27-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 27-a de marto estas la 86-a tago de la jaro (la 87-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 279 tagoj restas.
Je la 27-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 997: Pollando: ĉeĥa episkopo Adalberto el Prago okazigis amasan baptadon en Gdańsk
- 1272: Surtroniĝis la papo Gregorio la 10-a post kiam li pastriĝis nur la 19-an de marto de la sama jaro.
- 1306: Roberto Bruso kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1329: Papo Johano la 22-a en la buleo In agro dominico kondamnis 17 tezojn de la germana teologo kaj filozofo Majstro Eckhart kaj 11 konsideris suspektindaj
- 1351: Hereda milito de Bretonio: Batalo de la Tridek okazis
- 1357: Ĉeĥio: oficiale ekfunkciis burgo Karlštejn apud Beroun, fondita de Karolo la 4-a
- 1513: La hispana esploristo Juan Ponce de Leon estis la unua eŭropano, kiu ekvidis Floridon opiniante ĝin insulo.
- 1521: Dum la milito inter Krono de Pola Reĝlando kaj la ordeno de germanaj kavaliroj ŝipoj el Gdańsk konkeris sur la laguno de Vistulo ŝipon Kneiphof kun 75-membra skipo kaj solduloj - ĝi iĝis milita predo
- 1613: Kanado: en Novlando naskiĝis la unua anglalingva infano
- 1625: Karlo la 1-a iĝis reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando
- 1764: Jozefo la 2-a, la plej aĝa filo de Maria Tereza de Aŭstrio, elektiĝis reĝo de Germanio
- 1793: Katerina la 2-a alligis al Rusia Imperio, aneksitan dum la dua dispartigo de Pollando, Dekstrabordan Ukrainon (laŭ Dnepro)
- 1794: La Usona Kongreso decidis la konstruon de ses fregatoj kaj tiel fondis la usonan mararmeon.
- 1818: Kongresa Pollando: inaŭguro en Varsovio de la unua kunsido de pola sejmo; solene alparolis caro Aleksandro la 1-a
- 1850: San-Diego iĝis urbo de Kalifornio
- 1854: Unuiĝinta Reĝlando deklaris militon al Rusio
- 1896: Aperis “Alvião”, ĵurnalo spiritisma publikita en urbo Taubaté, San-Paŭlio.
- 1898: Ĉinio farmigis al Rusio por 25 jaroj havenon Dalian kaj fortreson Port Arthur
- 1899: Guglielmo Marconi sukcesis la unuan sendratan telegrafan ligon trans la Manikon.
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Polikseno
- 1914: Belga kirurgo Albert Hustin faris la unuan nesenperan transfuzon de sango
- 1918: Parlamento de Besarabio voĉdonis pri kunligo de la teritorio kun Rumanio
- 1920: Hermann Müller iĝis regna kanceliero de Germanio
- 1924: Kanado agnoskis Sovetunion
- 1933: Japanio forlasis la Ligon de Nacioj
- 1939: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido finiĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Heinrich Himmler, estro de la SS, ordonis konstruon de koncentrejo Aŭŝvico.
- 1941: En malliberejo de Poznań ĉe la str. Młyńska germanoj ĝis nun ekzekutis 422 personojn, en tio 18 virinojn; Heinrich Himmler eldonis direktivojn pri la germana nacieca listo por germanigi en Silezio maksimume 620 mil personojn
- 1942: Germanaj nazioj murdis ĉiujn pacientojn kaj parton de priservistaro de Juda Malsanulejo en Lublin (en ĝi estis pli ol 100 litoj kaj sinagogo); en Poznań germanoj ekzekutis 9 polojn; germanaj militistoj pro manko de papero fermis eldonadon de germanlingva gazeto "Feldblatt Posen"; germana polico en la tagoj 26-27-a de marto fermis en Vilno 42 polajn katolikajn monaĥejojn
- 1943: Varsovio: revenĝe de la sukcesinta pasinttaga Operaco de Arsenalo, farita de Grizaj Taĉmentoj, germanoj pafmortigis 140 politikajn kaptitojn en Pawiak (la plej granda malliberejo en okupata Pollando);
- Taktika venko de usona ŝiparo kontraŭ la japana en batalo de Komandorski-insularo
- 1944: Ĉirkaŭ 1800 personojn, ĉefe virinojn kaj infanojn, germanoj murdis en sia koncentrejo establita ene de geto en Kaŭno; ukrainaj taĉmentoj de Waffen-SS kaj Wehrmacht ekstermis polan vilaĝon Smoligów (Distrikto Hrubieszowski) - dum tuttaga batalo pereis 300 poloj (ĉefe civiluloj) kaj 50 ukrainoj kun germanoj; Volinia masakro: ukrainoj atakis polan setlejon Ksawerówka enloĝitan ekskluzive de 39 polaj familioj murdante dekkelkajn personojn; germana polico enterigis en juda tombejo en Lublin 27 vivantajn judojn; taĉmentoj de germana polico bruligis po unu vilaĝo en distrikto Hrubieszowski kaj distrikto Chełmski; gestapo murdis en Varsovio profesoron pri filozofio
- 1945: En Pruszków NKVD perfide arestis 16 gvidantojn de la Pola Subtera Ŝtato, kiujn per aparta aviadilo forveturigis al Lubjanka en Moskvo; 48 malliberuloj, soldatoj de Pola Enlanda Armeo fuĝis de tendaro de NKVD en Skrobów (proksime al Lubartów); sovetaj armeoj liberigis Rumia kaj Strzelin; soldatoj de Ruĝa Armeo bruligis en Gdańsk, pere de enruligitaj bareloj kun brulaĵo, preĝejon al Sankta Josefo - pereis ĉ. 100 germanoj, kiuj sin kaŝis; Stefan Korboński iĝis delegito de pola ekzila registaro; pola militŝipo "Krakowiak" kune kun la norvegaj kaj britaj venkis batale kontraŭ germanaj destrojeroj apud Nederlando; en Ateno okazis solenaĵo omaĝe al pafekzekutita fare de germanoj polo Jerzy Iwanow-Szajnowicz, partoprenanto de la rezista movado en Grekio; en Velingtono fondiĝis Societo de la Amikoj de Pollando
- En Birmo eksplodis kontraŭjapana ribelo; Argentino formale deklaris militon al Japanio kaj Germanio
- 1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: araboj batis embuske eskorton kun provizaĵoj veturantan al kibuco Jehiam (nord-okcidenta Galileo), mortigante 47 judojn
- 1957: Siberia minista setlejo Olenegorsk iĝis urbo
- 1957: En Parizo okazis la unua internacia teatra festivalo, kiun unuafoje partoprenis teatroj de ambaŭ flankoj de Fera Kurteno
- 1958: Nikita Ĥruŝĉov iĝis ĉefministro de Sovetunio
- 1962: Sciencistoj de japana universitato en Ĉiba izoligis de reno de plenkreska etiopa klorocebo ĉelaron, kiu ebligis produkti vakcinon kontraŭ virusaj malsanoj
- 1964: La Sanktvendreda Tertremo kun sia epicentro en la Marbrako de Princo Vilhelmo en Alasko estis unu el la plej fortaj tertremoj en Usono (8,4 ĝis 9,2 sur la skalo de Richter). Mortis 125 homoj pro la tertremo. Cunamoj alvenis ĝis Kalifornio kaj Havajo.
- 1968: En aviadila akcidento pereis Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
- 1968: Generalo Suharto formale iĝis la dua prezidento de Indonezio
- 1969: NASA sendis la kosmosondilon Mariner 7 al Marso.
- 1969: Ekzekutistaj taĉmentoj de haitia diktatoro François Duvalier murdis 11 loĝantojn de vilaĝo Cazale, setligita de posteuloj de polaj legianoj el la tempo de Napoleono Bonaparte
- 1972: En ĉefurbo de Etiopio Adis-Abebo oni subskribis interkonsenton finanta daŭrantan de 17 jaroj enlandan militon en Sudano
- 1975: Komenciĝis la konstruo de la naftodukto Trans-Alaska.
- 1976: Metroo de Vaŝingtono ekfunkciis
- 1976: Michel Platini debutis en franca nacia teamo de futbalo
- 1977: Tenerifo: Aviadila kolizio en Los Rodeos - mortis 583 personojn; la plej granda en la historio
- 1981: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco okazigis la plej grandan avertan 4-horan strikon post ekbato fare de komunistaj sekurecaj servoj de aktivuloj de la movado en Bydgoszcz - ĝi estis la plej granda en historio de Orienta Bloko aŭ eĉ en komunismo, kiun partoprenis 12-14 milionoj de poloj
- 1987: Kanada flugkompanio Canadian Airlines fondiĝis
- 1988: Israela fizikisto Mordechai Vanunu pro malkaŝo al brita gazetaro de nukle-armila programo de Israelo estis kondamnita de juĝejo en Jerusalemo je 18-jara mallibero
- 1991: Miloslav Vlk iĝis ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de Ĉeĥio
- 1993: Jiang Zemin iĝis prezidento de Ĉinio
- 1993: En Lesoto okazis la unua depost 1970 plurpartia baloto
- 1994: Italio: Ek Italio gajnis parlamentan balotadon
- 1995: Prezidento de Sudafrika Respubliko Nelson Mandela retirigis sian edzinon Winnie de la posteno de vicĉefministro
- 1998: En Usono ekvendiĝis la potencilo Viagra.
- 2007: Rusio kaj Latvio subskribis en Moskvo landliman traktaton; Latvio rezignis pri pretendo al Pitalovo
- 2011: Rusio: somera tempo ekvalidis por la tuta jaro
Naskiĝoj
- 972: Roberto la 2-a, reĝo de Francio (m. 1031)
- 1416: Francisko de Paola, itala ermito, katolika sanktulo (m. 1507)
- 1592: Juraj Tranovský, slovaka pastoro, religia poeto verkanta en la ĉeĥa kaj latine, komponisto (m. 1637)
- 1659: Thomas Bartholin, la Juna, dana historiisto, naturalisto kaj antikvaĵisto (m. 1690)
- 1676: Ferenc Rákóczi la 2-a, hungara verkisto (m. 1735)
- 1770: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino (m. 1806)
- 1784: Sándor Kőrösi Csoma, hungara vojaĝisto kaj tibetologo (m. 1842)
- 1785: Ludoviko la 17-a, duko de Normandio (m. 1795)
- 1809: Georges Eugène Haussmann, franca urbisto (m. 1891)
- 1845: Wilhelm Conrad Röntgen, germana nobelpremiita fizikisto (m. 1923)
- 1847: Otto Wallach, germana nobelpremiita kemiisto (m. 1931)
- 1853: Sándor Márki, hungara historiisto (m. 1925)
- 1861: József Koszta, hungara pentristo (m. 1949)
- 1871: Heinrich Mann, germana verkisto (m. 1950)
- 1876: Elemér Horkay, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1924)
- 1879: Sándor Garbai, hungara politikisto (m. 1947)
- 1883: Marie Under, estona poetino (m. 1980)
- 1886: Sergej Kirov, sovetia komunisto (m. 1934)
- 1886: Clemens Holzmeister, aŭstra arkitekto
- 1886: Ludwig Mies van der Rohe, germana arkitekto (m. 1969)
- 1888: Sasaki Macue, japana esperantistino (m. 1933)
- 1888: Alexei Mateevici, rumana poeto (m. 1917)
- 1891: Lajos Zilahy, hungara verkisto (m. 1974)
- 1893: Draguljob Mihajloviĉ, serba generalo (m. 1946)
- 1894: Sándor Károly, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1964)
- 1899: Francis Ponge, franca verkisto
- 1909: Golo Mann, germana historiisto (m. 1994)
- 1911: Imre Mikó, rumania hungara juristo, verkisto (m. 1977)
- 1912: James Callaghan, ĉefministro de Britio (m. 2005)
- 1914: Karel Šolc, ĉeĥa esperantisto (m. 1970)
- 1915: Jonescu-Capatana, rumana esperantisto (m. nekonata)
- 1917: László Keresztes, rumania hungara agronomo
- 1919: Éva Horváth, rumania hungara kurcistino (m.?)
- 1923: Endoo Ŝuusaku, japana katolika verkisto (m. 1996)
- 1924: Sarah Vaughan, usona ĵaz-kantistino kaj pianistino (m. 1990)
- 1927: François Furet, franca historiisto (m. 1997)
- 1927: Ilona Tóth Kovács, rumania hungara aktorino, kantistino
- 1934: István Csurka, hungara dramisto, redaktoro, politikisto (m. 2012)
- 1937: Zoltán Brassai, rumania hungara kuracisto
- 1941: Ivan Gašparovič, prezidento de Slovakio
- 1941: Zsuzsanna Molnár, rumania hungara pentristino
- 1942: Michael York, brita aktoro
- 1944: Margit Köllő, rumania hungara tekstilartistino
- 1945: András Jeles, hungara reĝisoro, scenaristo, dramverkisto
- 1952: Maria Schneider, franca aktorino (m. 2011)
- 1854: Mária Lukáts, rumania hungara grafikistino, pentristino
- 1955: Mariano Rajoy, hispana politikisto
- 1957: Erika Gergely, rumania hungara pentristo
- 1960: Renato Russo, brazila muzikisto (m. 1996)
- 1963: Quentin Tarantino, usona reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj aktoro
- 1970: Mariah Carey, usona popmuzika kantistino, komponistino, tekstistino
- 1970: Leila Pahlavi, princino de Irano (m. 2001)
- 1975: Nóbel Kudelász, hungara poeto, prozaisto
- 1985: Alison Carroll, brita gimnastino kaj modelino
Mortoj
- 1378: Gregorio la 11-a, papo (n. ĉ. 1336)
- 1472: Janus Pannonius, latinlingva kroata-hungara poeto, episkopo (n. 1434)
- 1613: Sigmundo Báthori, reganto de Transilvanio (n. 1572)
- 1625: Jakobo la 1-a, reĝo de Anglio kaj Skotlando (n. 1566)
- 1820: Gerhard von Kügelgen, germana romantikista pentristo (n. 1772)
- 1878: George Gilbert Scott, angla novgotika arkitekto (n. 1811)
- 1909: Gyula Kautz, hungara ekonomikisto, juristo, politikisto (n. 1829)
- 1915: Sifo, ĉina esperantisto kaj anarĥisto (n. 1884)
- 1922: John Anderson, skota esperantisto (n. 1821)
- 1923: Wawrzyniec Hajda, popola silezia bardo, aktivulo pri rekonstruado de Pollando (n. 1844)
- 1931: Arnold Bennett, angla verkisto (n. 1867)
- 1938: William Stern, germana psikologo kaj filozofo; enkondukis nocion intelekta kvociento (n. 1871)
- 1967: Jaroslav Heyrovský, ĉeĥa nobelpremiita kemiisto (n. 1890)
- 1968: Jurij Gagarin, soveta kosmonaŭto, unua spacvojaĝanto (n. 1934)
- 1972: M. C. Escher, nederlanda artisto (n. 1898)
- 1984: Kálmán Henter, hungara kuracisto (n. 1910)
- 2002: Billy Wilder, usona reĝisoro (n. 1906)
- 2004: Gerome Kamrowski, usona artisto (n. 1914)
- 2006: Stanisław Lem, pola sciencfikcia verkisto (n. 1921)
- 2007: Paul Lauterbur, usona kemiisto, nobepremiita pri medicino (n. 1929)
- 2010: Vasilij Smyslov, rusa grandmajstro de ŝako (n. 1921)
- 2012: Richárd Schaaser, hungara aktoro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 27-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.