kiu superflugis ĝin la 10-an de julio 2010, post observo de la asteroido 2867 Steins.
[redakti] Noto kaj referencoj
- ↑ Ĉefaj punktoj de la misio Rosetta (france)
Rosetta superflugas asteroidon (21) Lutetia (angle) - ↑ 2,0 2,1 2,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ Shapes and rotational properties of thirty asteroids from photometric data (Formoj kaj rotaciaj ecoj de tridek asteroidoj laŭ fotometrikaj datenoj) (france)
- ↑ Rosetta: rencontre avec l’astéroïde Lutetia ce soir à la Cité des sciences (Rozeta renkontas la asteroidon Lutecon ĉi-vespere en la Civito de la Sciencoj) el "Technoscience.net" (france)

