31-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de januaro estas la 31-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 334 tagoj restas (335 en superjaroj).
Je la 31-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 314: Silvestro la 1-a iĝis papo - dum lia pontifikado oni konstruis preĝejojn: Baziliko Sankta Johano de Laterano, Baziliko Sankta Kruco de Jerusalemo, Baziliko Sankta Petro de Romo
- 1504: Francio cedis Napolon favore al Hispanio
- 1542: Álvar Núñez Cabeza de Vaca kiel la unua eŭropano atingis akvofalon Igŭacuo
- 1606: En Londono oni ekzekutis ĉefan komplotinton Guy Fawkes kaj 3 aliajn partoprenantojn de pulva konspiro
- 1732: Romo: Teatro Argentina malfermiĝis
- 1747: Malfermo de la unua venerea malsanulejo en Londono
- 1773: Post la unua dispartigo de Pollando sur aneksitaj teritorioj ekestis Okcidenta Prusio
- 1773: Post la dua dispartigo de Pollando Poznań estis aneksita sen batalo
- 1862: Malkovro de blanka nano Siriuso B (la stelo akompananta Siriuson)
- 1865: Dmitrij Mendelejev defendis doktoriĝan disertaĵon Pri kunligado de alkoholo kun akvo
- 1891: Okazis la unua respublikisma ribelo en Portugalio.
- 1915: Unua mondmilito: germanoj uzis kemian armilon (kloron) kontraŭ rusoj
- 1919: Venko de estonoj kontraŭ bolŝevikoj en sendependiga batalo de Paju (proksime al Valga)
- 1920: Armeo de Dua Pola Respubliko eniris al Chojnice kaj aligis ĝin al Pollando post 148 jaroj de anekso
- 1920: Plebiscito en Supra Silezio: angla kaj itala taĉmentoj alvenis al Supra Silezio kaj regiono de Olsztyn
- 1924: Konstitucio de Sovetunio akceptiĝis
- 1925: Zog la 1-a iĝis prezidento de Albanio
- 1926: Brita kaj belga okupaciaj armeoj forlasis Kolonjon
- 1929: Lev Trockij estis ekziligita de Sovetunio
- 1933: Édouard Daladier la unuan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1937: En Sovetunio pro supozata trockismo oni pafmortigis 31 personojn
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: En Bukareŝto ĉesis aperi "Informa Bulteno de Polaj Rifuĝintoj en Rumanio", kiu aperadis de la 21-a de oktobro 1939 en eldonkvanto de 100-1700 ekzempleroj
- 1941: En Nazia Germanio estis 798 101 personoj deportitaj de okupata Pollando al trudlaboro, en tio 185 329 virinoj (23,2%); en Poznań germanoj senkapigis 11 polojn; gestapo forveturigis de malliberejo Pawiak en Varsovio 593 personojn al sia koncentrejo en Aŭŝvico
- 1942: En Germanio aperis plenuma povo por enkondukita la 4-an de decembro 1941 germana puna juro por poloj kaj judoj, kiu permesis puni antaŭajn farojn; en ekonomio de Varto-Lando laboris 812 656 personoj
- 1943: Guberniestro de Ĝenerala Gubernio donis en Varsovio informon pri murdo fare de soveta registaro 1,6 mln de poloj
- Dum Batalo ĉe Stalingrado feldmarŝalo Friedrich Paulus malgraŭ ordono de Adolf Hitler subiĝis al Ruĝa Armeo
- 1944: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Jędrzejowski 24 personojn alveturigitajn de malliberejo en Kielce, revenĝe pro devojigo de trajno kun libertempitaj germanaj soldatoj, kaj en Kielce 5 polojn; germana polico pendumis en distrikto Żywiecki 10 malliberulojn de koncentrejo Aŭŝvico, pro mortigo de germana agronomo fare de partizanoj; taĉmento de la 5-a Brigado de Pola Enlanda Armeo komandata de Zygmunt Szendzielarz venke batalis kun germanoj en Vilna regiono, kiuj perdis 65 soldatojn kaj dekkelke de malliberigitoj, partizanoj 19 mortfalintojn kun 12 vunditoj; en ekonomio de Varto-Lando laboris 1 152 725 personoj
- Usono komencis rekonkeri de japanoj Marŝalan Insularon
- 1945: Unuoj de la 1-a Pola Armeo rekonkeris, konatan pasinte pri batalado por poleco, Złotów - la unua urbo konkerita de polaj soldatoj ene de teritorio de "malnova Nazia Germanio"; pola registaro en ekzilo rompis diplomatiajn rilatojn kun registaro de Ĉeĥoslovakio, kiu agnoskis Provizoran Registaron de Pollando; Ruĝa Armeo liberigis ok polajn urbojn: Barczewo, Bisztynek, Dębno, Gorzów Wielkopolski, Kędzierzyn, Kostrzyn nad Odrą, Leszno kaj Ścinawa.
- 1946: Eurico Gaspar Dutra iĝis prezidento de Brazilo
- 1949: Ĉinio: Pekino liberiĝis el la japana okupo.
- 1951: Getúlio Vargas iĝis prezidento de Brazilo
- 1956: Guy Mollet iĝis ĉefministro de Francio
- 1956: Juscelino Kubitschek iĝis prezidento de Brazilo
- 1959: Brazilo: urbo Campo Bom fondiĝis
- 1961: Jânio Quadros iĝis prezidento de Brazilo
- 1962: Kubo estis forigita de Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
- 1967: Estas signita en Novjorko protokolo pri la statuso de la rifuĝintoj.
- 1968: Nauro fariĝas sendependa de Aŭstralio.
- 1968: Sanktiga proceso de pola monaĥino kaj mistikulino Faustyna Kowalska komenciĝis
- 1972: Birendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1977: Parizo: Centro Georges Pompidou malfermiĝis
- 1982: Monda persatelita premiero de filmo "Let Poland be Poland" (Pollando estu Pollando) al 50 landoj de la mondo, solidarecanta kun poloj, kiuj luktis kun la milita stato
- 1990: Moskvo: la unua restoracio McDonald's malfermiĝis
- 1994: Barcelono: operejo Gran Teatre del Liceu bruliĝis
- 1997: Didier Ratsiraka la duan fojon iĝis prezidento de Madagaskaro
- 2009: 23 maljunuloj pereis dum incendio de maljunulejo en rusia aŭtonomeca respubliko Komiio (en vilaĝo distanca 120 km de Siktivkar)
- 2011: En Niĝero okazis prezidenta baloto; en la dua provo gajnis Mahamadou Issoufou
Naskiĝoj
- 1512: Henriko la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1580)
- 1543: Tokugawa Ieyasu, ŝoguno de Japanio (m. 1616)
- 1778: František Antonín Kolovrat-Libštejnský, ĉeĥa nobelo, ĉefministro de Aŭstra Imperio (m. 1861)
- 1797: Franz Schubert, aŭstra klasika komponisto (m. 1828)
- 1804: József Bajza, hungara poeto, kritikisto (m. 1858)
- 1832: Gyula Salacz. hungara politikisto, urbestro de Arad (m. 1915).
- 1837: Lajos Tolnai, hungara verkisto (m. 1902)
- 1864: István Kecskeméthy, hungara lingvisto (m. 1938)
- 1873: Pál Bodor, hungara plantkulturisto (m. 1928)
- 1884: Theodor Heuss, federacia prezidento de Germanio (m. 1963)
- 1885: József Bajza, hungara literaturhistoriisto (m. 1938)
- 1885: Antoni Czubryński, pola liberpensulo, astralisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1886: Béla Issekutz, hungara kuracisto (m. 1979)
- 1893: Karel Husárek, ĉeĥa generalo (m. 1972)
- 1901: Marie Luise Kaschnitz, germana verkistino (m. 1974)
- 1902: Pál Jávor hungara aktoro (m. 1959)
- 1902: Alva Myrdal, sveda diplomatino, sociologo, nobelpremiita pri paco (m. 1986)
- 1902: Kawasaki Naokazu, japana literatur-sciencisto, esperantisto kaj multjara membro de la Akademio de Esperanto (m. 1991)
- 1911: Vanga, bulgara blinda klarvidantino, mistikulino (m. 1996)
- 1916: Benjámin Zörgő, rumania hungara psikologo (m. 1980)
- 1922: Otaviano Curvelo de Souza, brazila esperantisto (m. 2001)
- 1923: Norman Mailer, usona verkisto (m. 2007)
- 1924: Dániel Szőts, rumania hungara kuracisto, publicisto
- 1926: Maria Grodecka, pola verkistino, popularigantino de vegetarismo (m. 2005)
- 1929: Rudolf Ludwig Mössbauer, germana nobelpremiita fizikisto
- 1929: Jean Simmons, brita aktorino
- 1935: Oe Kenzaburo, japana verkisto
- 1936: Lajos Asztalos, hungara lokhistoriisto, tradukisto, esperantisto
- 1937: Philip Glass, usona komponisto
- 1938: Beatrikso, reĝino de Nederlando
- 1939: Éva Tolna, rumania hungara kulturorganizantino, poeto.
- 1946: Mihály Matekovits, rumania hungara instruisto, matematikisto
- 1949: Ken Wilber, usona verkisto, ĉefa reprezentanto de integrala teorio
- 1950: Anikó Schwartz (Juhász), rumania hungara kemiistino
- 1959: Kelly Lynch, usona aktorino
- 1962: Aleksej Miller, rusia ekonomikisto, prezidanto de la konzerno Gazprom
- 1971: András Egri, rumania hungara pentristo
- 1971: Patricia Velásquez, venezuela aktorino kaj modelino
- 1975: Preity Zinta, barata aktorino
- 1907: Lajos Sándor Ördögh, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1979)
- 1979: Daniel Tammet, brita aŭtismulo, esperantisto
- 1981: Justin Timberlake, usona popkantisto
- 1982: Elena Paparizou, greko-sveda kantistino
Mortoj
- 1580: Henriko la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1512)
- 1606: Guy Fawkes, angla komplotisto kontraŭ Jakobo la 1-a (n. 1570)
- 1729: Jacob Roggeveen, nederlanda maresploristo (n. 1659)
- 1788: Charles Edward Stuart, jakobita pretendanto al brita trono (n. 1720)
- 1836: František Věnceslav Jeřábek, ĉeĥa dramverkisto (n. 1836)
- 1866: Friedrich Rückert, germana poeto (n. 1788)
- 1887: Włodzimierz Krzyżanowski, pola kaj usona generalo, administranto de Alasko (n. 1824)
- 1888: Don Bosco, itala pastro, katolika sanktulo (n. 1815)
- 1923: Eligiusz Niewiadomski, pola artisto, murdinto de la unua prezidento de Pollando Gabriel Narutowicz, ekzekutita (n. 1869)
- 1925: Sándor Hamvai, hungara verkisto (n. 1861)
- 1929: Jan Karafiát, ĉeĥa evangelia pastro, aŭtoro de furora teatrigita fabelo por infanoj (n. 1846)
- 1933: John Galsworthy, angla verkisto (n. 1867)
- 1935: Ágoston Bartalis, hungara juristo, publicisto, lokhistoriisto (n. 1866
- 1944: Jean Giraudoux, franca teatra verkisto (n. 1882)
- 1956: A. A. Milne, brita verkisto (n. 1882)
- 1962: Vlasta Burian, ĉeĥa teatra aktoro, reĝisoro, kantisto (n. 1891)
- 1967: Adorján Bónyi, hungara ĵurnalisto (n. 1892)
- 1973: Ragnar Anton Kittil Frisch, norvega nobelpremiita ekonomikisto (n. 1895)
- 1977: László Kocziány, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1920)
- 1985: Kázmér Géza Werner, hungara verkisto, teatra reĝisoro (n. 1900)
- 1985: Józef Mackiewicz, pola verkisto, unua raportisto pri masakro de Katin (n. 1902)
- 1994: Pierre Boulle, franca verkisto (n. 1912)
- 1994: Erwin Strittmatter, germana verkisto (n. 1912)
- 2002: Francis Gabreski, usona piloto poldevena, flug-aso (n. 1919)
- 2002: Hildegard Knef, germana aktorino (n. 1925)
- 2003: István Imreh, rumania hungara historiisto (n. 1919)
- 2007: Kirka, finna kantisto (n. 1950)
- 2014: Maximilian Schell, aŭstra aktoro
Specialaj tagoj kaj festoj
- Keltoj: antaŭtago de Imbolko
- Nacia tago en Nauro, tago de la sendependiĝo (1968)
- Romkatolika Kalendaro: memoro de Sankta Don Bosco, itala fondinto de salesianoj,sacerdoto
Tagoj de semajno
La 31-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.