22-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de februaro estas la 53-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 312 tagoj restas (313 en superjaroj).
Je la 22-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 794: La unua mencio pri Frankfurto ĉe Majno
- 896: Papo Formoso la 1-a kronis Arnulfon de Karintio kiel imperiestron de Germanio
- 1255: Pollando: Oleśnica ricevis urborajton
- 1281: Marteno la 4-a iĝis papo francdevena
- 1288: Nikolao la 4-a iĝis papo
- 1300: Papo Bonifaco la 8-a anoncis la jaron 1300 Jubilea jaro
- 1495: Franca reĝo Karlo la 8-a invadis Napolon
- 1734: Rusa armeo komencis sieĝon de Gdańsk
- 1744: Franca ŝiparo venkis mararmeon de la brita en batalo de Toulon
- 1846: Filadelfio: Libereca sonorilo eksonoris la lastan fojon
- 1848: La Printempo de la Popoloj: Franca revolucio de 1848 komenciĝis
- 1862: Jefferson Davis iĝis sola ĵurigita prezidento de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
- 1876: Baltimore: privata Johns Hopkins Universitato fondiĝis
- 1904: Argentina meteologia Stacio Orcadas estis fondita en Antarkto; la plej malnova en la kontinento
- 1906: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidojn Hipsipilo kaj Aĥilo
- 1912: Nederlanda avioprodukta firmao Fokker fondiĝis
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola armeo venkis en batalo de Latyczów (nun Ĥmelnicka provinco)
- 1931: Pollando: en monaĥejo en Płock fratulino Faustyna Kowalska travivis sian unuan revelacion de Jesuo Kristo
- 1934: Premiero de la usona filmo Okazis unu nokton
- 1938: En Kuvajto oni malkovris nafton
- 1940: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso ektroniĝis
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz transdonis komandon de konspira armea organizaĵo Asocio de Armita Batalado al generalo Stefan Rowecki; germana polico likvidis provizoran koncentrejon de katolikaj klerikoj en Obory forveturigante ĉiujn al malliberejo en Grudziądz; en Ĝenerala Gubernio aperis instrukcio antaŭvidanta mortpunon por poloj, kiuj infektus germanon per venerea malsano
- 1941: Direktoro de poŝtoficejo en Poznań eldonis instrukcion pri antaŭa kontrolo de pakaĵoj, sendataj de poloj, fare de germana polico
- 1942: Hispana registaro sub premo de Germanio postulis fermi polan delegitejon kaj konsulejon en Madrido; en areo Gdańsk-Okcidenta Prusio oni instigis polojn subskribi germanan naciecan liston pere de minaco kaj persvado; germanaj regopovoj por altigi bredadon en okupata Pollando liveris 4300 virporkojn al Gdańsk-Okcidenta Prusio, 6000 al Varto-Lando kaj 3600 al Ĝenerala Gubernio; komitato Pro Polonia aranĝis en universitato de Friburgo koncerton de pola muziko, kiun partoprenis 1,5 mil personoj
- 1943: Germana polico pafmortigis en Jędrzejów 35 judojn; en Varsovio komencis aperi subtera revuo "Krąg" (Rondo), eldonata de Organizaĵo de Skoltinoj; en ĜG ĝis tiu ĉi tago estis 47 agrikulturaj entreprenoj posedataj de SS kaj 2600 de germana civila administrado
- Hans kaj Sophie Scholl kaj Christoph Probst, unuaj membroj de Blanka rozo estas mort-kondamnitaj de Volksgerichtshof, kaj la saman tagon gilotinitaj en la malliberejo de Stadelheim apud Munkeno.
- 1944: Volinia masakro: nokte ukrainaj naciistoj de Ukraina Ribela Armeo masakris 131 loĝantojn de pola vilaĝo Berezowica Mała (nun Ternopila provinco); germana polico pafekzekutis 312 malliberulojn de Pawiak en Varsovio, en tio 12 virinojn, 90 personojn en Lublin, 12 en Ryczów kaj vivbruligis 8 en Piotrowina (distrikto Miński); en Varsovio aperis la lasta numero de konspira revuo "Krąg"
- Usonaj bombaviadiloj erare bombis nederlandajn urbojn: Nijmegen, Arnhem, Enschede kaj Deventer
- 1945: Germanaj soldatoj pafmortigis en Marchwacz (distrikto Kaliski) 63 kaj en Zakrzów 10 polojn; SS-anoj murdis dumvoje evakuatajn malliberulojn de koncentrejo Aŭŝvico: en Rybnik 358 kaj en 4 aliaj lokoj 72; germanan koncentrejon en Żabików atingis eskortataj de gestapo 33 malliberuloj de Ostrołęka - post kiam eveidentiĝis ke la koncentrejo estis evakuita gestapanoj murdis ĉiujn sur loka tombejo; en malliberejo de Katowice de la 9-a de oktobro 1941 ĝis tiu ĉi tago germanoj verdiktis 552 mortpunojn; en Ostrów Wielkopolski grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo ekbatalis kun la armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov, kiu planis masakri la urbon; Ruĝa Armeo okupis Choszczno kaj Rytel (proksime al Czersk)
- 1947: Pola Sejmo voĉdonis amnestion por soldatoj kaj agantoj de kontraŭkomunista subtera movado - post falsigita baloto la dua embuska bato kun reprezalioj
- 1948: 58 homoj pereis kaj 123 vundiĝis dum bomba atenco kontraŭ britaj armeaj aŭtomobiloj en Jerusalemo farita de juda terorisma organizo Irgun
- 1974: Pakistano agnoskis sendependecon de Bangladeŝo, proklamitan decembre 1971
- 1979: Sankta Lucio sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- 1986: Sur Filipinoj komenciĝis rozaria revolucio, kiu forpelis diktatoron Ferdinand Marcos
- 1987: Testoflugo de pasaĝera aviadilo Airbus A320
- 1997: Oni informis pri klonigo de la unua mamulo - ŝafino Dolly (ĝi naskiĝis la 5-an de julio 1996)
- 2002: Londono: Miljara ponto ekfunkciis
- 2005: 612 personoj pereis kaj 990 vundiĝis en tertremo en irana provinco Kerman
- 2008: La unuan fojon oni filmis moviĝantan elektronon en la universitato de sveda urbo Lund
- 2009: Brita filmo Kvartalaĉa hundo Milionulo gajnis 8 Oskar-premiojn en Los-Anĝeleso
- 2011: 180 homoj pereis kaj pli ol 1500 vundiĝis en tertremo en Christchurch sur Nov-Zelando
- 2012: 51 homoj pereis kaj pli ol 700 vundiĝis en kolizio de du trajnoj en Bonaero
Naskiĝoj
- 1403: Karlo la 7-a, reĝo de Francio (m. 1461)
- 1440: Ladislao la 1-a, reĝo de aŭstrio, bohemio, hungario, kaj kroatio (m. 1457)
- 1535: Petro Bornemisza, hungara verkisto (m. 1584)
- 1645: Johann Christoph Bach la pli maljuna, violonisto kaj onklo de J.S. Bach
- 1712: Péter Bod, hungara verkisto (m. 1769)
- 1732: George Washington, 1-a prezidento de Usono (m. 1799)
- 1767: János Antal, hungara reformita episkopo (m. 1854)
- 1788: Arthur Schopenhauer, germana filozofo, reprezentanto de pesimismo, influata de barata filozofio (m. 1860)
- 1801: William Barnes, angla poeto kaj verkisto (m. 1886)
- 1806: Józef Kremer, pola filozofo, historiisto pri arto, pioniro de psikologio (m. 1875)
- 1810: Frédéric Chopin, pola komponisto kaj pianisto (m. 1849)
- 1814: Oskar Kolberg, pola etnografo, folkloristo kaj komponisto (m. 1890)
- 1840: August Bebel, germana gvidanto de laborista movado (m. 1913)
- 1844: Mihály Kornya, hungara misiisto pri baptismo (m. 1917)
- 1857: Heinrich Rudolf Hertz, germana fizikisto (m. 1894)
- 1857: George Gordon, novzelanda esperantisto (m. 1946)
- 1857: Robert Baden-Powell, brito, fondinto de skoltismo (m. 1941)
- 1864: Jules Renard, franca verkisto kaj poeto (m. 1910)
- 1883: Viktor Aradi, rumania hungara geologo, verkisto (m. 1937)
- 1886: Hugo Ball, germana verkisto (m. 1927)
- 1887: Ksawery Tartakower, pola ŝakisto juddevena (m. 1956)
- 1889: Olave Baden-Powell, britino, pioniro de skoltismo (m. 1977)
- 1890: István Kövess, rumania hungara juristo, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1892: Edna St. Vincent Millay, usona poetino (m. 1950)
- 1894: Béla Weress, rumania unitariisma eklezia verkisto, redaktoro (m. ?)
- 1894: Victor Brecheret, italdevena brazila skulptisto (m. 1955)
- 1900: Luis Buñuel, hispana reĝisoro kaj superrealisma filmisto (m. 1983)
- 1904: István Nagy, rumania hungara verkisto (m. 1977)
- 1908: John Mills, brita aktoro (m. 2005)
- 1910: György Kovács, rumania hungara aktoro (m. 1977)
- 1918: Robert Wadlow, usonano, plejalta viro (m. 1940)
- 1921: Jean-Bédel Bokassa, diktatoro de Centr-Afrika Respubliko (m. 1996)
- 1925: Tom Gehrels, nederlanda astronomo
- 1935: Danilo Kiš, jugoslava verkisto (m. 1989)
- 1936: Ádám Bodor, rumnia hungara, hungra verkisto
- 1936: Karin Dor, germana aktorino
- 1941: Imre Baász, rumania hungara grafikisto (m. 1991)
- 1943: Horst Köhler, prezidento de Germanio ekde 2004
- 1948: Dénes Győrfi, rumania hungara bibliotekisto, lokhistoriisto
- 1949: Niki Lauda, aŭstria aŭtosportisto
- 1950: Sándor Antik, hungara skulptisto, ceramikisto
- 1959: Kyle MacLachlan, usona aktoro
- 1962: Steve Irwin, aŭstralia zoologo kaj televida stelulo (m. 2006)
- 1968: Marta Cywińska, pola poetino, tradukistino, felietonistino, kontraŭfeministino, verkanta plejparte en la franca lingvo, doktoro pri homa scienco
- 1974: James Blunt, brita kantaŭtoro
- 1975: Drew Barrymore, usona aktorino
Mortoj
- 606: Sabiniano, papo
- 793: Sicga, nobelo de Northumbria, Anglio kiu murdis Aelfwald la 1-an reĝon de Northumbria (n. nekonata)
- 1371: Davido la 2-a, reĝo de Skotlando (n. 1324)
- 1512: Amerigo Vespucci, itala esploristo kaj kartografo (n. 1454)
- 1797: Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen, germana nobelo (n. 1720)
- 1808: Václav Matěj Kramerius, ĉeĥa patrioto kaj verkisto (n. 1753)
- 1832: Ferenc Pethe, hungara agrikulturisto (m. 1763)
- 1876: Ferenc Nagy, hungara ĵurnalisto (n. 1804)
- 1878: Emilie d'Oultremont, belga monaĥino, katolika beatulino (n. 1818)
- 1903: Hugo Wolf, aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto (n. 1860)
- 1903: Victor Meirelles, brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto (n. 1832)
- 1913: Ferdinand de Saussure, svisa lingvisto kaj esperantisto, enkondukis terminon signo (n. 1857)
- 1913: Francisco I. Madero, prezidanto de Meksiko (n. 1873)
- 1923: Damdin Suĥbataro, mongola militisto, nacia heroo (n. 1893)
- 1935: Dezső Fehér, hungara ĵurnalisto (n. 1869
- 1939: Antonio Machado, hispana poeto kaj eseisto (n. 1875)
- 1939: Aleksandr Jegorov, sovetia militestro (n. 1883)
- 1942: Stefan Zweig, aŭstra verkisto (n. 1881)
- 1943: Hans Scholl, germana rezistanto kontraŭ naziismo, ekzekutita (n. 1918)
- 1943: Sophie Scholl, germana aktivulino kontraŭ naziismo, ekzekutita (n. 1921)
- 1947: Józef Kuraś, pola soldato, partizano, unu el komandantoj de la rezista movado (n. 1915)
- 1960: Margit Gáll, rumania hungara porinfana verkistino, tradukistino (n. 1920)
- 1961: Nick LaRocca, usona kornetisto sicilidevena, bandestro kaj pioniro de ĵazo (n. 1889)
- 1972: János Istók, hungara skulptisto (n. 1873)
- 1976: Mihály Polányi, hungara-brita fizika kemiisto juddevena, filozofo kaj pedagogo (n. 1891)
- 1987: Andy Warhol, usona pop-artisto slovakdevena (n. 1928)
- 2007: Fons Rademakers, nederlanda filmreĝisoro (n. 1920)
- 2010: Karola Ágai, hungara operkantistino (koloratursoprano) (n. 1927)
- 2012: Ludmila Kasatkina, rusa aktorino (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Sankta Lucio, tago de la sendependiĝo (1979)
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la Katedro de Sankta apostolo Petro
- Tago de memoro, festotago de skoltismo por omaĝi la naskiĝdaton de gesinjoroj Baden-Powell.
- Eŭropa Tago de la Viktimoj de Krimoj - fiksita de Eŭropa Parlamento en 1988
Tagoj de semajno
La 22-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099:
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.