25-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de aprilo estas la 115-a tago de la jaro (la 116-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 250 tagoj restas.
Je la 25-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 799: Rezulte de komploto de romia nobelaro papo Leono la 3-a estis atakita kaj vundita dum procesio, kaj poste demisiita kaj enprizonigita en monaĥejo
- 1058: Malkolmo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1333: Pollando: Kazimiro la Granda kun sia edzino kroniĝis en Krakovo
- 1459: En Cheb subskribiĝis traktato inter Reĝlando Ĉeĥio kaj Saksio, en kiu oni fiksis komunan landlimon, unu el la plej malnovaj ekzistantaj ĝis hodiaŭ en Eŭropo
- 1507: Germana kartografo Martin Waldseemüller en sia verko Cosmographiae Introductio la unuan fojon uzis nomon Ameriko por malkovrita nova kontinento
- 1607: Mara batalo de Ĝibraltaro: la nederlanda ŝiparo detruas la hispanan ŝiparon, dum la Okdekjara Milito.
- 1707: Milito de Hispana Sukcedo: Batalo de Almansa okazis
- 1719: Rakonto Robinsono Kruso de Daniel Defoe aperis
- 1792: Francio: Rouget De Lisle verkas kanton por rejna armeo, pli konata kiel Marseljezo.
- 1792: La unua verdikto pri mortpuno helpe de gilotino plenumita
- 1809: Venko de pola armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Radzymin
- 1839: Afganio: brita ekspedicia korpuso aneksis sen batalo Kandaharon
- 1839: Pola geografo, geologo, esploristo kaj malkovrinto dum sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo Paweł Edmund Strzelecki alvenas al Aŭstralio
- 1846: Meksika-Usona Milito komenciĝis
- 1848: Aŭstra imperio proklamis konstitucion
- 1848: Irlanda astronomo Andrew Graham malkovris asteroidon Metiso
- 1859: Franca diplomato kaj entreprenisto Ferdinand de Lesseps enmetis en Port Said ŝpaton en sablon, simbole inaŭgurante konstruon de Sueza Kanalo
- 1882: Franca armeo konkeris Hanojon en norda Vietnamio
- 1898: Hispana-usona milito komenciĝis
- 1906: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Luizo
- 1918: Ruĝa Armeo malfondis Krimean Popolan Respublikon
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola-ukraina militiro al Kievo komenciĝis; celo de Józef Piłsudski estis kreo de federacio de Mez-Eŭropaj ŝtatoj, en tio de sendependa Ukrainio, pro tio oni hisis nur ukrainajn flagojn
- 1926: Reza Ŝaho Pahlavi kroniĝis kiel ŝaĥo de Irano
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Soveta NKVD transportis de militkaptitejo en Starobilsk 63 polajn oficirojn kaj substandarditoj al internigejo Pavliŝĉev Bor; germana polico pafmortigis arbare apud Gostynin 41 polojn; en Krakovo dum laborkonferenco pri sekureco en Ĝenerala Gubernio Hans Frank ordonis realigon fare de sekureca polico de "Eksterordinara Ekstermiga Agado" t.e. murdo de polaj gvidantaj socitavoloj, kiu estis finonta ĝis la 15-a de junio 1940; estro de Poznań ordonis forigon de ĉiuj pollingvaj surskriboj ankoraŭ troveblaj sur konstruaĵoj
- 1941: Komisaro de popola ŝtata sekureco de Litova Soveta Socialisma Respubliko ordonis amasan deportadon fare de Popola KGB en Sovetunion kun aparta konsidero de gvidantoj de polaj organizaĵoj; nombro de engaĝitaj en Nazia Germanio trudlaborantoj deportitaj de polaj okupataj teritorioj estis 872 672
- 1942: SS-anoj pafekzekutis en Urszulin ĉ. 30 personojn; en malliberejo en Katowice germanoj ekzekutis 6 polojn; germana polico deportis al Izbica (distrikto Krasnostawski) 961 judojn de Bamberg kaj Würzburg; soldato de Pola Enlanda Armeo Jan Bytnar korektis surmurigitan de germanoj afiŝon: "Veturu kun ni al Germanio" al "Veturu mem al Germanio"; regopovoj de Ĝenerala Gubernio konstatis, ke inter ĉ. 600 mil loĝantoj de Lvovo estas nur 89 germanoj
- 1943: Gestapano Wilhelm Schuhmacher pafmortigis sur tombejo en Nowy Żmigród (proksime al Jasło 16 kriplajn lemkojn, ciganojn kaj judojn; pro tiel nomata afero de Katin oni rompis polan-sovetan diplomatian rilatadon - Stalin sentis sin ofendita pro tio ke pola generalo Władysław Sikorski postulis sendependan enketadon
- 1944: Germana polico pafmortigis en Urszulin ĉ. 30 personojn, en tio polojn deportitaj de Poznanio; apud Dynów nokte de la 24-a/25-a de aprilo surteriĝis 11-persona soveta spiongrupo; dum kunsido ĉe Hitler en Obersalzberg Martin Bormann deklaris, ke en Nazia Germanio polaj 12-jaraj infanoj laboras ĉe produktado de bruligiloj por eksplodaĵoj
- 1945: La 1-a Armeo de Pola Soldataro akre batalis kontraŭ armeo de Felix Steiner iranta kun helpo al Berlin; polaj bombaviadiloj partoprenis bombadon de la kvartiro de Hitler en Berchtesgaden; polaj soldatoj trovis en Gdańsk rabitajn de germanoj arkivojn; soveta generalo Serov informis Moskvon ke en la zono de la 1-a Belorusa Fronto oni arestis ĝis tiu ĉi tago 50 604 personojn, en tio 15 328 polojn
- Finna armeo forĵetis lastajn germanajn taĉmentojn de sia lando - fino de Laponia milito; liberiĝo de Italio - la germana okuparmeo forlasas la lastajn grandajn urbojn en Italio: Ĝenovo, Milano kaj Torino puŝita de la anglo-usonaj aliancitoj kaj de la italaj partizanoj; en Torgau apud Elbo okazis la unua renkonto de soveta kaj usona armeoj; kunvoko de la unua konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko, kiun partoprenis 50 ŝtatoj-fondintoj - pola registaro en ekzilo sendis proteston kontraŭ pligrandigado, fare de unuopaj ŝtatoj, de iliaj teritorioj malfavore al siaj najbaroj
- 1952: En Federacia Respubliko Germanio oni kreis federacian landon Baden-Virtembergo
- 1953: En anglalingva "Nature" aperis artikolo de James Watson kaj Francis Crick, priskribanta modelon de duobla helico de DNA
- 1961: Usonano Robert Noyce patentis integran cirkviton
- 1963: En Libio oni abolicis federacion favore al Reĝlando Libio
- 1974: Revolucio de la Diantoj en [[Portugalio komenciĝis; la lando direktiĝis al demokratio - laŭ tiu ĉi evento oni nomis la tiaman Salazar-ponton Ponto 25-a de aprilo.
- 1982: Israelo retiriĝis de Sinajo
- 1982: Falklanda milito: britaj taĉmentoj rekonkeris Sud-Georgion
- 2002: Sud-afrika entreprenisto Mark Shuttleworth iĝis la dua kosmoturisto
- 2004: Heinz Fischer gajnis prezidentan balotadon en Aŭstrio
- 2010: Hungario: Fidesz gajnis parlamentan balotadon; Viktor Orbán iĝis ĉefministro
- 2010: Aŭstrio: oficanta prezidento Heinz Fischer gajnis prezidenatan balotadon
- 2011: Prezidento Pál Schmitt subskribis novan konstitucion de Hungario
- 2012: Surlime inter Armenio kaj Azerbajĝano dum pripafado en Tavuŝo pereis 3 armenajn soldatojn
Naskiĝoj
- 1214: Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio (m. 1270)
- 1284: Eduardo la 2-a, reĝo de Anglio (m. 1327)
- 1287: Roĝero Mortimer, amanto de Izabela de Francio (m. 1330)
- 1599: Oliver Cromwell, angla politikisto kaj reganto (m. 1658)
- 1608: Gaston de Francio, franca princo (m. 1660)
- 1710: James Ferguson, skota mekanikisto kaj astronomo (m. 1776)
- 1744: Ambrus Miklós, hungara, verkisto (m. 1809)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1842: Kálmán Parádi, hungara zoologo (m. 1902)
- 1852: Leopoldo Alas, hispana verkisto kaj literatura kritikisto (m. 1901)
- 1869: Macuda Cuneĵiro, japana esperantisto (m. 1931)
- 1874: Guglielmo Marconi, itala fizikisto (m. 1973)
- 1884: Benedek Banner, hungara etnografo (m. 1968)
- 1892: János Koszó, hungara literaturhistoriisto (m. 1952)
- 1900: Wolfgang Ernst Pauli, aŭstra nobelpremiita fizikisto (m. 1958)
- 1904: András Szilágyi, hungara kuracisto, verkisto, tradukisto (m. 1984)
- 1909: László Viski Balás, hungara pentristo (m. 1964)
- 1918: Ella Fitzgerald, ĵazkantistino
- 1921: Karel Appel, nederlanda pentristo (m. 2006)
- 1927: Albert Uderzo, franca desegnisto italdevena, kunaŭtoro de komiksa serio Asteriks
- 1940: Al Pacino, usona aktoro
- 1941: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro
- 1945: Björn Ulvaeus, sveda kantisto, muzikisto kaj komponisto
- 1946: Vladimir Ĵirinovskij, rusia politikisto
- 1946: Tibor Gavrucza, rumania hungara reformita pastro, akvarelisto
- 1949: Dominique Strauss-Kahn, franca politikisto
- 1961: Frank De Winne, belga kosmonaŭto
- 1968: Thomas Strunz, germana futbalisto
- 1969: Renée Zellweger, usona-samea aktorino
- 1976: Gilberto da Silva Melo, brazila futbalisto
- 1981: Felipe Massa, brazila aŭtosportisto
- 1989: Gedhun Choekyi Nyima, tibetano, kiun dalai-lamao Tenzin Gyatso agnoskis la 11-a reenkarniĝo de panĉen-lamao, malaperinta en 1995
Mortoj
- 1077: Géza la 1-a, reĝo de Hungario (n. 1040)
- 1196: Alfonso la 2-a, reĝo de Aragono (n. 1157)
- 1295: Sanĉo la 4-a, reĝo de Kastilio (n. 1258)
- 1342: Benedikto la 12-a, franca papo
- 1595: Torquato Tasso, itala poeto (n. 1544)
- 1687: János Kájoni, hungara francikano, komponisto, verkisto (n. 1629 aŭ 1630)
- 1744: Anders Celsius, sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto (n. 1701)
- 1800: William Cowper, angla religia poeto (n. 1731)
- 1825: Sámuel Benkő, hungara kuracisto (n. 1743)
- 1840: Siméon-Denis Poisson, sveda matematikisto kaj fizikisto (n. 1781)
- 1852: Álvares de Azevedo, brazila verkisto (n. 1831)
- 1911: Emilio Salgari, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1862)
- 1914: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (n. 1833)
- 1915: Friedrich Müller, rumana teologo (n. 1828)
- 1928: Pjotr Vrangel, rusia politikisto (n. 1878)
- 1937: Michał Drzymała, pola kamparano, batalanto kontraŭ germanigo (n. 1857)
- 1960: Amanullah Ĥan, reĝo de Afganistano (n. 1892)
- 1966: Sándor Oláh, hungara pentristo (n. 1886)
- 1968: János Ferenczi, hungara etnografo (m. 1889)
- 1990: Dexter Gordon, usona tenorsaksofonisto (n. 1923)
- 1994: Margit Váczy, rumania hungara pentristino, restarigistino (n. 1911)
- 1995: Ginger Rogers, usona aktorino kaj dancistino (n. 1911)
- 1999: Attila Zsigmond, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1927)
- 2004: Thom Gunn, brita poeto (n. 1929)
- 2006: Jane Jacobs, usona urboplanistino (n. 1916)
- 2010: Alan Sillitoe, angla verkisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romia imperio: Robigalia honore al Robigus
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta evangeliisto Marko
- Monda Tago de Malario
- Internacia Konsci-Tago pri Bruo-Minaco
Tagoj de semajno
La 25-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.