23-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de marto estas la 82-a tago de la jaro (la 83-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 283 tagoj restas.
Je la 23-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 625: Batalo de Uhudo: venko de beduenoj el Mekko kontraŭ islamanoj el Medino, komandataj de Mohamedo
- 752: Stefano la 2-a iĝis papo (mortis antaŭ konsekrado)
- 1153: En Konstanco subskribiĝis interkonsento inter papo Eŭgeno la 3-a kaj reĝo de Germanio Frederiko la 1-a, kiu estis ricevonta imperiestran kronon kontraŭ helpo en regigo de papo en Papa Ŝtato
- 1324: Papo Johano la 22-a ekskomunikis la reĝon de Germanio Ludovikon la 4-a
- 1530: Hispana reĝo Karlo la 1-a transdonis Malton al la Malta Ordeno
- 1534: Peruo: Francisco Pizarro konkeris Kuskon
- 1648: Francio kaj Nederlando disdividis la karibian insulon Sankta Marteno
- 1660: Rusa armeo komencis sieĝon de pola fortreso Lachowicze (Bresta regiono); nevenkitan malgraŭ 4 kuratakoj ĝis fino de la pola-rusa milito
- 1708: Pretendanto al tronoj de Skotlando kaj Anglio James Francis Edward Stuart entreprenis sensukcesan provon albordiĝi al Skotlano kune kun franca ŝiparo
- 1766: 13 tagojn post la malpermeso porti ĉapelojn kaj longajn mantelojn fare de la ministro Leopoldo de Gregorio, markizo de Esquilache estiĝis la Madrida ĉapelribelo kontraŭ la hispanan reĝon Karolo la 3-a. La ribelon, al kiu partoprenis ĉirkaŭ 50.000 homoj, ne sukcesis subpremi la trupoj. La reĝo devis fuĝi kaj maldungi Esquilache-n.
- 1779: La unua priskribo de galaksio M64
- 1801: Imperiestro de Rusio Paŭlo la 1-a estis murdita en palaca puĉo; anstataŭis lin lia filo Aleksandro la 1-a
- 1847: Granda incendio de Bukareŝto
- 1848: Dum la Marta revolucio Venecio proklamiĝis sendependa de la Aŭstra Imperio kaj deklaris sin respubliko sub ministroprezidanto Daniele Manin.
- 1861: Camillo Benso di Cavour iĝis la unua ĉefministro de reunuiĝinta Italio
- 1868: Per la subskribo de la fondodokumento (Organic Act) establiĝis la Universitato de Kalifornio.
- 1889: Barata religia reformisto Mirza Ghulam Ahmad komencis novan islaman movadon ahmadismon
- 1895: Antonio Cánovas del Castillo la sesan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1908: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nestoro
- 1926: Irlanda politika partio Soldatoj de Irlando fondiĝis
- 1932: Strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis la nomon Esperanto.
- 1933: Belga astronomo Sylvain Arend malkovris asteroidon Varsovio
- 1937: Hispana Enlanda Milito: venko de respublikana armeo en batalo de Gvadalaharo
- 1939: Post anekso de litova Memel-regiono fare de Germanio en Pollando oni entreprenis alarman mobilizon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Pola registaro en ekzilo malpermesis al Asocio de Armita Batalado iniciati ribelon en Lvovo-regiono; soveta NKVD arestis dekkelkajn ĉefaktivulojn de la Asocio de Armita Batalado - dum interpafado pereis 2 laboristoj de NKVD; regopovoj de Belorusio sub soveta okupado enkondukis en agrikulturo devigajn kontingentojn de lakto, viando kaj lano
- 1941: Germanoj forveturigis de Varsovio 108 personojn al sia koncentrejo en Buchenwald
- 1942: Evakuo de la unua parto de la Pola Armeo en Sovetunio komenciĝis; sovetaj aviadiloj bombis okupatan de germanoj Vilnon; en Universitato St. Andrews fondiĝis la pola 3-jara Leĝa-Administra Studio
- Adolf Hitler decidis konstrui Atlantikan muron; japana armeo invadis insularon Andamanoj en la Bengala Golfo
- 1943: Taĉmento de germana polico murdis en Wiewiórka (distrikto Dębicki) ĉ. 20 personojn kaj en Radomsko 10 polojn; al koncentrejo Treblinka alvenis trandporto de judoj el Vieno; germanoj mortigis per gaso en sia koncentrejo Aŭŝvico 1700 ciganojn el Bjalistoko; en Varto-Lando poloj estis devigitaj paroli germane en oficejoj; en Universitato St. Andrews oni malfermis polan Fakultaton de Juro kaj Administrado
- 1944: Germana polico pafmortigis apud Piotrków Trybunalski 20 personojn pro konspira agado kaj en 2 aliaj lokoj 23 polojn; de koncentrejo Majdanek forkuris nokte de la 22-a/23-a de marto 10 malliberulojn de pola nacieco; ĉefa komandantaro de komunista Popola Armeo ordonis por ke post eniro de Ruĝa Armeo al polaj teritorioj malarmigi la polan policon
- 33 soldatoj de SS pereis rezulte de partizana atako en Romo - venontan tagon hitleranoj revenĝe pafmortigis en ŝtonmino apud la urbo 335 civilulojn.
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Sopot kaj Oliwa; SS murdis en Münichholz-Steyer polan profesoron pri teknika mekaniko Leon Karasiński
- 1948: Interna milito en Brita mandato Palestino: en urbo Naharija araboj frakasis judan eskorton kun provizo por kibuco en Norda distrikto de Israelo - 47 personoj pereis
- 1952: Antoine Pinay fariĝis prezidanto de la franca konsilio. Li eksiĝis la 23-an de decembro 1952.
- 1956: Pakistano kiel la unua islama lando iĝis respubliko
- 1963: La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1982: Post armea puĉo en Gvatemalo generalo Efraín Ríos Montt iĝis prezidento
- 1987: Willy Brandt forlasis prezidantecon de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1998: Usona filmo Titanic de James Cameron akiris 11 oskarajn aprezojn
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en la sankta vespermanĝejo en Jerusalemo
- 2001: Soveta kosmostacio Mir bruliĝis en atmosfero super Pacifika Oceano
- 2003: En duobla referendumo Slovenio membriĝis al Eŭropa Unio kaj NATO
- 2009: Registaro kaj ribelantoj subskribis interkompreniĝon post 5-jara konflikto en provinco Nord-Kivuo en Demokratia Respubliko Kongo
Naskiĝoj
- 1430: Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a (Anglio) (m. 1482)
- 1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)
- 1597: Miklós Mikó, hungara bienulo, memuaristo (m. 1668)
- 1599: Thomas Selle, germana komponisto (m. 1663)
- 1749: Pierre-Simon Laplace, franca matematikisto kaj astronomo (m. 1827)
- 1831: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto (m. 1916)
- 1845: Sándor Ajtai Kovách, hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1917)
- 1848: Lopes Trovão, brazila historiisto, oratoro, kuracisto, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1925)
- 1848: Gábor Téglás, hungara arkeologo (m. 1916)
- 1857: Gabriel Delanne, franca spiritisto (m. 1926)
- 1864: Sándor Simonyi-Semadam, ĉefministro de Hungario (m. 1946)
- 1869: Calouste Gulbenkian, armena naftokomercisto kaj filantropo (m. 1955)
- 1879: Jenő Basa, hungara pentristo (m. 1909)
- 1881: Roger Martin du Gard, franca nobelpremiita verkisto (m. 1958)
- 1883: Róbert Meszlényi, hungara komponisto (m. 1946)
- 1884: Joseph Grove Boxhall, brita maristo, la kvara oficiro sur Titanic
- 1886: Emil Fey, aŭstra politikisto
- 1895: Győző Murányi, hungara juristo, verkisto (m. 1979)
- 1886: Zmitrok Bjadulja, belorusa verkisto kaj poeto (m. 1941)
- 1887: Juan Gris, hispana pentristo (m. 1927)
- 1887: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto (m. 1945)
- 1897: Béla Hamvas, hungara verkisto (m. 1968)
- 1902: Sándor Mohy, rumania hungara pentristo (m. 2001)
- 1904: Lajos Tamás, hungara lingvisto (m. 1984)
- 1905: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (m. 1972)
- 1907: Daniel Bovet, itala nobelpremiita farmakologo, denaska esperantisto (m. 1992)
- 1909: Hugo Aufderbeck, romkatolika episkopo
- 1910: Kurosawa Akira, japana reĝisoro (m. 1998)
- 1912: Wernher von Braun, germana konstrukciisto, la patro de usona kosma programo (m. 1977)
- 1922: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto
- 1923: Károly Vécsei, rumania hungara historiisto, scienca esploristo, universitata profesoro
- 1928: Tamás Deák, hungara verkisto (m. 1986)
- 1928: Ibolya B. Kőrössy, rumania hungara tekstilartistino
- 1931: Jerzy Krzysztoń, pola prozisto, dramisto, raportisto kaj tradukisto (m. 1982)
- 1931: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (m. 2006)
- 1932: István Várhegyi, rumania hungara, germana politika sciencisto
- 1935: András Seres, rumania hungara etnografo (m. 1992)
- 1940: Viktar Kazko, belorusa verkisto
- 1941: József Utassy, hungara poeto (m. 2010)
- 1951: László József Molnár, hungara pentristo
- 1954: Zsolt Székely, rumania hungara arkeologo
- 1956: José Manuel Durão Barroso, portugala politikisto, prezidanto de la Eŭropa Komisiono
- 1956: József Novák, rumania hungara dizajnisto, heraldikisto
- 1976: István Csillag, rumania hungara grafikisto
- 1976: Keri Russell, usona aktorino kaj dancistino
Mortoj
- 1369: Pedro la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1334)
- 1555: Julio la 3-a, papo (n. 1487)
- 1606 : Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo (n. 1547)
- 1680: Nicolas Fouquet, ministro pri financoj de Francio (n. 1615)
- 1724: Mihály Almási Gergely, hungara unitarista episkopo, eklezia verkisto (n. 1654)
- 1740: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomiisto, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de Medicino (n. 1660)
- 1748: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1684)
- 1750: Sámuel Mikoviny, hungara matematikisto, inĝeniero, kartografo (n. 1686)
- 1801: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1754)
- 1819: August von Kotzebue, germana dramverkisto (n. 1761)
- 1842: Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto (n. 1783)
- 1869: Albert Methfessel, germana komponisto
- 1902: Kálmán Tisza, hungara polikisto, ministeriprezidanto (n. 1830)
- 1923: Hovhannes Tumanjan, armena poeto kaj verkisto (n. 1869)
- 1941: Árpád Balázs, hungara kantkomponisto (n. 1874)
- 1946: Gilbert Newton Lewis, usona kemiisto (n. 1875)
- 1946: Arthur Ponsonby, brita politikisto (n. 1871)
- 1947: Lajos Bérczy, hungara verkisto (n. 1874)
- 1948: Nikolaj Berdjajev, rusa filozofo, ortodokisma pensisto (n. 1874)
- 1950: Emmanuel Mounier, franca filozofo (n. 1905)
- 1953: Raoul Dufy, franca pentristo faŭvista kaj kubista (n. 1877)
- 1958: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, reprezentanto de kontraŭpozitivisma sociologio (n. 1882)
- 1981: György Komoróczy, hungara historiisto (n. 1909)
- 1985: Zoot Sims, usona ĵaza muzikisto (n. 1925)
- 1990: Lajos Vajda, rumania hungara historiisto (n. 1926)
- 1992: Friedrich August von Hayek, aŭstria ekonomikisto (n. 1899)
- 1993: Hans Werner Richter, germana verkisto (n. 1908)
- 2001: David McTaggart, kanada medioprotektanto (n. 1932)
- 2002: Richard Sylbert, usona scenejisto (n. 1928)
- 2005: David Kossoff, brita aktoro kaj aŭtoro (n. 1919)
- 2011: Elizabeth Taylor, brita-usona aktorino (n. 1932)
- 2014: Geraldo Mattos, brazila filologo, Esperanto-poeto, prezidanto de Akademio de Esperanto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Pakistano, Tago de Pakistano, decido fondi sendependan ŝtaton (1940), plia tago estas la 14-a de aŭgusto.
- Monda Tago de Meteologio - memore al validigo de konvencio pri kreo de Monda Organizaĵo pri Meteologio
- Tago de Pola-Hungara Amikeco
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Turibio el Mongrovejo, ĉefepiskopo de Limo, primaso de Peruo
Tagoj de semajno
La 23-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.