29-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de oktobro estas la 302-a tago de la jaro (la 303-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 63 tagoj restas.
Je la 29-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1390: Parizo: la unua proceso pri sorĉaĵoj
- 1525: Marteno Lutero en Wittenberg celebris la unuan meson en la germana lingvo
- 1591: Inocento la 9-a iĝis papo
- 1611: En Varsovio militkaptita rusa caro Bazilo la 4-a Ŝujskij kun siaj fratoj omaĝis al pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa - al la ceremonio alvenis pola militisto Stanisław Żółkiewski
- 1682: William Penn alvenis al Pensilvanio
- 1789: En Prago okazis premiero de la opero La punita voluptulo aŭ Don Giovanni
- 1840: Marŝalo Soult la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1863: Internacia Ruĝa Kruco fondiĝis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: en Varsovio rusoj ekzekutis 4 ribelantojn; malvenko de ribelantaj en batalo de Świdno (distrikto Węgrowski)
- 1894: Princo Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst iĝis regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de la Reĝlando Prusio
- 1913: Leĝo permesis sendevigan instruadon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- 1915: Aristide Briand la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1917: Germano Max Heiser publikigis aron da ludprincipoj pri manpilkado
- 1918: Oni proklamis la Reĝlandon de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1923: Granda Nacia Asembleo de Turkio kunsidanta en nova ĉefurbo Ankara proklamis Respublikon Turkio - la unua prezidento iĝis Mustafa Kemal Atatürk kaj la unua ĉefministro İsmet İnönü
- 1925: En la Tombejo de la Defendintoj de Lvovo oni elektis sennoman kadavron, kiu estis enterigita en la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio
- 1933: Filo de estinta diktatoro de Hispanio José Antonio Primo de Rivera fondis faŝistan partion Hispana Falango
- Dua mondmilito:
- 1939: Pollando: ĉefo de SS kaj de Ordnungspolizei Heinrich Himmler ekparolis por policanoj en Poznań-regiono: Ne forgesu eĉ por momento, ke vi devas esti reprezentantoj de la germana, ĝermana regopovo; kvazaŭarmea germana organizo Selbstschutz pafekzekutis publike en Grudziądz 10 polojn; komandanto de protekta polico en Poznań ordonis senskrupulan observon de nacieca dislimigo inter poloj kaj germanoj
- 1940: Lvovo: en juĝa proceso de sovetaj regopovoj kontraŭ Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj oni verdiktis 10 mortpunojn kaj unu enprizonigon por dek jaroj
- 1941: Pollando: en Supra Silezio oni ordonis germanigi polajn nomojn, enskribitaj en la unuan kaj duan naciecan liston; marŝalo Edward Rydz-Śmigły alvenis al Varsovio, kie kaŝe ekloĝis kiel Adam Zawisza
- 1942: Pollando: Heinrich Himmler konsentis por ke enprizonigitoj en koncentrejoj ricevu de familioj kaj konatoj nutraĵ-pakaĵojn, kio povus plilongigi ilian laborkapablon; gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Kozienicki 20 personojn pro likvido de konfidenculojn kaj atako al ŝparkaso en Puławy; germana polico pafmortigis kelkdekon de personoj en apudvarsovia arabaro kaj 15 virojn en Sochaczew, revenĝe pro mortigo de policano de pola nacieco
- 1943: Pollando: germana polico pafmortigis en Krakovo 42 enprizonigitojn kaj en Częstochowa 18 personojn; de minejo "Max" apud Siemianowice Śląskie fuĝis 10 sovetajn militkaptitojn
- 1944: Divizio de pola generalo Stanisław Maczek per rapida atako liberigis nederlandan urbon Breda sen damaĝo al la loĝantoj (germanaj nazioj ne sukcesis detrui ĝin); germanaj soldatoj kaj SS-anoj dum ekstermo de pola vilaĝo Lgota pafmortigis 8 personojn pro kaŝo de partizanoj kaj bruligis 44 domojn
- 1945: Usono: aperis la unuaj globkrajonoj eksponitaj por vendo
- 1950: Gustavo la 6-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio
- 1956: Sueza krizo: Israelo aneksis la duoninsulon Sinajo
- 1956: Havenurbo Tanĝero revenis al Maroko
- 1959: Aperis la unua komikso kun aventuroj de Asteriks
- 1976: Erich Honecker iĝis komunista ĉefgvidanto de la Germana Demokratia Respubliko
- 1961: Sirio retiriĝis de la Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1992: Esplor-Centro pri Genocido kaj Rezisto-Movado en Litovio fondiĝis
- 1998: Post 36 jaroj usona kosmonaŭto kaj politikisto John Glenn en kosmopramo Discovery la duan fojon kosmoflugis, iĝante en la aĝo de 77 jaroj la plej maljuna homo en la kosmo
- 2004: Romo: gvidantoj de 25 membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj Rumanio, Bulgario, Kroatio kaj Turkio subskribis Eŭropan Konstitucion
- 2005: 61 personoj pereis en bombaj atencoj en Nov-Delhio
- 2006: Luiz Inácio Lula da Silva la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Brazilo
- 2006: Georgi Parvanov la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Bulgario
- 2008: Diego Armando Maradona iĝis trejnisto de la argentina nacia teamo de futbalo
Naskiĝoj
- 1504: Sin Saimdang, korea pentristino, skribadartistino, poetino (m. 1551)
- 1507: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo (m. 1582)
- 1688: Amalia Pachelbel, germana pentristino (m. 1723)
- 1740: James Boswell, skota verkisto (m. 1795)
- 1753: Charlotte Stuart, angla nobelino (m. 1789)
- 1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto (m. 1856)
- 1837: Miklós Papp, hungara ĵurnalisto (m. 1880)
- 1873: Guillermo Valencia, kolombia poeto kaj politikisto (m. 1943)
- 1875: Maria de Rumanio, reĝino de Rumanio (m. 1938)
- 1875: Carl Melville, germana skulptisto
- 1879: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato (m. 1969)
- 1882: Jean Giraudoux, franca verkisto (m. 1944)
- 1887: János Scheffler, rumania hungara romkatolika episkopo (m. 1952)
- 1891: Fanny Brice, usona kantistino (m. 1951)
- 1897: Joseph Goebbels, ministro de propagando en Nazia Germanio (m. 1945)
- 1899: Pál Gulyás, hungara poeto (m. 1944)
- 1906: Ella Bátori R., hungara verkistino (?)
- 1906: Attila Juhász, hungara ĵurnalisto (m. 1965)
- 1910: Kálmán Sértő, hungara poeto, verkisto (m. 1941)
- 1915: Samu Benedekffi, rumania hungara pastro, poeto (m. ?)
- 1921: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (m. 1997)
- 1924: Zbigniew Herbert, pola poeto tradukata al 38 lingvoj (m. 1998)
- 1924: Danielle Mitterrand, unua damo de Francio (m. 2011)
- 1925: Zoot Sims, usona ĵazmuzikisto (m. 1985)
- 1926: Lya Rosescu, rumana kostumdizajnistino (m. 1999)
- 1930: Omara Portuondo, kuba kantistino
- 1931: Péter Mag, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2012)
- 1938: Ellen Johnson-Sirleaf, prezidentino de Liberio
- 1941: Péter Pál Kerekes, rumania hungara fotisto, montgrimpanto
- 1947: Richard Dreyfuss, usona aktoro
- 1950: Abdullah Gül, prezidento de Turkio
- 1971: Winona Ryder, usona aktorino
Mortoj
- 1618: Walter Raleigh, angla verkisto kaj esploristo (n. 1552 aŭ 1554)
- 1666: James Shirley, angla dramisto (n. 1596)
- 1675: Andreas Hammerschmidt, germana komponisto (n. 1611 aŭ 1612)
- 1783: Jean le Rond d'Alembert, franca matematikisto, filozofo, enciklopediisto (n. 1717)
- 1829: Maria Anna Mozart, aŭstra klavicenistino (n. 1751)
- 1877: Nathan Bedford Forrest, usona generalo, gvidanto de Ku-Kluks-Klano (n. 1821)
- 1911: Joseph Pulitzer, hungara-usona publikisto juddevena (n. 1847)
- 1933: Paul Painlevé, franca matematikisto, ĉefministro (n. 1863)
- 1937: Miĥas Ĉarot, belorusa poeto (n. 1896)
- 1941: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario (n. 1882)
- 1950: Gustavo la 5-a, reĝo de Svedio (n. 1858)
- 1954: Gyula Bach, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1889)
- 1956: Ferenc Scheffler, rumania hungara romkatolika teologo, redaktoro (n. 1894)
- 1960: Andor Csiby, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1888)
- 1971: Arne Tiselius, sveda nobelpremiita biokemiisto (n. 1902)
- 1972: Andor Réthy, rumania hungara bibliografo (n. 1904)
- 1978: Andor Becsky, rumania hungara verkisto (n. 1898)
- 1980: Gábor Molnár, hungara verkisto (n. 1908)
- 1981: Georges Brassens, franca kantisto (n. 1921)
- 1988: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino (n. 1912)
- 1993: Stanisław Marusarz, pola skisaltisto kaj trejnisto (n. 1913)
- 1997: Anton Szandor LaVey, usona satanisto, fondinto de la Eklezio de Satano (n. 1930)
- 1906; Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto (n. 1916)
- 2005: Zoltán Berde, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto, lokhistoriisto (n. 1930)
- 2006: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Turkio, tago de la respubliko (1923)
- Monda Tago de Malsanuloj je Psoriazo
Tagoj de semajno
La 29-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.