23-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la kastela parko: tombeja memorejo pri la eksaj kavaliroj de Schwanberg

La 23-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1979 kaj la 3-a de januaro 1980 en la seminariejo Schloss Schwanberg proksime de la urbo Kitzingen de la federacia lando Bavario en la sudo de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis signife pli ol 250 lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dek ok eŭropaj kaj tri pliaj landoj (Barato, Israelo kaj Novzelando) - rekorda nombro atingita en neniu antaŭa IS, kiu por la organizantoj signifis apartan streson, ĉar nur per pluraj amasloĝejoj eblis tranoktigi ĉiujn. La organizan teamon de GEJ konsistigis Ursula Felhölter, Thomas Bormann, Gerald Roemer, Elisabeth Schwarzer, Judith kaj Guido Brandenburg. La granda kvanto da partoprenantoj instigis la organizantojn eksperimenti per administra divido de la aranĝo, tiel ke la "Internacia Seminario" nur kovris la partoprenantojn ĝis aĝo de 25 jaroj, dum la pli aĝajn gastigis samloka kaj samenhava evento nomata Internacia Festivalo, kiu havis apartan, duan organizan teamon, konsistanta el Hans-Dieter Platz, Harald Schicke, Monika Gris Christiansen kaj Ursula Felhölter.[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto sub 26 jaroj rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Titolpaĝo de la seminaria broŝuro, kun mondmapo en Peters-projekcio

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Eŭropo kaj la Tria mondo"

Elstaris interalie prelegoj de Senad Čolić, Gerald Roemer, Klaus Schubert, Guido Brandenburg, Thomas Bormann, Ina Tautorat, Amri Wandel kaj Claude Trésorier, aldone al laborgrupoj de la prelegintoj kaj krome interalie de Dario Besseghini, Elisabeth Schwarzer kaj Anna Brennan, aldone al multaj pliaj diskutgrupoj, kursoj kaj pliaj programeroj.[1] Krom la nacia ministerio pri junularo, ĉi-foje ankaŭ la germania nacia "ministerio pri ekonomia kunlaboro" (neformale de multaj ankoraŭ nomata "ministerio pri evoluhelpo") subtenis la eventon pri amaso da afiŝoj, ampleksaj broŝuroj kaj pliaj detalaj informaroj en pluraj naciaj lingvoj. Kvankam ne en Esperanto, tiuj abundegaj materialoj por multaj seminarianoj estis interesaj kaj aprezataj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Eŭropo kaj la Tria mondo"