24-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas.
Je la 24-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1002: Dum ŝtata kunveno en Merseburg germana homamaso atakis sekvantaron de la pola princo Boleslao la 1-a
- 1148: Dum la dua krucmilito krucmilitistoj komencis nesukcesan sieĝon de Damasko
- 1177: Germana imperiestro Frederiko la 1-a omaĝis en Venecio al papo, kio finis konflikton pri investituro
- 1400: Pollando: en Collegium Maius de la Krakova Akademio okazis en jubeoj la unuaj lekcioj; nun troviĝas ĉi tie universitata muzeo
- 1466: Dum 13-jara milito kontraŭ ordeno de germanaj kavaliroj polaj taĉmentoj, kune kun taĉmentoj de Gdańsk, post sieĝo konkeris Starogard Gdański
- 1534: Jacques Cartier post albordiĝo al Duoninsulo Gaspé anoncis franca teritorion de Kanadon
- 1567: Reĝino de Skotlando Maria Stuart estis devigita abdiki; la tronon eniris ŝia unujara filo Jakobo la 1-a
- 1572: Hispanaj konkistadoroj konkeris kaj detruis Vilkabamban, la ĉefurbon de la Inkaa imperio
- 1599: Parlamento de Svedio detronigis Sigismondon la 3-a Vasa; fino de pola-sveda persona unio
- 1627: Tridekjara milito: venko de aŭstra armeo super la dana en batalo de Granowo (proksime al pola urbo Choszczno)
- 1655: Sveda diluvo: batalo de Ujście komenciĝis malfermante al svedoj vojon al Pollando
- 1701: Miĉigano: urbo Detrojto fondiĝis
- 1719: Granda Nordia Milito: rusoj tute bruligis svedan havenurbon Nyköping
- 1783: Carino de Rusia Imperio Katerino la 1-a subskribis kun caro de Kartvelio Traktaton de Georgijevsk, kiu Orientan Kartvelion igis rusa protektorato
- 1792: Kadre de pola-rusa milito litova armeo venkis en batalo de Krzemień (proksime al Sokołów Podlaski)
- 1794: Incendio preskaŭ tute bruligis domaron de pola urbo Żuromin
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la brita en batalo apud rivero Côa (proksime al Koimbro)
- 1823: Abolicio de sklaveco en Ĉilio
- 1847: Utaho: Sallaga Urbo estis fondita de mormonoj
- 1876: Kalifornio: inundo detruis Panamint City, kiu iĝis fantomurbo
- 1888: Skota inventisto John Boyd Dunlop proponis patenti pneŭon
- 1908: Sultano de Otomana Imperio Abd-ul-Hamid la 2-a, devigita cedi antaŭ revolucio de Junaj Turkoj, restarigis konstitucion de 1876
- 1908: Dum Somera Olimpiko en Londono estis diskvalifikita venkinto de la maratona kuro italo Dorando Pietri
- 1909: Aristide Briand la unuan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1911: Hiram Bingham malkovris en Peruo inkaan urbon Maĉupikĉuo
- 1917: Unua mondmilito: germana venko de Pirho en batalo de Krechowce (nun en Ivano-Frankivska provinco) kun batalantaj rusflanke polaj kavalerianoj
- 1918: Hebrea Universitato de Jerusalemo ekfunkciis
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Wincenty Witos unuafoje iĝis ĉefministro de la Registaro de Nacia Defendo (kiel popola aganto kontraŭ bolŝevika propagando pri burĝa Pollando)
- 1922: Ligo de Nacioj akceptis la britan mandaton en Palestino
- 1923: Subskribo de la Traktato de Laŭzano, kiu finis la grekan-turkan militon kaj reviziis decidojn de la Traktato de Sèvres de 1920
- 1924: Kreo de internacia ŝakasocio FIDE
- 1929: Pakto Briand-Kellogg fariĝis deviga - ĝi estis internacia traktato pri rezigno pri la milito kiel instrumento en nacia politiko
- 1939: Ĉefministro de Hungario Pál Teleki en depeŝo al Hitler rifuzis iu ajn partoprenon de Hungario en planata germana invado en Pollandon klarigante, ke li povas entrepreni neniun militistan agadon kontraŭ Pollando pro moralaj kaŭzoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ofico de Ĝenerala Guberniestro estis ŝanĝita al Registaro de Ĝenerala Guberniestraro; germanaj regopovoj publikigis en ĜG instrukcion pri difino de la nocio judo, kiu iĝis la sama kiel pli frue fiksita en Nazia Germanio
- 1941: Estro de Mogilno-distrikto provizore malpermesis vendi tabakon al poloj
- 1942: Germana polico dum likvido de geto en Sędziszów Małopolski pafmortigis ĉ. 400 judojn
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Lityn (nun en Volina provinco) 30 polojn
- Operaco "Gomoro": tuttaga brita-kanada amasa aeratako de bombaviadiloj kontraŭ Hamburgon kun rezulto de pli ol 20 mil viktimoj; en la batalo de Atlantiko pola destrojero ORP Orkan savis 37 ŝiprompiĝulojn de la germana submarŝipo U-459 kaj unu britan aviadiston de frakasita ĉasaviadilo
- 1944: Funkciuloj de gestapo kun bataliono de ukrainaj volontuloj de la 14-a Divizio de Grenadistoj SS mortpafis en arbaro apuda al Iwonicz-Zdrój 72 polojn de Jasło; Ĉefa Sekurec-Oficejo de Nazia Germanio translokigis 1000 polajn virinojn de germana koncentrejo Aŭŝvico al Koncentrejo Ravensbrück
- Usona armeo atakis insulon Tiniano en insularo Nord-Marianoj; taĉmentoj de la 2-a Pola Korpuso konkeris Ankonon
- 1945: La lastaj japanaj taĉmentoj kapitulacis sur la Okinava insulo
- 1946: Usono faris la unuan subakvan teston de atombombo en Marŝala Insularo
- 1947: En Pollando komenciĝis komunista proceso kontraŭ membroj de Pola Partio Socialista - Bolesław Gałaj kaj 6 virinoj, akuzitaj pri membreco en Asocio Libero kaj Sendependo
- 1948: Syngman Rhee estis ĵurigita kiel la unua prezidento de Sud-Koreio
- 1952: Pakto pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ekvalidis
- 1959: Dum malfermo de usona ekspozicio en Moskvo prezidento de Usono Richard Nixon kaj gvidanto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov akre publike diskutis pri kapitalismo kaj komunismo
- 1967: Dum oficiala vizito en Kanado prezidento de Francio Charles de Gaulle alparolis al la loĝantoj de Montrealo dirante i.a.: Vivu la libera Kebekio
- 1969: Apollo 11: la regokupeo de la kosmoŝipo Apollo sekure surakviĝis Pacifikon
- 1974: Konstantino Karamanlis iĝis ĉefministro de Grekio
- 1995: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis bosniajn serbojn Radovan Karadžić kaj Ratko Mladić pri genocido, krimoj kontraŭ la homaro kaj militaj krimoj
- 1997: Rexhep Meidani iĝis prezidento de Albanio
- 1998: Premiero de la usona filmo Savante soldaton Ryan
- 2001: Detronigita infanaĝe caro de Bulgario Simeono la 2-a iĝis ĉefministro
- 2002: Alfred Moisiu iĝis prezidento de Albanio
- 2005: En Karakaso komencis disaŭdigi - kreita de la prezidento de Venezuelo Hugo Chávez - la latin-amerika televido TeleSUR
- 2006: Famega produktanto de procesoroj firmao AMD oficiale anoncis pri kunigo kun firmao ATI, famega produktanto de videoprocesoroj kaj ĉefĉiparoj. Sumo de negoco estas 5,4 miliardoj $.
- 2007: Bamir Topi iĝis prezidento de Albanio
- 2012: John Dramani Mahama iĝis prezidento de Ganao
- 2013: Fervoja akcidento de Santiago de Compostela - 79 personoj pereis kaj 178 vundiĝis
Naskiĝoj
- 1462: Giovanni Manardo, itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto (m. 1536)
- 1665: Johano Georgo la 2-a, duko de Saksio-Eisenach, devenanta de dinastio Wettin (m. 1698)
- 1686: Benedetto Marcello, itala komponisto (m. 1739)
- 1759: Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1824)
- 1783: Simón Bolívar, sudamerika naciisto kaj generalo (m. 1830)
- 1802: Alexandre Dumas (patro), franca verkisto (m. 1870)
- 1803: Adolphe Adam, franca opera kaj baleta komponisto (m. 1856)
- 1817: Adolfo, grandduko de Luksemburgo (m. 1905)
- 1836: Jan Bloch, pola bankisto kaj entreprenisto juddevena (m. 1902)
- 1853: William Gillette, usona aktoro kaj dramisto (m. 1937)
- 1857: Bálint Bölöny, hungara, rumania hungara rakontisto (m. 1942)
- 1857: Henrik Pontoppidan, dana verkisto (m. 1943)
- 1860: Alfons Mucha, ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto (m. 1939)
- 1864: Frank Wedekind, germana verkisto (m. 1918)
- 1882: Ernő Balogh, hungara geologo (m. 1969)
- 1883: Augustin Pitlík, ĉeĥoslovaka esperantisto (m. 1960)
- 1890: Guilherme de Almeida, brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto, pli konata kiel la Princo de la Brazilaj Poetoj (m. 1969)
- 1896: Lajos Czellér, rumania hungara sindikatestro, historiisto (m. 1952)
- 1889: György Szondy, hungara pedagogo, verkisto (m. 1961)
- 1895: Robert Graves, angla verkisto (m. 1985)
- 1897: Amelia Earhart, usona pilotino (m. 1937)
- 1899: Károly Czédly, rumania hungara publicisto, tradukisto (m. 1954)
- 1900: Gusztáv Cseh, rumania hungara grafikisto (m. 1972)
- 1905: Fritz Koselka, aŭstra verkisto kaj scenaristo
- 1908: Margit Rolla, hungara ĵurnalistino (m. 1990)
- 1909: János Fodor, hungara verkisto (m. 1981)
- 1909: Amy Károlyi, hungara poetino, tradukistino (m. 2003)
- 1909: Jerzy Różycki, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de Enigma (m. 1942)
- 1921: Giuseppe di Stefano, itala operkantisto (tenoro) (m. 2008)
- 1922: Bernard Ładysz, pola oper-kantisto (basbaritono) kaj aktoro
- 1923: József Tellmann, rumania hungara pentristo, fotisto (m. 2001)
- 1923: Sándor Tóth, hungara aktoro
- 1925: Árpád Antal, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 2010)
- 1927: Tibor Szikszai, rumania hungara pedagogo (m. 2004)
- 1929: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino (m. 2006)
- 1933: Gyula Gy. Szabó, rumania hungara ĵurnalisto
- 1942: László Imecs, rumania hungara grafikisto
- 1944: Károly Vicze, rumania hungara lokhistoriisto
- 1951: Zbigniew Mikołejko, pola filozofo de religio, historiisto pri religioj, eseisto, pedagogo
- 1953: Jorge Luis Gutiérrez, meksika esperantisto
- 1958: István Veres, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto
- 1959: Viktor Uspaskich, litova politikisto
- 1969: Jennifer Lopez, usona aktorino, kantistino kaj dancistino
- 1972: Péter Demény, rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1980: Ágoston Olti, rumania hungara historiisto
Mortoj
- 759: Oswulf, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 1115: Matilda de Toskanio, itala nobelino (n. 1046)
- 1292: Sankta Kinga, pola reĝino hungardevena (n. 1224)
- 1345: Jakobo van Artevelde, flandra komercisto kaj politikisto (n. ĉ. 1290)
- 1568: Karlo, princo de Asturio (n. 1545)
- 1655: Friedrich von Logau, germana poeto (n. 1604)
- 1681: Márton Dési, hungara verkisto (n. 1639)
- 1704: István Gyöngyösi, hungara poeto (n. 1629)
- 1739: Benedetto Marcello, itala komponisto (n. 1686)
- 1791: Ignác Born, hungara geologo, mineralogo, metalurgo kaj framasono (n. 1742)
- 1831: Maria Agata Szymanowska, pola komponistino kaj virtuozpianistino (n. 1775)
- 1862: Martin Van Buren, prezidento de Usono 1837-1841 (n. 1782)
- 1910: Arĥip Ivanoviĉ Kuindĵi, rusa pejzaĝisto kaj pentristo (n. 1842)
- 1920: Ludwig Ganghofer, germana verkisto (n. 1855)
- 1927: Akutagawa Ryunosuke, japana verkisto (n. 1892)
- 1930: István Cselkó, hungara agrikulturisto (n. 1847)
- 1941: Rudolf Ramek, aŭstra politikisto (n. 1881)
- 1949: Konstanty Skirmunt, pola politikisto kaj diplomato (n. 1866)
- 1960: Hans Albers, germana aktoro kaj kantisto (n. 1891)
- 1964: Maksim Rilskij, ukraina poeto, tradukisto kaj publicisto poldevena (n. 1895)
- 1974: James Chadwick, angla nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de neŭtrono (n. 1891)
- 1980: Peter Sellers, brita komika aktoro (n. 1925)
- 1991: Isaac Bashevis Singer, juda pola-usona nobelpremiita verkisto kreanta en la jida lingvo (n. 1902)
- 2000: Ahmad Ŝamlu, irana poeto (n. 1925)
- 2005: Pavel Dostál, ĉeĥa artisto kaj politikisto (n. 1943)
- 2012: John Atta-Mills, prezidento de Ganao (n. 1944)
- 2014: Frida Labancz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ekvadoro: Tago de Simón Bolívar
- Venezuelo: Tago de Simón Bolívar
- Pollando: Festo de Polico
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Sarbelio Makhluf, sacerdoto
- Sankta Kinga (princino)
- Tri martirinoj de Gvadalaharo (Hispanio)
Tagoj de semajno
La 24-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.