26-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de junio estas la 177-a tago de la jaro (la 178-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 188 tagoj restas.
Je la 26-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 4: La unua imperiestro de la Romia Imperio Aŭgusto Cezaro adoptis Tiberion konsiderante lin tronsekvanto
- 221: Romia imperiestro Elagabalo adoptis sian kuzinon Aleksandro Severo konsiderante lin tronsekvanto
- 363: Romia imperiestro Juliano la Apostato mortfalis dum militiro konraŭ persoj
- 684: Benedikto la 2-a iĝis papo
- 1243: Mongoloj frakasis armeon de Ruma sultanujo en batalo de Köse Dağ (inter Sivas kaj Erzincan)
- 1284: Laŭ legendo Ratkaptisto de Hameln, post kiam ne ricevis pagon, forkondukis ĉiujn infanojn de la germana urbo
- 1402: Venko de milana armeo kontaŭ la bolonja en batalo de Casalecchio
- 1483: Rikardo la 3-a iĝis reĝo de Anglio
- 1522: Armeo de Sulejmano la 1-a komencis sieĝon de Rodoso, defendata de Malta Ordeno
- 1529: 1-a Milito de Kappel inter katolikaj kaj protestantaj urboj de Svislando finiĝis
- 1541: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro estis murdita en guberniestra palaco de Limo
- 1579: Pola reĝo Stefan Batory deklaris militon kontraŭ Rusio
- 1673: Franca-Nederlanda milito: kapitulaco de nederlanda-hispana garnizono en Maastricht
- 1759: Sepjara milito: brita armeo konkeris kaj rabis Insulon Orleano
- 1794: Venko de franca armeo super la franca en la dua batalo de Fleurus
- 1819: Oni patentis la biciklon.
- 1830: Vilhelmo la 4-a iĝis reĝo de Britio kaj de Hanovro
- 1843: Traktato de Nankingo ekvalidis finante la unua opian militon; Hongkongo iĝis brita
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: venko de prusa armeo en batalo de Podol (Regiono Liberec)
- 1870: Munkeno: premiero de la opero La Valkirio de Richard Wagner
- 1877: Rusa-turka Milito: venko de rusoj en batalo de Sviŝtov (Provinco Veliko Tarnovo)
- 1902: Luigi Carnera kaj Max Wolf malkovris asteroidon Kreŭzo
- 1919: The New York Daily News aperis
- 1924: Usonaj soldatoj forlasis la Dominikan Respublikon.
- 1936: Nikaragvo forlasis la Ligon de Nacioj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Pola registaro en ekzilo unuafoje kunsidis en Londono
- Sovetunio sendis ultimaton kontraŭ Rumanio kun postulo redoni Besarabion kaj nordan Bukovinon; malvalidigo de soveta revolucia kalendaro
- 1941: En la tagoj 24-a ĝis 26-a de junio NKVD, sekvanta retiriĝantan de Lvovo Ruĝan Armeon, murdis ĉ. 7 mil malliberulojn; papo Pio la 12-a en letero al pola prezidento en ekzilo menciis ke nenion malzorgis rilate al materia kaj spirita helpo al pola nacio; en pola militkaptitejo en Pravieniŝkes (inter Kovno kaj Kaišiadorys) NKVD masakris 477 personojn;
- Post konkero de Šiauliai germanoj pafmortigis ĉ. mil lokajn judojn; soveta NKVD pafmortigis en arbaro apud Minsko pli ol 90 malliberulojn, evakuitaj de Wołożyn (Minska regiono)
- 1942: Estro de distrikto en Dębica decidis pri ekziligo de polo Józef Schwakopf pro rifuzo akcepti germanan naciecon; BBC disaŭdigis pri holokaŭsto de polaj judoj surbaze de konspiraj materialoj kolektitaj de Emanuel Ringelblum en Varsovia geto
- 1943: Germanaj policoj pafmortigis en distrikto Lubelski 25 personojn, en Myślenice 24 kaj en aliaj 7 lokoj 65 (en tio 2 vivbruligis kaj 7 murdis pro kaŝo de partizanojn); Volinia masakro: ukrainoj murdis en distrikto Lucko 18 polojn; regopovoj de Ĝenerala Gubernio malfondis organizaĵon de civilaj germanoj; en svisaj Vinterturo okazis ekspozicio de dekkelkaj polaj artistoj kaj en Herisau publika koncerto de pola muziko
- 1944: Ribelo de Zamość: malvenko de polaj partizanaj taĉmentoj en batalo de Osuchy (proksime al Biłgoraj) - la plej granda partizana batalado kontraŭ germanoj
- Pli ol 100 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en brita aeratako kontraŭ San-Marino
- 1945: San-Francisko: subskribo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1948: Du tagojn post blokado de Berlino ekfunkciis usona aerponto
- 1953: Stalinismo: soveta NKVD-estro Lavrentij Berija, respondeca pri granda teroro kaj la masakro de Katin, estis arestita
- 1959: Malfermo de la Marvojo Sankt-Laŭrenco en Kanado kaj Usono
- 1960: Madagaskaro fariĝas sendependa de Francio.
- 1963: Levi Eŝkol iĝis ĉefministro de Israelo
- 1963: Usona prezidento John F. Kennedy en Okcidenta Berlino diris la vortojn Mi estas berlinano por apogi demokratian Okcidentan Germanion
- 1966: En Varsovio finiĝis celebrado de la Jarmilo de Kristanigo de Pollando - manifestacion de kredantoj revenantaj de preĝejoj dispelis milico
- 1967: Ĉefepiskopo de Krakovo Karol Wojtyła estis nomumita de papo Paŭlo la 6-a kardinalo kaj iĝis la plej juna inter ili
- 1968: En Ĉeĥoslovakio oni forigis cenzuron
- 1973: En sovetia kosmodromo Pleseck pereis 9 inĝenieroj pro eksplodo de la raketo Kosmos-3M
- 1974: En ĉiovendejo de Ohio la unuan fojon en la mondo oni uzis monregistrilon kun skanilo de strekokodoj por ties identigo sur varo
- 1975: Indira Gandhi enkondukis krizostaton en Barato
- 1976: Pollando: taĉmentoj de milico subpremis laboristajn protestojn de la loĝantoj de Radom torturante arestitajn dum trapaso de t.n. "vojeto de la sano" - reprezalioj daŭris ĝis la 30-a de junio
- 1979: Muhammad Ali, usona boksisto, emeritiĝis.
- 1980: Prezidento de Sirio Hafiz al-Asad estis iomete vundita en atenco de Islama Frataro
- 1997: Bertie Ahern iĝis ĉefministro de Irlando
- 2004: Oficanta prezidento de Islando Ólafur Ragnar Grímsson estis elektita por la dua oficado
- 2006: Germana politike maldekstra taggazeto die tageszeitung publikigis artikolon ofendan al pola prezidento Lech Kaczyński kaj lia frato Jarosław Kaczyński
- 2010: Ĉefepiskopo de Gniezno Józef Kowalczyk fariĝis primaso de Pollando.
- 2011: Membroj de nigeria islama terorisma grupo Boko Haram faris atencojn kontraŭ 3 bierejoj en Maiduguri, mortigante ne malpli ol 25 personoj
Naskiĝoj
- 1699: Marie Thérèse Rodet Geoffrin, mastrino de pariza literatura salono dum klerismo (m. 1777)
- 1726: Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1796)
- 1730: Charles Messier, franca astronomo (m. 1817)
- 1821: Bartolomé Mitre, prezidento de Argentino (m. 1906)
- 1824: William Thomson, pli bona konata kiel Lordo Kelvin, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo (m. 1907)
- 1825: Francisco Otaviano, brazila advokato, ĵurnalisto, diplomato, politikisto kaj poeto (m. 1889)
- 1835: Otto Herman, hungara naturisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1858: Ferenc Vendrei, hungara aktoro, dramverkisto (m. 1940)
- 1891: Hillel Kohn, rumania hungara ekonomikisto, sociologo, publicisto ( m. 1972)
- 1892: Pearl S. Buck, usona nobelpremiita verkistino (m. 1973)
- 1908: Salvador Allende, prezidento de Ĉilio 1970-73 (m. 1973)
- 1908: Willy Burgemeister, ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
- 1913: Aimé Césaire, afrokariba-franca poeto, verkisto, politikisto (m. 2008)
- 1921: Mirko Hanák, slovaka pentristo (m. 1971)
- 1922: László Földes, rumania hungara redaktoro, literaturkritikisto (m. 1973)
- 1928: Nakamatsu Yoshiro, japana inventisto
- 1929: Erzsébet Kerekes Tóth, rumania hungara aktorino, kantistino, deklamistino
- 1932: Albert Péter, rumania hungara popoldancisto, koeografo
- 1935: Béla Szilágyi, rumania hungara pentristo
- 1942: Gilberto Gil, brazila muzikisto kaj politikisto
- 1945: Ondřej Neff, ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto
- 1957: Mária Sándor, rumania hungara lingvistino
- 1963: Miĥail Ĥodorkovskij, gvidanto de la rusa naftokonzerno Jukos
- 1972: Garou, kanada kantisto
- 1977: Katalin Berekméri, rumania hungara aktorino
- 1977: Tite Kubo, japana mangaverkisto
- 1985: Katrin Heß, germana aktorino
- 1993: Ariana Grande, usona aktorino, kantistino kaj dancistino
Mortoj
- 363: Juliano la Apostato, romia imperiestro (n. 331/332)
- 1095: Roberto de Hereford, franca kleriko, episkopo de Hereford (Anglio), matematikisto kaj astronomo
- 1291: Eleanora de Provenco, reĝino de Anglio (kiel edzino de Henriko la 3-a) (n. ĉ. 1223)
- 1541: Francisco Pizarro, hispana konkeranto de Peruo (n. ĉ. 1471)
- 1569: Victorinus Strigel, germana teologo
- 1679: Pablo Bruna, hispana komponisto (n. 1611)
- 1793: Gilbert White, angla ornitologo (n. 1720)
- 1810: Joseph-Michel Montgolfier, franca inventisto (n. 1740)
- 1856: Max Stirner, germana filozofo (n. 1806)
- 1861: Pavel Jozef Šafárik, slovaka verkisto kaj historiisto (n. 1795)
- 1870: Armand Barbès, franca revoluciulo (n. 1809)
- 1878: Francisco Adolfo de Varnhagen, brazila historiisto, militisto kaj diplomato (n. 1816)
- 1918: Peter Rosegger, aŭstra verkisto (n. 1843)
- 1922: Alberto la 1-a, princo de Monako (n. 1848)
- 1942: Győző Kara, hungara literatur- kaj arthistoriisto, tradukisto (n. 1960)
- 1943: Karl Landsteiner, aŭstra kemiisto kaj bakteriologo (n. 1868)
- 1945: Emil Hácha, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1872)
- 1948: Antal Valentiny, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1883)
- 1956: Clifford Brown, usona ĵaztrumpetisto (n. 1930)
- 1963: Nándor Guncser, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1886)
- 1957: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (n. 1878)
- 1958: János Kende, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1881)
- 1975: José María Escrivá de Balaguer, hispana sanktulo, fondinto de Opus Dei (n. 1902)
- 1984: Michel Foucault, franca filozofo kaj historiisto (n. 1926)
- 1997: Israel Kamakawiwoʻole, havaja muzikisto (n. 1959)
- 2001: Otaviano Curvelo de Souza, brazila esperantisto (n. 1922)
- 2001: Georgo Abraham, argentina esperantisto (n. 1916)
- 2003: Strom Thurmond, usona politikisto (n. 1902)
- 2005: Filip Adwent, pola kuracisto, eŭrodeputito, kontraŭulo de Eŭropa Unio (n. 1955)
- 2007: Géza Domokos, rumania hungara libroeldonejestro, verkisto, politikisto (n. 1928)
- 2010: Algirdas Brazauskas, prezidento de Litovio (n. 1932)
- 2012: Nora Ephron, usona verkistino kaj filma reĝisorino (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: José María Escrivá de Balaguer, hispana sacerdoto kaj fondinto de Opus Dei
- Nacia tago en Madagaskaro, tago de la sendependiĝo (1960)
- Rumanio: Tago de Flago
- Internacia tago kontraŭ trouzo de drogoj kaj ilia kontraŭleĝa komerco - fiksita decembre 1987
- Internacia Helpo-Tago al Viktimoj de Torturoj - fiksita en 1997 laŭ propono de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj
Tagoj de semajno
La 26-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.