29-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de marto estas la 88-a tago de la jaro (la 89-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 277 tagoj restas.
Je la 29-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -87: Post 54 jaroj de regado mortis ĉina imperiestro Wu Di el Han-dinastio - dum lia regado konfuceanismo iĝis oficiala doktrino de Ĉinio
- 537: Vigilio iĝis papo
- 1139: Papo Inocento la 2-a eldonis buleon Omne datum optimum, prizorgante ordenon de templanoj kaj donante al ĝi plurajn privilegiojn
- 1430: Sultano Murado la 2-a konkeris Tesalonikon
- 1461: Militoj de rozoj: Batalo de Towton - Eduardo la 4-a venkis lankasterojn
- 1464: Baziliko de Székesfehérvár: Matiaso la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1549: Brazilo: urbo Salvador fondiĝis
- 1632: Britujo kaj Francujo subskribis la kontrakton de Saint-Germain-en-Laye, per kiu Britujo redonas la kolonion Novfrancujon, la nunan Kebekion, konkeritan en 1629.
- 1638: Nordameriko: kolonio Nova Svedio establiĝis
- 1644: Angla enlanda milito: en batalo de Cheriton venkis parlamenta armeo
- 1790: Pola-prusa alianco subskribiĝis en Varsovio
- 1792: Gustavo la 4-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio. La 29-an de marto 1809 devigita abdiki post militaj malvenkoj kaj perdo de Finnlando favore al Rusio.
- 1807: Heinrich Olbers malkovris asteroidon Vesto
- 1809: Grandprinclando Finnlando kreiĝis
- 1827: En Vieno okazis funebra entombigo de Ludwig van Beethoven
- 1831: En Bosnio komenciĝis kontraŭturka ribelo
- 1849: Britio aneksis Panĝabon
- 1864: Britio transdonis la insularon Ioniaj insuloj al Grekio
- 1871: Inaŭguro de Royal Albert Hall en Londono
- 1886: Wilhelm Steinitz iĝis la unua ŝakmondĉampiono
- 1899: Pioniro de radio Guglielmo Marconi transdonis unuan mesaĝon helpe de sendrata telegrafo inter Britio kaj la kontinento
- 1901: En Aŭstralio okazis la unua parlamenta baloto
- 1910: Ribelo de Huanghuagang, la lasta malsukcesa provo revolucii kontraŭ Dinastio Qing, por kio mortis laŭdire 72 homoj.
- 1912: Brita esploristo Robert Scott dum reveno de suda poluso faris la lastan enskribon en sia taglibro
- 1918: Unua mondmilito: kuglo de germana Pariz-kanono trafis dum meso preĝejon al St. Gervais, situintan kontraŭ la pariza urbodomo, kaŭzante falon de volbo rezulte de kio pereis 88 personoj kaj 68 vundiĝis
- 1919: Ĉeĥoslovakio: ŝarĝaŭtomobilo Tatra aperis merkate
- 1923: Pollando: Kartuzy iĝis urbo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: SS-anoj pafekzekutis en Firlej 69 personojn, revenĝo pro partizana agado de la taĉmento de Henryk Dobrzański; en distrikto Ostrów Wielkopolski polico arestis nokte de la 28/29-a de marto pli ol 300 polojn, revenĝe, pro devojigo fare de nekonataj kaŭzintoj, de vara trajno
- 1941: En gulago de Kirova provinco mortis d-ro pri filozofio kaj literaturisto Stanisław Cywiński, arestita kun 300 reprezentantoj de pola intelektularo de Vilno dum la unua soveta okupado de la urbo
- Fino de marbatalo ĉe kabo Matapan (la plej suda parto de Peloponezo); brita kaj aŭstralia ŝiparo supervenkis italan mararmeon Regia Marina
- 1942: Germanaj regopovoj faris novan administracian dividon de pola Galicio laŭ distriktoj: Brzeżany, Czortków kaj Tarnopol en nuna Ternopila provinco, Kałusz, Kołomyja kaj Stanisławów en nuna Ivano-Frankivska provinco, vilaĝa Lvovo kaj Lvovo, Rawa Ruska, Kamionka, Sambor, Stryj, Złoczów kaj Drohobiĉ en nuna Lviva provinco
- Japana venko en batalo de Sumatro; Lubeko: post aeratako de Royal Air Force bruliĝis Marienkirche
- 1943: Germana militista unuo sub kontrolo de profesoro de Vroclava universitato komencis eltombigadon de polaj oficiroj en Katyń; Volinia masakro: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris polajn vilaĝanojn en Pendyki (proksime al Kostopil, nun en Rivna provinco) - pereis ĉ. 150 personoj; partizana taĉmento „Jędrusiów” kune kun Pola Enlanda Armeo frakasis germanan malliberejon en Mielec liberigante 126 enprizonigitojn; germana polico pafmortigis en Varsovio 21 personojn, en tio profesoron pri mikrobiologio Roman Nitsch kaj dum enketado de gestapo en Poznań sinmortigis literaturisto Stefan Balicki, partoprenanto de sekreta instruado; germana polico transportis judojn de Skopjo al koncentrejo Treblinka
- 1944: Ruĝa Armeo liberigis Kołomyja; germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉ. 150 personojn; al germana koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 72 polinoj de Krakovo
- 1945: Germanaj policanoj pafmortigis en Żywiec 5 personojn; Pola-Sovetunia Komisiono pri esploro de germanaj krimoj en koncentrejo Majdanek, fondita la 18-an de aŭgusto 1944, ĉesis labori; en Krakovo fondiĝis Komisiono pri Esploro de Germanaj-Naziaj krimoj en Aŭŝvico
- 1947: En Madagaskaro komenciĝis kontraŭfranca ribelo
- 1951: Usonaj komunistoj Ethel kaj Julius Rosenberg estis pro spionado favore al Sovetunio juĝe kulpigitaj kaj kondamnitaj je mortpuno
- 1959: Premiero de la usona komedio Iuj preferas ĝin varman
- 1960: La 5-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1969: La 14-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Madrido
- 1971: Usona krimulo Charles Manson kaj liaj kunlaborantoj estis mortkondamnitaj
- 1973: Vjetnama milito: la lastaj usonaj taĉmentoj forlasis Vjetnaman respublikon
- 1974: Malkovro de Terakota Armeo apud sarkofago de la unua imperiestro de Ĉinio Qin Shihuangdi
- 1983: Tekokomputilo eniris merkaton en Usono
- 1985: Romo: la 1-a Monda Junulara Tago komenciĝis
- 1998: Portugalio: malfermo de la plej longa en Eŭropo Ponto Vasco da Gama
- 2004: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis kun NATO.
- 2004: Irlando kiel la unua en la mondo enkondukis malpermeson fumi en manĝejoj
- 2006: Plena suna eklipso videbla en la Norda Afriko, Turkio kaj Kazaĥio
- 2006: Ismail Hanija iĝis ĉefministro de Palestina Aŭtonomio
- 2006: Eksprezidento de Liberio Charles Taylor estis arestita
- 2010: Metroo de Moskvo: du atencoj per sinmortigo okazis - pereis 39 personoj, 102 vundiĝis
- 2011: 65 personoj pereis kaj ĉ. 100 vundiĝis dum rekonkero de okupita de ribelantoj sidejo de lokaj regopovoj en Tikrit (norda Irako)
- 2011: NASA-kosmosondilo MESSENGER sendis la unuan foton de Merkuro
Naskiĝoj
- 1187: Arturo la 1-a (Bretonio), nevo de Johano (Anglio) (m. 1203)
- 1468: Karlo la 1-a de Savojo, princo de Savojo kaj Piemonto(m. 1490)
- 1553: Vicencos Kornaros, kreta poeto verkanta en la greka lingvo
- 1561: Santorio Santorio, itala kuracisto, fizikisto kaj inventisto (m. 1636)
- 1735: Johann Karl August Musäus, germana verkisto
- 1747: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto
- 1759: Alexander Chalmers, skota verkisto (m. 1834)
- 1790: John Tyler, usona prezidento 1841-45 (m. 1862)
- 1801: József Torma, hungara historiisto (m. 1864)
- 1816: Tsultrim Gyatso, la 10-a tibeta dalai-lamao (m. 1837)
- 1832: Julius Mařák, ĉeĥa pentristo (m. 1899)
- 1842: Géza Entz, hungara biologo (m. 1919)
- 1861: Francesco Barbèri, itala esperantisto (m. 1930)
- 1864: Joseph Noulens, franca politikisto (m. 1944)
- 1869: Aleš Hrdlička, usona kuracisto kaj antropologo ĉeĥdevena 9m. 1943)
- 1872: Henry William Hetzel, usona esperantisto (m. 1951)
- 1874: Ferenc Szolga, hungara/rumania hungara mineralogo, instruisto (m. ?)
- 1885: Dezső Kosztolányi, hungara verkisto, poeto, tradukisto (m. 1936)
- 1895: Ernst Jünger, germana verkisto (m. 1998)
- 1899: Lavrentij Berija, soveta politikisto kartveldevena, ĉefo de NKVD respondeca pri granda teroro dum stalinismo, ekzekutita (m. 1953)
- 1900: Kázmér Géza Werner, hungara verkisto, teatra reĝisoro (m. 1985)
- 1900: Vilmos Pröhle, rumania hungara verkisto, poeto, grafikisto (m. ?)
- 1905: Jenő Rejtő, hungara verkisto (m. 1943)
- 1908: Ernő Grünbaum, rumania hungara pentristo (m. 1945)
- 1910: József Kecskés, rumania hungara ekonomikisto (m. ?)
- 1920: István Hegyi, rumania hungara ĵurnalisto, muzikritikisto
- 1929: Lennart Meri, prezidento de Estonio (m. 2006)
- 1939: Terence Hill, itala aktoro
- 1941: Renato Corsetti, itala sciencisto, esperantisto, prezidanto de UEA
- 1943: John Major, ĉefministro de Britio
- 1943: Vangelis, greka muzikisto, kreinto de elektronika muziko
- 1945: Gábor Simon, rumania hungara flutisto, direktoro de hungara operejo de Kluĵo
- 1948: Kázmér Kurta, rumania hungara pentristo
- 1957: Christopher Lambert, usona aktoro francdevena
- 1963: Elle Macpherson, aŭstrala aktorino kaj fotomodelo
- 1964: Zsuzsanna Nagy, rumania hungara kuracistino
- 1964: Árpád Daradics, hungara pentristo
- 1968: Lucy Lawless, novzelanda aktorino
- 1979: Ferenc Jámbor, rumania hungara reklamgrafikisto
- 1984: Mohamed Bouazizi, tunizia vendisto, kies sinbruligo kaŭzis tunizian ribelon (m. 2011)
Mortoj
- -87: Wu Di, imperiestro de Ĉinio el dinastio Han (n. -156)
- 1058: Stefano la 9-a, papo (n. 1020)
- 1612: István Szamosközy, hungara historiisto (n. 1570)
- 1697: Nikolaus Bruhns, germana komponisto (n. 1665)
- 1772: Emmanuel Swedenborg, sveda sciencisto, filozofo kaj mistikulo (n. 1688)
- 1778: Charles Wesley, kunfondinto de Metodismo-movado (n. 1707)
- 1792: Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio (n. 1746)
- 1794: Nicolas de Condorcet, franca filozofo kaj matematikisto (n. 1743)
- 1803: Gottfried van Swieten, nederlanda diplomato kaj mecenato de komponistoj (n. 1733)
- 1822: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto
- 1852: Sámuel Méhes, hungara instruisto, verkisto (n. 1795)
- 1863: Józef Lompa, pola instruisto, poeto kaj publicisto, pioniro de nacia renaskiĝo en Supra Silezio (n. 1797)
- 1870: Paul Émile Botta, franca arkeologo kaj konsulo en Mosulo, italdevena (n. 1802)
- 1896: Leó Frankel, hungara komunista revoluciulo (n. 1844)
- 1903: Pista Dankó, hungara komponisto, violonisto (n. 1858
- 1905: Pál Böhm, hungara pentristo (n. 1839)
- 1912: Robert Scott, brita esploristo de Antarkto (n. 1868)
- 1924: Charles Villiers Stanford, brita komponisto irlanddevena (n. 1852)
- 1932: Mihály László, hungara instruisto, verkisto (n. 1849)
- 1937: Karol Szymanowski, pola komponisto, pianisto, pedagogo (n. 1882)
- 1939: Gerardo Machado, prezidento de Kubo (n. 1871)
- 1945: Sándor Ferenczy, rumania hungara biologo (ornitologo) (n. 1901)
- 1950: József Gabriel, rumania hungara, germana redaktoro (n. 1862)
- 1959: Barthélemy Boganda, la unua ĉefministro de Centr-Afrika Respubliko (n. 1910)
- 1964: László Viski Balás, hungara pentristo (n. 1909)
- 1976: Lajos Dálnoki Veress, hungara generalkolonelo (n. 1889:
- 1977: Eugen Wüster, aŭstra leksikografo, fondinto de scienco pri terminologio, esperantisto (n. 1898)
- 1982: Carl Orff, germana komponisto kaj dirigento (n. 1895)
- 2001: Helge Ingstad, norvega esploristo (n. 1899)
- 2001: John Lewis, usona ĵaza pianisto kaj komponisto (n. 1920)
- 2002: Dániel Veress, hungara literaturhistoriisto, dramverkisto (n. 1929)
- 2012: Sándor Fodor, rumania hungara verkisto (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Stefano la 9-a, papo germandevena
- Respubliko Ĉinio: Tago de Revoluciaj Martiroj, ankaŭ Junula Tago
- Centr-Afrika Respubliko: Tago de Boganda
Tagoj de semajno
La 29-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.