30-a de februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj
Paĝo el sveda kalendaro de 1712

Laŭ la Gregoria kalendaro, februaro havas 28 aŭ 29 tagojn. Tamen, trifoje en historio la dato 30-a de februaro okazis en specifaj landoj.

Svedio (tiam ankaŭ Finnlando estis parto de la Sveda regno) planis ŝanĝi de la Julia kalendaro al la Gregoria kalendaro. Oni volis ekde 1700 preterlasi la ekstrajn tagojn el superjaroj dum la sekvantaj 40 jaroj. Tiel, 1700 ne estis superjaro en Svedio. Ĉi tio metis la svedan kalendaron unu tagon antaŭe de la Julia kalendaro kaj dek tagojn post la Gregoria kalendaro. Sed, pro la Granda Nordia Milito, 1704 kaj 1708 tamen estis superjaroj. Regis nun perfekta konfuzo. En 1711 reĝo Karlo la 12-a dekretis reiri al la Julia kalendaro. Do en 1712 oni aldonis du ekstrajn tagojn, la 29-an kaj la 30-an de februaro. – La sveda ŝanĝo al la gregoria sistemo finfine efektiviĝis en 1753.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]