253 Matildo
| Matildo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 253 Mathilde |
| Aliaj nomoj | A915 TN ; 1949 OL1 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Johann Palisa |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de novembro 1885 Vieno |
| Unua superflugo | NEAR Shoemaker ; 27-a de junio 1997 |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
395,905 Gm (2,646 AU) 290,640 Gm (1,943 AU) 501,170 Gm (3,350 AU) |
| Discentreco | 0,266 |
| Meza anomaliangulo | 334,622° |
| Klinangulo | 6,738° |
| Periodo | 1 572,491 tagoj (4,305 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 17,98 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
179,642° |
| Argum. de periapsido | 157,486° |
| Naturaj satelitoj | ? |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
66 × 48 × 46 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,033 ± 0,044) × 1017 kg 1 300 kg/m3 0,0025 m/s² 0,0162 km/s |
| Rotacia periodo | 17,404 tagoj (417,7 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 174 K K |
| Geometria albedo | 0,0436 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | Ch |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 10,20 |
253 Matildo estas mezgranda, tre malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa, la 12-an de novembro 1885 elde la observatorio de Vieno. Ĝi havas escepte longan rotaciperiodon (pli ol 17 tagoj) kaj discentran orbiton.
Ĝi ricevis la antaŭnomon de la edzino de la franca astronomo Maurice Lœwy.
Enhavo |
[redakti] Eksplorado
La 27-a de junio 1997, Matildo estis preterflugita kaj fotita de la kosmosondilo NEAR Shoemaker[1]. Estis la tria asteroido vizitita de kosmosondilo post 951 Gaspro kaj 243 Idao. La sondilo pasis je 1 212 km for de la asteroido kun relativa rapideco de 9,93 km/s. Nur unu duonsfero de Matildo estis fotita[2] pro ĝia malrapida rotacio. 500 bildoj de ĝia surfaco estis senditaj kaj la perturbo de la orbito de la kosmosondilo permesis kalkuli pli precise la Matildan mason[3].
[redakti] Ecoj
La tre malhela surfaco de Matildo, kun albedo proksima de tiu de asfalto, similas la meteorŝtonoj konataj kiel karbonecaj ĥondritoj, kie dominas la filosilikatoj. Ĝi havas grandan nombron da alfrapaj krateroj, al kiuj, pro la karboneca eco de Matildo, oni donis la nomojn de la ĉefaj mondaj minejoj de terkarbo. La du pli grandaj krateroj Iŝikari (29,3 km) kaj Karuo (33,4 km) estas preskaŭ tiel larĝaj kiel la radiuso de la asteroido. Nenia vario de koloro estis viditaj en la kratero, tiu, kiu pensigas, ke la interno de Matildo estas homogena.
La denso mezurita per NEAR Shoemaker, 1 300 kg/m3, estas la duono de tiu de la tipa karboneca ĥondrito, tio, kio implicas ke la asteroido estus malmulte kompaktiĝinta rubamaso. Tamen, la ĉeesto de krutaĵo longa de 20 km indikas, ke ĝi havus pli malpli firman strukturon, aŭ entenus solidajn internajn elementojn.
253 Matildo havas discentran orbiton, kiu atingas la eksteran limon de la asteroida zono, sed tamen ne trairas la orbitojn de Marso nek Jupitero.
Ĝia rotacio estas unu plej malrapida inter la asteroidaj rotacioj (kies tipa valoro estas inter 2 kaj 24 horoj). Tiu malrapideco povus esti ŝuldata al la ĉeesto de asteroida luno, sed serĉo sur la bildoj faritaj de NEAR montris nenian korpon de diametro pli granda ol 10 km en volumeno da spaco de radiuso dudekopa de la radiuso de 253 Matildo[4]
[redakti] Noto kaj referencoj
- ↑ Mathilde Encounter: June 27, 1997 (renkonto kun Matildo 27-a de junio 1997) (angle)
- ↑ NEAR Flyby of Asteroid 253 Mathilde (NEAERa preterpaso de 253 Matildo) (angle)
- ↑ Estimating the Mass of Asteroid 253 Mathilde from Tracking Data During the NEAR Flyby (Takso de la maso de Matildo per la datenoj de sekvado de NEARa preterflugo) (angle)
- ↑ Search for Satellites of 253 Mathilde from Near-Earth Asteroid Rendezvous Flyby Data (Serĉo de Matildaj satelitoj en la datenoj de la preterflugo de NEAR) (angle)