3-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de marto estas la 62-a tago de la jaro (la 63-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 303 tagoj restas.
Je la 3-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 1284: Aligo de Kimrio al Anglio
- 1362: Pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda donis urborajton al Ropczyce
- 1575: Imperiestro de mogola dinastio Jalaluddin Muhammad Akbar decide venkis bengalojn en batalo de Tukarai (nun en Okcidenta Bengalio)
- 1613: Miĥail Fedoroviĉ Romanov iĝis caro de Rusio komencigante dinastion de Romanovidoj
- 1638: Tridekjara milito: venko de protestanta armeo en batalo de Rheinfelden
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: marista infanterio de Usono en sia unua batalo okupis Nasaŭon sur britaj Bahamoj
- 1813: Okupata de 3 jaroj fare de britoj franca Gvadelupo estis por 15 monatoj cedita al Svedio
- 1831: Venko de la taĉmento de pola generalo Józef Dwernicki dum la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio en la batalo de Kurów
- 1845: Florido fariĝis la 27-a ŝtato de Usono.
- 1846: Aŭstra armeo sufokis polan ribelon de Libera Urbo Krakovo
- 1857: Francio kaj Britio deklaris militon al Ĉinio
- 1871: La unua baloto al germana Reichstag okazis
- 1875: Prapremiero de la opero Carmen de Georges Bizet
- 1875: La unua matĉo de glacihokeo okazis en Montrealo
- 1878: Rezulte de la Traktato de Sankta-Stefano Bulgario proklamis sendependecon
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Kroatio
- 1912: Krakova episkopo Adam Stefan Sapieha ekregis diocezon de la Vavela Katedralo
- 1917: Rusio: Februara revolucio komenciĝis
- 1918: Centraj potencoj subskribis la traktaton de Brest-Litovsk
- 1921: Pollando paktis kun Rumanio pri reciproka militista helpo kaŭze de atako flanke de Rusio
- 1923: Usona semajna revuo Time aperis
- 1924: Turkio malfondis kalifujon
- 1931: Usona himno La stelplena standardo oficialiĝis
- 1938: Sauda Arabio: malkovro de nafto
- 1938: Pollando: malfermo de haveno en Władysławowo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germana polico pafekzekutis en Lodzo grandan grupon de judoj ("sanga ĵaŭdo"); germnaj regopovoj konfiskis en Poznań ĝis la 3-an de marto ĉ. 8 mil polajn domojn kun preskaŭ 60 mil loĝejoj; NKVD nombris ĉiujn polajn oficirojn en sovetaj militkaptitejoj - inter 8424 estis admiralo, 12 generaloj, 282 koloneloj, 555 majoroj, 1507 kapitanoj, 2 kapitanoj de maristaro, 16 klerikoj kaj 6049 leŭtenantoj, subleŭtenantoj kaj standardistoj
- 1941: Germana ĉefo de la distrikto de Krakovo ordonis tuj krei geton en la urbo - unu el 5 la plej grandaj en Ĝenerala Guberniestrejo (17 mil judoj)
- 1942: Heinrich Himmler ordonis subigi koncentrejojn al Ĉefa Administra Ekonomia Oficejo de SS por ke armea industrio povu pli facile utiligi laborforton de malliberuloj; germanoj mortigis per gaso en ekstermejo Chełmno ĉ. 3200 judojn de Żychlin; germana polico pendumis en Zduńska Wola 10 judojn kaj en distrikto Iłżecki 5 personojn; de malliberejo en Pawiak en Varsovio fuĝis 4 membrojn de pola rezista movado; ministro pri laboro en Nazia Germanio sendis instrukcion al regopovoj de ĜG kun rajtigo deporti ankaŭ infanojn en la aĝo de 13-15 jaroj; germana kaj litova polico arestis profesorojn kaj alumnojn de Animzorga Seminario de katolika eklezio en Vilno
- 1943: Volinia masakro: ukraina kaj germana polico murdis en pola vilaĝo Borszczówka (proksime al nuna Rivno) 130 personojn, en tio 42 infanojn bruligante 31 domojn kaj pafmortigis en Lidawka (samdistrikte) 104 personojn kun detruo de 29 agrikulturajn entreprenojn; en transloĝigaj tendaroj en Lodzo restis jenaj nombroj de germanoj setliĝontaj al ĜG: de Volinio 81, Galicio 106, regiono de Bjalistoko 7, Rumanio 1959, Serbio 121, Bulgario 46, Sovetunio 2552 kaj Bosnio 14 141
- 1944: Al Koncentrejo Ravensbrück venis de Varsovio transporto kun 70 polinoj; germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto 27 virinojn, en distrikto Konecki 11 kaj en Częstochowa 10 personojn; sekureca polico en Bjalistoko sendis al germana koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo) 91 polojn; en Hungario aperis la lasta pola revuo por infanoj; en Romo komencis disaŭdigon funkciigita de germanoj pollingva radiostacio "Wanda", kiu intencis malfortigi moralon de polaj soldatoj batalantaj kontraŭ germanoj ĉe la itala fronto (kun ĝi kunlaboris 3 poloj kaj ukrainino)
- 1945: Ruĝa Armeo okupis Świdwin kaj Miastko; gestapo pafekzekutis en Büdingen 87 malliberulinojn, en tio 36 polinojn; Delegito de Registaro por la Lando Jan Stanisław Jankowski depeŝis al polaj regopovoj en Londono, ke "de kelkaj tagoj komenciĝis en loko de nia restado arestojn kaj domajn embuskojn kun arestado de familioj kaj vizitantoj"
- Finnlando deklaris militon kontraŭ Nazia Germanio; ebriaj britaj aviadilistoj bombadis erare unu kvartalon de nederlanda Hago - rezulte de tio pereis ĉ. 500 homojn, 200 vundiĝis kaj 30 mil perdis domon; usona armeo liberigis Manilon; Asocio de Profesoroj kaj Docentoj de Altlernejoj en Britio protestis kontraŭ voĉdonoj de la konferenco de Jalto (maljusta por Pollando)
- 1947: Supera Nacia Tribunalo en Varsovio anoncis verdikton en proceso de estintaj germanaj altranguloj ligitaj kun la pola ĉefurbo: Ludwig Fischer, Max Daume kaj Josef Meisinger estis kondamnitaj al mortpuno kaj Ludwig Leist al 8 jaroj de enprizonigo.
- 1947: Malvarma milito: greka registaro turnis sin al Usono pri helpo en batalo kontraŭ komunistaj partizanoj
- 1948: Regiona Militista Juĝejo en Varsovio komencis proceson kontraŭ Witold Pilecki, pola heroo de la dua mondmilito
- 1955: Elvis Presley la unuan fojon aperis en televida muzika programo
- 1957: La 2-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Frankfurt am Main
- 1956: Karl-August Fagerholm la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1959: Notaĵo de Ŝelepin estiĝis - ekzakte sekreta dokumento pri propono neniigi 21 857 da personaj dokumentujoj de polaj oficiroj, la viktimoj de la katina murdo
- 1961: Hasano la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Maroko
- 1961: Aleksio la 2-a eniris ortodoksisman monaĥejon en Sergijev Posad
- 1962: Brita Antarkta Teritorio kreiĝis
- 1963: Korea Centra Dissenda Stacio ekfunciis en Nord-Koreio
- 1968: Vjetnama milito: batalo de Hue finiĝis
- 1970: Pola milico subpremis vilaĝon en distrikto Sandomierski, kies loĝantoj kontraŭstaris al malkonstruo de eksterleĝe plukonstruita kapelo
- 1973: Subskribo de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio
- 1977: Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj estis ratifikitaj de Pollando
- 1980: Pierre-Elliott Trudeau la duan fojon iĝis ĉeministro de Kanado
- 1981: Chun Doo-Hwan iĝis prezidento de Sudkoreio
- 1985: Ĉilio: Rezulte de tertremo en regiono de Valparaiso 177 personoj pereis kaj pli ol 2500 vundiĝis
- 1991: Civitanoj de Estonio kaj Latvio referendumis pri sendpendeco (de Sovetunio)
- 1991: En Los-Anĝeleso policanoj batis afro-usonanon Rodney King; ilia senkulpigo kaŭzis poste sangan tumulton
- 1992: Flago de Kirgizio oficialiĝis
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino deklaris sendependecon
- 2002: Afganio: en Hindukuŝo pro tertremo pereis 150 personojn
- 2002: En nacia referendumo svisoj decidis aliĝi al Unuiĝintaj Nacioj
- 2003: Araba televidkanalo Al-Arabija ekfunkciis
- 2005: Usona riĉegulo kaj vojaĝisto Steve Fossett kiel solulo finis per aviadilo flugon ĉirkaŭ la mondo
- 2007: Adam Małysz gajnis en la japana Sapporo sian kvaran titolon de mondĉampiono pri skisaltado
- 2009: Internacia puna kortumo ordonis aresti prezidenton de Sudano Omar al-Baŝir, akuzitan pri inspirado al genocido en provinco Darfuro
- 2011: Essam Ŝaraf iĝis ĉefministro de Egiptio
- 2011: Libia enlanda milito: venko de ribelintoj en batalo de Brega
Naskiĝoj
- 1455: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio (m. 1495)
- 1623: Johannes Rudbeckius, la Juna, sveda teologo (m. 1667)
- 1703: Robert Hooke, angla sciencisto (n. 1635)
- 1709: Andreas Sigismund Marggraf, germana kemiisto (m. 1782)
- 1756: William Godwin, angla politika filozofo, ĵurnalisto kaj roman-verkisto (m. 1836)
- 1793: Charles Sealsfield, aŭstra-usona verkisto
- 1805: Jonas Furrer, prezidento de Svislando (m. 1861)
- 1823: Gyula Andrássy, ĉefministro de Hungario (m. 1890)
- 1823: Frigyes Pesty, hungara historiisto (m. 1889)
- 1831: George Pullman, usona industriisto kaj inventisto (m. 1897)
- 1845: Jan Micislaw Baudouin de Courtenay, pola lingvisto francdevena, universitata profesoro, esperantisto (m. 1929)
- 1845: Georg Cantor, germana matematikisto (m. 1918)
- 1847: Alexander Graham Bell, skot-devena usonano, inventinto de la telefono (m. 1922)
- 1877: Miklós Bródy, hungara dirigento, komponisto (m. 1949)
- 1887: Anton Acker, germana arkitekto kaj politikisto
- 1882: Kazimierz Bartel, pola matematikisto kaj plurfoja ĉefministro, rektoro de Lvova Universitato, murdita (m. 1941)
- 1892: Zoltán Vécsey, hungara verkisto (m. 1984)
- 1893: József Rózsa, rumania hungara porjunulara verkisto (m. 1968)
- 1895: Ragnar Anton Kittil Frisch, norvega nobelpremiita ekonomikisto (m. 1973)
- 1896: Viktória Diamandy, rumania hungara poetino, verkistino kaj dramistino (m. 1943)
- 1897: Sándor Kibédi, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 1941)
- 1901: Erzsébet Kádár, hungara verkistino (m. 1946)
- 1914: Asger Jorn, dana artisto (m. 1973)
- 1916: Lajos Mesterházi, hungara verkisto (m. 1979)
- 1927: Endre Zrínyi, rumania hungara muzeologo, arkeologo (m. 1998)
- 1928: Gudrun Pausewang, germana verkistino
- 1934: Jacek Kuroń, pola politikisto kaj historiisto (m. 2004)
- 1934: Tibor Tomcsányi, rumania hungara redaktoro (m. 2002)
- 1935: Csaba László, rumania hungara instruisto, fotisto
- 1939: Sándor Magyari, hungara verkisto, ekonomikisto
- 1940: Zoltán Köntös-Szabó, ruamnia hungara/hungara verkisto
- 1943: Gizella Péterfy, hungara pentristino, skulptistino
- 1944: István Balázs, rumania hungara arkitekto
- 1946: Attila Vári, rumania hungara/hungara poeto, verkisto, filmisto
- 1944: László Vofkori, rumania hungara geografo (m. 2008)
- 1953: Balázs Béla Végh, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1955: Mária Schneller, rumania hungara pentristino
- 1974: Zsolt Berszán, rumania hungara pentristo
- 1982: Jessica Biel, usona aktorino
Mortoj
- 116: Aleksandro la 1-a, papo
- 1111: Bohemundo de Tarent, normana kavaliro kaj krucmilitisto (n. ĉ. 1058)
- 1459: Ausias March, valencia poeto kaj mezepoka kavaliro (n. 1397)
- 1605: Klemento la 8-a, papo (n. 1535)
- 1703: Robert Hooke, angla fizikisto, biologo, astronomo kaj eksperimentisto (n. 1635)
- 1706: Johann Pachelbel, germana komponisto (n. 1653)
- 1707: Aŭrangzebo, gvidanto de la Mogola Imperio en Barato (n. 1618)
- 1768: Nicola Porpora, itala komponisto (n. 1686)
- 1769: Péter Bod, hungara verkisto (n. 1712)
- 1815: József Mártonfi, hungara katolika episkopo, eklezia verkisto (n. 1746)
- 1858: József Bajza, hungara poeto, kritikisto (n. 1804)
- 1879: László Paál, hungara pentristo (n. 1846)
- 1906: József Koncz, hungara historiisto (n. 1829)
- 1921: Elek Petri, hungara eklezia verkisto Bibliotradukisto (n. 1852)
- 1926: Julius Epstein, austra-hungara-juda pianisto (n. 1832)
- 1928: Hugo Koch, nederlanda inventisto, kontribuinto al konstruo de la ĉifrilo Enigma (n. 1870)
- 1932: Eugen d'Albert, germana komponisto kaj pianisto (n. 1864)
- 1943: Franciŝak Aljaĥnoviĉ, belorusa verkisto kaj dramisto (n. 1883)
- 1952: Kálmán Vakarcs, hungara etnografo (n. 1872)
- 1961: Paul Wittgenstein, usona-aŭstra pianisto (n. 1887)
- 1975: Therese Giehse, germana aktorino (n. 1898)
- 1975: László Németh, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1901)
- 1983: Arthur Koestler, hungar-devena brita verkisto (n. 1905)
- 1985: István Nemes, rumania hungara kuracisto (n. 1928)
- 1987: Attila Szabó T., rumania hungara lingvisto (n. 1906)
- 1987: Hana Vítová, ĉeĥa aktorino (n. 1914)
- 1988: Henryk Szeryng, pola violonisto juddevena, poligloto (n. 1918)
- 1993: Albert Sabin, usona kuracisto pol-juddevena, inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (n. 1906)
- 1994: Karel Kryl, ĉeĥa bardo kaj grafikisto (n. 1944)
- 1996: Marguerite Duras, franca verkistino (n. 1914)
- 2003: Horst Buchholz, germana aktoro (n. 1933)
- 2003: Gilbert Ledon, franca inĝeniero, esperantisto (n. 1931)
- 2003: Symilde Schenk Ledon, brazila esperantistino (n. 1926)
- 2007: Júlia Bereczky, hungara aktorino (n. 1928)
- 2008: Giuseppe di Stefano, itala operkantisto (n. 1921)
- 1933: Lehel Lőrincz, rumania hungara skulptisto, grafikisto (n. 2014)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Japanio: Tago de Knabinoj
- Nacia tago en Bulgario: tago de liberiĝo el sub la osmana regado (1878)
Tagoj de semajno
La 3-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.