2623 Zech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2623 Zech
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2623 Zech
Aliaj nomoj A919 SA; 1963 RE
Malkovro
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro 22-a de septembro 1919
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
337,270 Gm (2,255 AU)
258,068 Gm (1,725 AU)
416,471 Gm (2,784 AU)
Discentreco 0,235
Meza anomaliangulo 44,196°
Klinangulo 4,058°
Periodo 1236,448 tagoj (3,385 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,83 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
349,157°
Argum. de periapsido 22,540°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 7,22 km
Ĉefa korpo: 6,93 km
Rotacia periodo 0,1142 tago (2,7401 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ~0.16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,1
vdr

2623 Zech estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 22-an de septembro 1919 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la nuntempan germanan astronomon Gert Zech, de la Astronomisches Rechen-Institut kaj redaktoro de "Astronomy and Astrophysics Abstracts". Li ankaŭ laboris por determini la termason kaj la astronomian unuon per observoj de 433 Eroso.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 7-an de oktobro 2014 de D. Pray, P. Pravec, V. G. Chiorny, Yu. N. Krugly, V. Benishek, J. Pollock, D. B. Caton, A. B. Smith, R. L. Hawkins, R. Inasaridze, R. Montaigut, A. Leroy, D. E. Reichart, J. B. Haislip kaj A. LaCluyze per observoj de lumaj kurboj far'de diversaj observatorioj, anoncita en novembro 2014.

Tiu satelito havas taksata diametron de 2,01 km, orbitan periodon de 4,883 ± 0,012 tagoj (117,192 ± 0,288 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 44 km. Ĝia rotacia periodo estas 18,718 ± 0,008 h (0,7799 tago).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2622 Bolzano2623 Zech2624 Samitchell