24-a SAT-Kongreso 1951
La 24a kongreso de SAT okazis en Stokholmo inter la 28a de julio kaj la 3a de aŭgusto 1951. Ĝin partoprenis 584 homoj el 12 landoj (aliĝis 680 el 15 landoj).
Prelegoj
- Norberto Bartelmes: Fluoj kaj refluoj en la Historio de SAT
- Frits Faulhaber: taskoj de la Literatura Komitato de SAT
- Ferenc Szilágyi: Moderna sveda literaturo
Debato
- Sindikatoj en la batalo por la mondpaco