24 Temiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temiso
Asteroido
Oficiala nomo 24 Themis
Historio
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-a de aprilo 1853
Napolo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
468,226 ×106 km (3,130 AU)
406,202 ×106 km (2,715 AU)
530,250 ×106 km (3,545 AU)
Discentreco 0,132
Meza anomaliangulo 161,641°
Klinangulo 0,760°
Periodo 2 022,486 t (5,537 j)
Meza cirkulrapido 16,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
35,992°
Argum. de periapsido 107,989°
Fizikaj ecoj
Diametro 198 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,13 ± 0,43) ×1019 kg[1][2]
(2 780 ± 1 350) kg/m3[1][2]
~ 0,15 m/s2[2]
~ 0,087 km/s[2]
Rotacia periodo 0,34892 t (8 h 23 min)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 159 K
Geometria albedo 0,067
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 7,08
v  d  r
Information icon.svg

24 Temiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Temisa familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Temiso estis malkovrita la 5-an de aprilo 1853 de la itala astronomo Annibale de Gasparis. Ties kolego, la itala astronomo Angelo Secchi, donis al ĝi la nomon de la titanino Temiso (grekee Θέμις), personiĝo de la dia leĝo en la helena mitologio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas plej granda ano de la Temisa familio, asteroida familio kiu komponiĝas el kerno da kelkaj grandaj objektoj ĉirkaŭataj de amaso da malgrandaj korpoj.

La 7-a de oktobro 2009 la NASA Infrared Telescope Facility konfirmis ke ĝia surfaco estas kovrita de akvoglacia tavolo[3]. Organikaj kemiaĵoj estis ankaŭ trovitaj, kiel policiklaj aromataj hidrokarbonoj, metiloj kaj metileno.

Ĉar je temperaturo de 159 K, la glacio sublimiĝas, tiu glacia tavolo nepre estas "nutrita" de sub-surfaca tenujo. Alia hipotezo estas, ke akvo estus produktita el la protonoj de la suna vento. La alt-energiaj protonoj reagus kun la oksigeno de la mineralaj oksidoj por formi hidroksilojn kiuj poste aliformiĝus al akvo[4]. Tiu malkovro apogas la hipotezon laŭ kiu falintaj asteroidoj alportis akvon sur Teron.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Astrometric masses of 21 asteroids, and an integrated asteroid ephemeris (Astrometriaj masoj de 21 asteroidoj kaj integraj asteroidaj efemeridoj) (angle)
  3. De la glace sur un astéroïde! (Glacio sur asteroido !) (france)
  4. More Water Out There, Ice Found on an Asteroid (Pli da akvo tie, glacio trovata sur asteroido) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]