26-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de marto estas la 85-a tago de la jaro (la 86-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 280 tagoj restas.
Je la 26-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 590: Imperiestro Maurikios proklamis sian filon kunimperiestro de la Bizanca imperio
- 752: Stefano la 2-a elektiĝis papo, post kiam lia antaŭulo mortis nur 4 tagojn post sia elektiĝo antaŭ mem sia enposteniĝo.
- 1027: La papo Johano la 19-a kronis Konradon la 2-an kaj lian edzinon, Gisela de Svabio, en Kolonjo al geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio.
- 1211: Post la morto de sia patro Sanĉo la 1-a, Alfonso la 2-a surtroniĝis en Portugalujo.
- 1226: Imperiestro de Sankta Romia Imperio Frederiko la 2-a agnoskis sin universala reganto de kristana Eŭropo
- 1348: Per la meto de la unua ŝtono por la urba murego Karolo la 4-a komencas la konstruadon de la Nova Urbo de Prago, la plej nova kaj granda de la mezepokaj urboj, kiu iĝis nuntempe la historia centro de Prago.
- 1467: En Lhotka apud Rychnov nad Kněžnou okazis la unua sinodo de la komunumoj de Bohemiaj Fratoj
- 1511: Forta tertremo skuis la balkanan duoninsulon kaj senteblis ĝis norda Italujo. Oni supozas ĉirkaŭ 6.000 viktimojn.
- 1526: Liberigita de hispana mallibero reĝo de Francio Francisko la 1-a revenis al sia lando
- 1636: Oficiala fondiĝo de la Universitato de Utrecht.
- 1640: Reĝino de Svedio Kristina fondis universitaton en finna Turku
- 1791: Francio: oni anoncis difinon de metro
- 1799: Venko de aŭstra armeo super la franca en batalo de Legnago
- 1812: Tertremo neniigis Karakason (Venezuelo). Pluraj miloj da homoj mortis en tiu katastrofo, pri kiu raportis ankaŭ Alexander von Humboldt.
- 1828: La aŭstra komponisto Franz Schubert donas sian unuan kaj ununuran publikan koncerton en Vieno.
- 1830: Libro de Mormon publikiĝis
- 1873: Post kiam Britio kontrakte transdonis la suverecon super Nederlanda Hindio al Nederlando, tiu ĉi deklaris militon al la sultano de Aceh sur Sumatro.
- 1881: Rumanio proklamiĝis Reĝlando de Rumanio. La princo Karolo la 1-a iĝis la unua reĝo de lando novfondita en 1878.
- 1885: Amasa deportado de poloj (parte ankaŭ de judoj) de Reĝlando Prusio komenciĝis; ĝis 1890 nombro de deportitoj superis 30 mil personojn
- 1898: En Transvalo (en Afriko) kreiĝis laŭ ordono de Paul Kruger la unua naturrezervejo, la Sabie Game Reserve. La bestoprotektejo estis renomita al Nacia Parko Kruger en 1926.
- 1904: Sisavang Vong ekregis en la reĝlando Luangprabango; (ekde 1946 reĝo de Laoso)
- 1913: Dum la granda inundo en Dayton (Ohio, Usono) okazis pro rompitaj gastuboj ankaŭ gas-eksplodoj, kiuj detruis aliajn domarojn. Entute perdis la vivon pli ol 360 homoj kaj sian hejmon ĉirkaŭ 65.000.
- Unua mondmilito:
- 1915: Germana-rusa batalo de Przasnysz finiĝis (ekde la 18-a de februaro) - unuafoje en la historio Rusio pere de kirasita taĉmento trarompis la fronton
- 1917: Malvenko de brita armeo kontraŭ la turka en la unua batalo de Gaza Sektoro
- 1939: Pola ambasadoro en Berlin informis Joachim von Ribbentrop pri forĵeto de germanaj postuloj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Batalo de Anglio: polaj aviadilistoj en Britio unuafoje batalflugis de aviadaj bazoj troviĝantaj ekster Pollando; membroj de la Asocio de Armita Batalado laŭ ordono de komandanto por la areo de Lvovo sensukcese atencis kontraŭ pola-soveta komunistino Wanda Wasilewska (pereis tamen ŝia edzo)
- 1941: Hans Frank en sia parolado diris, ke Ĝenerala Gubernio estos same germana kiel Rejnlando kaj nombro de poloj malpliiĝos de 12 ĝis 4-5 milionoj; en Poznań germanoj gilotinis 11 polojn
- 1942: En Poznań oniekzekutis 12 polojn; gestapo arestis en Vilno 22 jezuitojn, deportis 60 monaĥojn kaj 122 monaĥinojn de Romkatolika Eklezio kaj germanaj regopovoj likvidis jezuitan studion pri teologio; al koncentrejo Aŭŝvico germanoj transportis 999 virinojn de koncentrejo Ravensbrück
- 1943: Volinia masakro: nokte Ukraina Ribela Armeo masakris pli ĉ. 180 polojn en vilaĝo Lipniki - de la masakro estis savita de sia patro 1,5-aĝa Mirosław Hermaszewski, estonta pola kosmonaŭto; polaj skoltoj liberigis ĉe varsovia Reĝa Armilejo 26 enkarcerigitojn, transportataj de gestapejo al enketa malliberigejo Pawiak, interalie sian komandanton Jan Bytnar; germana polico pafmortigis en Skroniów (distrikto Jędrzejowski) 8 personojn; en Gdańsk gestapo sendis 30 polojn en sian koncentrejon Stutthoff (ene de Libera Urbo Dancigo); al pereigejo en Treblinka alvenis transporto kun judoj de Tesaloniko
- 1944: Soldatoj de la 3-a Divizio de Infanterio je la nomo al Romuald Traugutt solene ĵuris; taĉmento de Pola Enlanda Armeo nokte de la 25-a/16-a de marto atakis malliberejon en Grójec
- 1945: Rybnik kaj Wodzisław Śląski estis liberigitaj de germana okupado
- Batalo de Iwo Jima finiĝis (daŭranta ekde la 19-a de februaro)
- 1946: Subskribo de interkonsento pri retiriĝo de Ruĝa Armeo de Irano
- 1970: Unua supersonlima flugo de la Concorde
- 1971: Bangladeŝo sendependiĝis (de Pakistano)
- 1973: Prezidento de Egiptio Anvar Sadat transprenis funkcion de ĉefministro anoncante neeviteblan "totalan konfronton" kun Israelo
- 1974: Utarakando: Gaura Devi gvidis 27 virinojn, kiu ĉirkaŭigis arbojn por defendi ilin de fortranĉo; komenco de la movado ĉipko en Barato
- 1976: Germanio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio fondiĝis
- 1989: En Sovetunio okazis baloto al Kongreso de Popolaj Deputitoj
- 1991: Fondiĝo de sudamerika zono de libera komerco Merkosudo per subskribo de la kontrakto de Asunción.
- 1995: Traktato de Schengen: forigo de la interna landlima kontrolo
- 2000: Vladimir Putin elektiĝis kiel prezidento de Rusio
- 2000: Grekio (sen teritorio de Athos) aliĝis al Traktato de Schengen
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo kaj preĝis ĉe la muro de lamentadoj
- 2006: En Skotlando oni malperesis fumi en restoracioj kaj trinkejoj
- 2012: Landlima konflikto inter Sudano kaj Sud-Sudano eksplodis
Naskiĝoj
- 1478: Hieronymus Emser, germana teologo
- 1516: Conrad Gesner, svisa kuracisto (m. 1565)
- 1685: Johann Alexander Thiele, germana pentristo kaj akvafortisto
- 1748: Benoît Joseph Labre, franca pilgrimanto, katolika sanktulo (m. 1783)
- 1753: Benjamin Thompson, usona-angla fizikisto kaj elpensisto (m. 1814)
- 1789: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro
- 1832: Michel Bréal, franca lingvisto, fondinto de semantiko (m. 1915)
- 1850: Edward Bellamy, usona verkisto
- 1859: Alfred Edward Housman, angla poeto (m. 1936)
- 1874: Robert Frost, usona poeto verkanta kontemple-filozofian poezion, kvarfoja laŭreato de la premio Pulitzer (m. 1964)
- 1875: Syngman Rhee, unua prezidento de Sud-Koreio (m. 1965)
- 1896: Rudolf Dassler, germana entreprenisto (m. 1974)
- 1903: Béla Gözsy, hungara-kanadana farmaciisto (m. 1979)
- 1911: Tennessee Williams, usona dramisto (m. 1983)
- 1913: Pál Erdős, hungara matematikisto (m. 1996)
- 1921: Tibor Oláh, hungara kritikisto, tradukisto (m. 1996)
- 1926: Zoltán Kallós. hungara etnografo
- 1927: Ernő Balla, rumania hungara tradukisto, bibliografo
- 1930: Sandra Day O'Connor, unua virina juristo de Suverena Kortumo de Usono
- 1931: Leonard Nimoy, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1933: Mieczysław Künstler, pola lingvisto, ĉinologo, tradukisto (m. 2007)
- 1935: Maĥmud Abbas, prezidento de Palestina Aŭtonomio
- 1936: Giora Feidman, argentina klezmer-muzikisto juddevena
- 1938: Anthony Leggett, angla-usona nobelpremiita fizikisto
- 1940: Nancy Pelosi, usona politikistino
- 1941: Richard Dawkins, brita etologo kaj zoologo
- 1944: Igor Mitoraj, pola skulptisto kreanta eksterlande (Francio, Italio)
- 1945: Kálmán Györffi. hungara verkisto
- 1949: Patrick Süskind, germana verkisto
- 1952: Árpád Szabó, rumania hungara lokhistoriisto
- 1954: László Borbély rumania hungara politikisto, ministro
- 1959: Dániel Cirnu, hungara grafikisto, dezajnisto
- 1973: Larry Page, usona komputikisto, kunkreinto de Google
- 1976: Imre Barna Balázs, hungara pentristo
- 1981: Adorján Pataki, rumania hungara opekarkantisto
- 1985: Keira Knightley, angla filmaktorino kaj manekenino
- 1987: Yui, japana kantistino
Mortoj
- 752: Stefano la 2-a, kontraŭpapo
- 809: Ludgero, frisa misiisto kaj monaĵejo-fondinto (proksima dato) (n. ĉ. 742)
- 922: Al-Hallaĝ, persa majstro de sufiismo, islama martiro (n. 858)
- 1130: Sigurdo la 1-a (Norvegio), alinome Sigurður Jorsalafari, reĝo de Norvegio (n. ĉ. 1090)
- 1211: Sanĉo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1154)
- 1350: Alfonso la 11-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1311)
- 1517: Heinrich Isaac, flandra komponisto (n. ĉ. 1450)
- 1566: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1510)
- 1657: Jacob van Eyck, nederlanda komponisto kaj kariljonisto
- 1685: Go-Sai, la 111-a imperiestro de Japanio (n. 1638)
- 1797: James Hutton, natursciencisto kaj geologo (n. 1726)
- 1804: Wolfgang von Kempelen, hungara inventisto (n. 1734)
- 1814: Joseph-Ignace Guillotin, franca kuracisto, "inventinto" de gilotino (n. 1738)
- 1827: Ludwig van Beethoven, germana komponisto (n. 1770)
- 1857: Pál Felsőbüki Nagy, hungara politikisto, lingvisto (n. 1777)
- 1875: János Kriza, hungara etnografo, unitarisma episkopo (n. 1811)
- 1892: Walt Whitman, usona humanisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1819)
- 1902: Cecil Rhodes, brita kolonia politikisto (n. 1853)
- 1923: Sarah Bernhardt, franca aktorino (n. 1844)
- 1945: David Lloyd George, ĉefministro de Britio 1916–22 (n. 1863)
- 1969: B. Traven, germana verkisto (n. 1882)
- 1959: Raymond Chandler, usona verkisto (n. 1888)
- 1976: Lin Yutang, ĉina verkisto kaj inventisto (n. 1895)
- 1984: Seku Ture, prezidento de Gvineo (n. 1922)
- 1985: Barabás Bajkó, hungara kuracisto (n. 1916)
- 1985: Judit Winkler, rumania hungara historiistino, numismatikistino (n. 1925)
- 1992: Zoltán Kovács Borbereki, hungara pentristo, skulptisto (n. 1902)
- 1995: Douglas B. Gregor, brita esperantisto kaj esperanto-verkisto (n. 1909)
- 1998: Endre Zrínyi, rumania hungara muzeologo, arkeologo (n. 1927)
- 2005: James Callaghan, ĉefministro de Britio (n. 1912)
- 2006: József Béres, hungara kuracisto pri kancero (n. 1920)
- 2008: Manuel Marulanda, kolombia gerilestro, la ĉefkomandanto de FARK (n. 1930)
- 2010: Maŭro La Torre, itala esperantisto, prezidanto de ILEI (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Sankta Dimas, la unua kristana sanktulo, agnoskita de Jesuo mem
- Ludgero, frisa episkopo, misiisto
- Nacia tago en Bengalio, tago de la sendependiĝo (1971)
- Malio - Tago de Martiroj
Tagoj de semajno
La 26-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.