26-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de novembro estas la 330-a tago de la jaro (la 331-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 35 tagoj restas.
Je la 26-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- -43: Dua triumviraro interkonsentita
- 579: Pelagio la 2-a iĝis papo
- 1335: Dum kunveno en Visegrád arbitracia juĝejo ordonis al ordeno de germanaj kavaliroj redoni al Pollando Kujavion kaj la Landon de Dobrzyn
- 1346: Karolo la 4-a kroniĝis en la katedralo de Bonn kiel kontraŭreĝo de Germanio
- 1476: Vlad la 3-a Drakulo helpe de hungara kaj moldava armeoj regajnis tronon
- 1504: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Kastilio
- 1580: Francio: hugenotoj interpaciĝis kun katolikoj
- 1751: Adolfo Frederiko iĝis reĝo de Svedio
- 1764: En Francio oni likvidis ordenon de jezuitoj
- 1778: James Cook malkovris insulon Maui en Havajo
- 1801: Angla kemiisto Charles Hatchett malkovris niobion
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la hispana en batalo de Alba de Tormes
- 1861: Flago de Kolombio oficialiĝis
- 1895: Papo Leono la 13-a refunkciigis Koptan Katolikan Eklezion en Egiptujo
- 1918: Granda Serba Asembleo voĉdonis en Podgorico pri enigo de Montenegro al Serbio
- 1922: Oni eniris mumio-tombon de Tutanĥamono
- 1924: Proklamo de Popola Respubliko Mongolio
- Dua mondmilito:
- 1939: Sovetunio rompas neagresan pakton kun Finnlando, kio kaŭzis vintran militon - artilerio de Ruĝa Armeo bombardis rusan vilaĝon Mainila apud finna-soveta landlimo por havi militkazon kulpigante finnojn; Pollando: centraj germanaj regopovoj decidis likvidi germanajn taĉmentojn de "memdefendo" (Selbstschutz) - en regiono Gdansk-Okcidenta Prusio ĝi nombris ĉ. 38 mil personojn kaj partoprenis en pluraj murdoj de pola loĝantaro
- 1940: Pollando: en Chorzów eksplodis forno de Siemens-Martin, kion verŝajne kaŭzis loka rezisto-movado
- 1941: Pollando: germanaj regopovoj konstatis ke en Ĝenerala Gubernio kreskas posemajne nombro da malsaniĝoj je tifo; en Varsovio oni inaŭguris laŭvicajn tagojn de la germana kulturo
- 1942: Premiero de filma melodramo Casablanka; germanoj ordonis maldungi judajn laboristojn en Nazia Germanio kaj anstataŭi ilin per poloj, deportataj al trudlaboro de ĜG; de malliberejo en varsovia Pawiak foriris transporto de 63 viroj al germana koncentrejo en Aŭŝvico
- 1943: Pollando: germanoj en Dąbrowa Górnicza publike pendumis 11 personojn, revenĝe pro mortigo de ĝendarmo, apud Częstochowa 10 kaj en Łomża 7 malliberulojn; soldatoj de Pola Enlanda Armeo bruligis en antaŭurbo de Przemyśl fabrikon de veturiloj kaj en Varsovio pripafis germanajn veturilojn partoprenantaj en strataj homkaptadoj
- 1944: Heinrich Himmler ordonis neniigi krematoriojn en la koncentrejo Aŭŝvico; en Londono 168 personojn pereis pro atako de germana raketo V-2 en ĉiovendejon; al Pollando alvenis la lasta aviadilo de Okcidento kun necesaĵoj por Pola Subtera Ŝtato
- 1949: Barato akceptis konstitucion de respubliko, kiu ekvalidis la 26-an de januaro 1950
- 1955: Belarusio: remalfermo de Muzeo al Adam Mickiewicz en Navahrudak
- 1968: Akceptita de Unuiĝintaj Nacioj - laŭ propono de Pollando - konvencio ekskludis fortempiĝon de militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a sian 9-an apostolan viziton direktis al Tehrano
- 1972: Premiero de la sporta aŭtomobilo Fiat X1/9
- 1973: Maŭritanio iĝis membro de Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1977: Francio: Metroo de Marsejlo parte ekfunkciis
- 1983: El monŝrankoj de Flughaveno London Heathrow oni rabis 26 mln da britaj pundoj
- 1986: Iraka-irana milito: irana balistika misilo falis al unu el kvartaloj de Bagdado mortigante 103 personojn
- 1989: Lastaj militistaj taĉmentoj de Vjetnamio forlasis Kamboĝon
- 1991: Sur usona atoma armea spaco en Nevado britoj faris la lastan nuklean teston
- 1994: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis 30 novajn kardinalojn
- 1995: Eduard Ŝevardnadze iĝis prezidento de Kartvelio
- 1998: 209 personoj pereis en kunpuŝiĝo de trajnoj en barata subŝtato Panĝabio
- 1998: Tony Blair kiel la unua ĉefministro de Britio alparolis en irlanda parlamento
- 2003: La lasta flugo de la pasaĝeraviadilo Konkordo
- 2006: Rafael Correa gajnis prezidentan balotadon en Ekvadoro
- 2007: Sudkorea urbo Yeosu estis elektita organizanto de internacia ekspozicio 2012 (al tio strebis ankaŭ maroka Tanĝero kaj pola Vroclavo)
- 2010: Ŝtata Dumao de Rusio akceptis rezolucion pri kondamno de la krimo de Katin - amasa stalinisma murdo de polaj oficiroj
- 2011: NASA lanĉis kosmosondilon Marsa Scienca Laboratorio
Naskiĝoj
- 1731: William Cowper, angla poeto (m. 1800)
- 1754: Georg Forster, pola-germana natursciencisto skotdevena, kunfondinto de vojaĝliteraturo (m. 1794)
- 1827: Ellen G. White, usona profetino, verkistino, kunfondintino de adventismo, vegetaranino (m. 1915)
- 1857: Ferdinand de Saussure, svisa lingvosciencisto (m. 1913)
- 1862: Marc Aurel Stein, brita arkeologo (m. 1943)
- 1875: Kálmán Dékáni, hungara bibliotekisto (m. 1925)
- 1883: Mihály Babits, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 1941)
- 1885: Heinrich Brüning, kanceliero de Germanio (m. 1970)
- 1889: Árpád Kostyala, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto (m. 1965)
- 1894: Norbert Wiener, usona matematikisto kaj kreinto de kibernetiko (m. 1964)
- 1897: Mózes Kahána, hungara verkisto (m. 1974)
- 1910: Gyula Csehi, hungara literaturteoristo, universitata profesoro (m. 1976)
- 1910: Karl Schulze, germana esperantisto (m. 1983)
- 1912: Eugène Ionesco, franca dramisto rumandevena (m. 1994)
- 1913: Łukasz Ciepliński, pola subkolonelo, anatemita soldato, murdita (m. 1951)
- 1919: Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento de Pollando en ekzilo (m. 2010)
- 1922: Charles M. Schulz, usona bildliteraturisto (m. 2000)
- 1926: Ralf Wolter, germana aktoro kaj kantisto
- 1930: Uladzimir Karatkjeviĉ, belorusa verkisto (m. 1984
- 1933: Antal Madarász, hungara instruisto, geografo (m. 1978)
- 1939: Tina Turner, usona kantistino
- 1952: Miklós Onucsán, rumania hungara grafikisto, ceramikisto
- 1875: Gábor Ajtai Nagy, hungara, rumania hungara redaktoro (m. 1942)
- 1942: Dang Thuy Tram, vjetnama batalkirurgistino, murdita (m. 1970)
- 1945: Magdolna Csutak, rumania hungara, aŭstria insdustriastistino
- 1951: Ilona Staller, konata pli kiel Cicciolina, ĉeĥa pornaktorino
- 1958: István Ferenc Magyar, rumania hungara dizajnisto, pentristo
- 1962: Antal Bege, hungara matematikisto (m. 2012)
- 1969: Ferenc Vastag, rumania hungara boksisto
- 1981: Natasha Bedingfield, brita kantistino
Mortoj
- 399: Siricio, papo, sanktulo
- 1252: Blanka de Kastilio, reĝino de Francio, katolika sanktulino (n. 1188)
- 1504: Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio (n. 1451)
- 1695: Gregório de Matos, renoma poeto kaj advokato dum la kolonia periodo de Brazilo (n. 1636)
- 1772: János Lázár, hungara verkisto (n. 1703)
- 1851: Nicolas Jean de Dieu Soult, marŝalo de Francio (n. 1769)
- 1855: Adam Mickiewicz, pola profeto-poeto, politika publicisto, aŭtoro de Sinjoro Tadeo, nacia epopeo (n. 1798)
- 1857: Joseph von Eichendorff, germana poeto (n. 1788)
- 1862: Julia Pardoe, brita verkistino (n. 1806)
- 1889: Károly Koller, hungara fotisto, pentristo (n. 1838)
- 1892: Mór Wahrmann, hungara politikisto (n. 1832)
- 1926: Eliška Krásnohorská, ĉeĥa poetino kaj tradukistino (n. 1847)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, la unua prezidento de Ukrainio (n. 1866)
- 1940: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (n. 1868)
- 1943: Edward O'Hare, usona flug-aso (n. 1914)
- 1950: Hedwig Courths-Mahler, germana verkistino (n. 1867)
- 1952: Sven Hedin, sveda geografiisto, fotografisto, malkovristo kaj verkisto (n. 1865)
- 1956: Tommy Dorsey, usona ĵazmukisto (n. 1905)
- 1956: Imre Szalacsy-Rácz, hungara verkisto (n. 1900)
- 1959: Gustav Adolf Canaval, aŭstra ĵurnalisto kaj eldonisto
- 1968: Arnold Zweig, germana verkisto (n. 1887)
- 1969: Márton Lőrincz, hungara luktisto, olimpia ĉampiono (n. 1911)
- 1970: György Bartók, hungara filozofo (n. 1882)
- 1972: Erzsébet Surány, rumania hungara grafikistino, ilustraciistino (n. 1911)
- 1981: Max Euwe, nederlanda mondĉampiono de ŝakludo (n. 1901)
- 1904: Zoltán Gombos, hungara/usona eldonisto, redaktoro (n. 1984)
- 1985: Sergej Gerasimov, rusa reĝisoro, scenariisto kaj aktoro (n. 1906)
- 1988: István Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto (n. 1933)
- 1994: István Fényi, hungara poeto, tradukisto (n. 1919)
- 2001: Regine Hildebrandt, germana politikistino (n. 1941)
- 2006: Mário Cesariny de Vasconcelos, portugala poeto kaj pentristo (n. 1923)
- 2008: Edna Parker, usona longvivulino (n. 1893)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Siricio, papo
- Nacia tago en Mongolio, fondiĝo de la ŝtato (1924); plia tago estas la 11-a de julio (sendependiĝo de Ĉinio en 1921)
- Ukrainio: Memor-Tago pri Viktimoj de Malsatego kaj Politikaj Reprezalioj (Holodomoro) - celebrata ĉiun 4-an sabaton de novembro ekde la 26-a de novembro 1998
- Barato: Konstitucia Tago
Tagoj de semajno
La 26-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.