25-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de julio estas la 206-a tago de la jaro (la 207-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 159 tagoj restas.
Je la 25-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 285: Imperiestro de Romio Diokleciano nomumis kunimperiestro Maksimianon
- 306: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio iĝis imperiestro
- 325: Unua koncilio de Niceo finiĝis
- 885: Rueno estis prirabita de vikingoj
- 1110: 8-aĝa Matilda kroniĝis en Majenco
- 1139: Grafo Afonso Henriques post venko super maŭroj akceptis la titolon reĝo de Portugalio
- 1261: Bizanca imperiestro Mikaelo la 8-a Palaeologa konkeris Konstantinopolon; Latina imperio finiĝis
- 1300: Venceslao la 2-a (Bohemio) kroniĝis en Gniezno kiel reĝo de Pollando
- 1315: Silezio: en Świdnica rezulte de inkvizicia enketado oni ŝtiparumis ĉ. 50 valdenanojn
- 1410: Pola-litova armeo, gvidata de Ladislao la 2-a Jogajlo, atingis Malborkon post la batalo de Grunwald
- 1434: Ladislao la 3-a, filo de Ladislao la 2-a Jogajlo, kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1536: Hispanoj fondis la urbon Santiago de Cali en la nuna Kolumbio
- 1547: Henriko la 2-a kroniĝis en Reims
- 1554: Nupto de la angla reĝino Maria la 1-a kun hispana tronheredonto Filipo la 2-a
- 1564: Maksimiliano la 2-a post morto de sia patro Ferdinando la 2-a iĝis romia-germana imperiestro
- 1567: Hispanoj fondis Karakason, la nunan ĉefurbon de Venezuelo
- 1593: Reĝo de Navaro, dufoja apostato, Henriko la 4-a konvertiĝis al katolikismo forlasante kalvinismon en Baziliko de Saint-Denis
- 1625: Lev Sapieha estis nomumita granda hetmano de la Grandprinclando Litovio
- 1655: En Ujście pola rezervarmeo kapitulacis antaŭ sveda armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo - sveda diluvo komenciĝis
- 1797: Dum malvenka mara batalo kun hispanoj apud Santa Cruz de Tenerife brita admiralo Horatio Nelson perdis la dekstran manon
- 1814: Senrezulta, sed la plej sanga sur teritorio de Kanado, batalo de Lundy's Lane (apud Niagara Falls) kadre de brita-usona milito
- 1893: Grekio: malfermo de la Korinta kanalo dispartiganta Peloponezon de la cetera teritorio
- 1898: Usono invadis Puerto Ricon.
- 1905: Koreio iĝis japana protektorato
- 1909: Louis Blériot kiel la unua per aviadilo transflugis la Manikan markolon
- 1917: Nederlanda dancistino Mata Hari estis mortkondamnita de franca armea tribunalo pro spionado favore al Germanio
- 1921: Belgio kaj Luksemburgo ekonomie kaj valute unuiĝis, kio poste rezultigis kreon de Benelukso
- 1923: Sovetunio: Karelia ASSR fondiĝis
- 1932: Pollando kaj Sovetunio subskribis en Moskvo pakton pri neagreso
- 1934: Dum puĉo estis murdita kanceliero Engelbert Dollfuß - aŭstraj naziistoj komencis sensukcesan provon transpreni regopovon kaj ligi Aŭstrion al Germanio
- 1937: Hispana Enlanda Milito: strategia venko de naciistoj en batalo de Brunete
- 1938: Hispana Enlanda Milito: batalo de la Ebro komenciĝis
- 1939: En apudvarsovia spioncentro la pola spionorganizaĵo transdonis al la brita kaj franca rezultojn de laboroj de polaj kriptologoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski pri rompo de ĉifrado de la germana maŝino Enigma
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Hans Frank deklaris al gemanaj oficistoj de Lublin-regiono, ke Ĝenerala Gubernio estos en la plej proksima tempo "libera de judoj" (Judenfrei); gestapo en Lodzo konstatis, ke dum lastaj semajnoj oni trovis en hejmoj nur 40% de poloj enlistigitaj por deportado en ĜG
- Generalo Henri Guisan, ĉefkomandanto de la svisa armeo, dum alparolo diris ke Svislando neniam kapitulacos kaj rezistos kontraŭ germanaj nazioj
- 1941: Germanaj regopovoj en Varta-Lando permesis al poloj uzi biciklojn por veturi al laborejo kaj reen
- Ĉefepiskopo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio en Lvovo eldonis paŝtistan epistolon, alvokanta al apogo de germanoj
- 1942: Gvidantaro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Poznań asertis, ke ĝis nun nek unu polo volontule aliĝis al militservo en germana armeo; SS kaj gestapo pafmortigis en Tylawa (apud Dukla) ĉ. 800 judojn; Supera Landa Juĝejo en Poznań konstatis, ke en Lodzo en la jaroj 1940-41 aperis konspire naŭ revuoj
- 1943: Germanoj ekde la 26-a de februaro 1943 ĝis tiu ĉi tago lokigis en koncentrejo Aŭŝvico pli ol 20 mil ciganojn, devenantaj de diversaj landoj de Eŭropo; Volinia masakro: ukrainoj murdis dekkelke da polaj familioj en Nowy Dwór (proksime al Kovel, nun en Volina provinco)
- Granda Konsilio de Faŝismo faligis Beniton Mussolini kaj reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a lin arestis - posteula marŝalo Pietro Badoglio konsistigis registaron sen faŝistaj ministroj
- 1944: Kompanio de la 71-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo frakasis en ĉirkaŭaĵo de Undy (proksime al Zambrów) taĉmenton de SS kaj liberigis 150 eskortatajn sovetajn militkaptitojn; germana polico pafmortigis en Nowa Ostrołęka (proksime al Grójec) dekkelkajn polojn, fuĝintaj de provizora koncentrejo
- 1945: Augustów-traserĉo finiĝis - Ruĝa Armeo kaj NKVD postmilite arestis kaj torturis pli ol 7 mil polojn, de kiuj preskaŭ 600 murdis apud Grodno
- 1952: Anekso de Porto-Riko fare de Usono
- 1957: Habib Burgiba iĝis la unua prezidento de Tunizio
- 1968: Papo Paŭlo la 6-a eldonis enciklikon Humanae vitae
- 1976: Oni fotis la unuan fojon tiel nomatan marsan vizaĝon
- 1992: La 25-a Somera Olimpiko komenciĝis en Barcelono
- 1995: 8 personoj pereis kaj 80 vundiĝis en bomba atenco en metroo de Parizo
- 2002: Abdul Kalam iĝis prezidento de Barato
- 2006: Israela-Libana konflikto: 4 observantoj en internacia misio de UNIFIL pereis en israela raketa atako en suda Libano
- 2007: Barato: Pratibha Patil kiel la unua virino formale prezidentiĝis
- 2007: En du sinmortigaj atencoj en Bagdado 50 personoj pereis kaj 135 vundiĝis
- 2010: Retejo WikiLeaks publikigis sekretajn raportojn pri agado de la usona armeo en Afganio
- 2011: Parlamento de Malto, kiel la lasta en Eŭropo, leĝigis eksgeedziĝon
Naskiĝoj
- 975: Thietmar von Merseburg, germana episkopo kaj kronikisto (m. 1018)
- 1109: Afonso Henriques, unua reĝo de Portugalio (m. 1185)
- 1556: George Peele, angla dramisto kaj poeto (m. 1596)
- 1654: Agostino Steffani, itala komponisto kaj ordinadepiskopo (m. 1728)
- 1711: Lorenz Christoph Mizler, germana kuracisto, eldonisto kaj muziksciencisto vivanta en Pollando (m. 1778)
- 1750: Henry Knox, usona militisto kaj politikisto (m. 1806)
- 1758: Ferenc Nyulas, hungara kuracisto (m. 1808)
- 1844: Thomas Eakins, usona pentristo kaj skulptisto (m. 1916)
- 1864: Józef Teodorowicz, pola ĉefepiskopo armendevena, teologo kaj politikisto (m. 1938)
- 1867: Max Dauthendey, germana verkisto (m. 1918)
- 1893: Imre Zsögödi Nagy, rumania hungara pentristo (m. 1976)
- 1894: Gavrilo Princip, serba murdisto de arkiduko Franz Ferdinand (m. 1918)
- 1903: Andor Ajtay, hungara aktoro (m. 1975)
- 1903: Viktor Vaszy, hungara komponisto, dirigento (m. 1979)
- 1905: Elias Canetti, aŭstra nobelpremiita verkisto juddevena (m. 1994)
- 1920: Rosalind Franklin, brita molekula biologino (m. 1858)
- 1930: Pál Réz, hungara literaturhistoriisto, tradukisto, redaktoro
- 1934: Claude Zidi, franca reĝisoro kaj scenaristo
- 1936: Károly Hajdó, rumania hungara muzikinstruisto, ĥorestro
- 1937: Colin Renfrew, brita arkeologo okupiĝanta pri prahistorio de lingvoj
- 1937: Elek Sövér, rumania hungara pentristo (m. 1982)
- 1938: István Tibor Ughy, rumania hungara/hungara pentristo, grafikisto
- 1941: Emmett Till, usona viktimo de murdo pro rasisma ideologio (m. 1955)
- 1942: László Oberst, rumania hungara inĝeniero, inventisto
- 1943: Erika Steinbach, germana politikistino
- 1948: Márton Balázs, hungara inetruisto, etnografo (n. 1867)
- 1950: Klára Piroska B., hungara aktorino
- 1951: Zsuzsa Vetró Bodoni, rumania hungara grafikistino
- 1954: David Grossman, israela verkisto
- 1954: Jürgen Trittin, germana politikisto ekologia
- 1955: Iman, somala-usona modelino
- 1968: Shi Tao, ĉina ĵurnalisto kaj poeto, disidento
- 1973: Hu Jia, ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto, disidento
- 1976: Timur Mucurajev, ĉeĉena bardo
- 1978: Louise Brown, angla poŝtoficistino, la unua infano naskita rezulte de fekundigo in vitro
Mortoj
- 306: Konstancio Ĥloro, imperiestro de Romio (n. 250)
- 1471: Tomaso el Kempis, germana teologo kaj mistikulo nederlanddevena (n. 1379)
- 1492: Inocento la 8-a, papo (n. 1432)
- 1564: Ferdinando la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1503)
- 1572: Icĥak Lurja, juda kabalisto (m. 1534)
- 1660: Johann Praetorius, germana komponisto (n. 1595)
- 1739: Benedetto Marcello, itala komponisto (n. 1686)
- 1818: András Dugonics, hungara verkisto (n. 1740)
- 1834: Samuel Taylor Coleridge, angla poeto (n. 1772)
- 1857: Hippolyte Lecomte, franca pentristo (n. 1781)
- 1861: Jonas Furrer, svisa politikisto (n. 1805)
- 1887: John Taylor, mormona pioniro (n. 1808)
- 1915: Ödön Székely, hungara instruisto, verkisto (n. 1813)
- 1934: Engelbert Dollfuß, Kanceliero de Aŭstrio (n. 1892)
- 1936: Ferenc Báthori, hungara etnografo(m. 1860)
- 1951: Robert William Seton-Watson, brita historiisto (n. 1879)
- 1962: András Bálint, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1862)
- 1969: Otto Dix, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1891)
- 1969: Witold Gombrowicz, pola verkisto (n. 1904)
- 1969: Eszter Zilahi Farmos, hungara poetino (n. 1889)
- 1980: Vladimir Visockij, rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro (n. 1938)
- 1984: Uladzimir Karatkjeviĉ, belorusa verkisto (n. 1930
- 1986: Endre Illés, hungara verkisto (n. 1902)
- 1986: Vincente Minnelli, usona reĝisoro (n. 1903)
- 1996: Ernő Wagner, rumania hungara historiisto (n. 1935)
- 1997: Ben Hogan, usona golfludisto (n. 1912)
- 2000: Kazimierz Flatau, pola klavicenisto, astrologo, tradukisto (n. 1910)
- 2000: Leopoldo Knoedt, brazila esperantisto (n. 1921)
- 2001: Josef Klaus, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 2003: Gerhard Kalckhoff, germana esperantisto (n. 1907)
- 2005: Albert Mangelsdorff, germana ĵaztrombonisto (n. 1928)
- 2006: Janka Bryl, belorusa verkisto kaj tradukisto (n. 1917)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Tunizio: Tago de la respubliko (1957)
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de la sankta apostolo Jakobo
- Sankta Kristoforo, Patrona Sanktulo de ŝoforoj
Tagoj de semajno
La 25-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.