UK 1907
El Vikipedio
(Alidirektita el 3-a UK)
La 3-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kembriĝo, Anglio en 1907. 1357 partoprenantoj ĉeestis. Dum la Kongreso ekskursantoj vizitis la Ĝardenurbon Letchworth kaj renkontiĝis kun la fondinto de la urbo, Esperantisto Ebenezer Howard. La plejmulto de la kunvenoj okazis en la Guildhall in Cambridge.
Post la kongreso grupo de kongresanoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof, vojaĝis al Londono, kie ili estis akceptitaj en Guildhall de reprezentano de la urbo Vezey Strong, tiam Skafaldo (Sheriff), kiu estis Esperantisto kaj en 1912 iĝis urbestro de Londono.
Teatraĵoj prezentitaj [redakti]
- Boks kaj Koks de John M. Morton kun W. M. Page, J. Ford, A. J. Hulme
- Bardell kontraŭ Pickwick de Charles Dickens, ludita de amatora trupo, 16 geaktoroj el 9 landoj.
- Ŝi kliniĝas por venki de Oliver Goldsmith, internacia amatora trupo, 11 rolantoj inter kiuj d-ro S. Krukowski el Varsovio.
- Nepardonebla altrudo (sennoma aŭtoro).
Raportoj [redakti]
- Detala raporto en Germana Esperantisto paĝo 88 kaj sekvaj de la kajero por aŭg./sept. 1907 kun foto de la germanaj partoprenintoj.
- Diversaj raportoj en La Revuo 1907 Parolado de Zamenhof, p.1, vizito de 600 partoprenantoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof en la ĝardenurbo de Ebenezer Howard (p. 142), postkongreso en Kimrujo (p. 146) kaj Skotlando (p. 50) kaj personaj impresoj de partoprenanto (p. 137)
- Belarte tralaborita en la privata blogo Zamenhof.blog.de (germanlingve).
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
| Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Cambridge 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antwerpen 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ Sanfrancisko 1915 ....... MILITO | ||
| Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
| Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antwerpen 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 | ||