31-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de majo estas la 151-a tago de la jaro (la 152-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 214 tagoj restas.
Je la 31-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1162: Stefano la 3-a iĝis reĝo de Hungario
- 1433: Sigismondo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1578: Reĝo Henriko la 3-a ekis konstruon de la plej malnova ekzistana en Parizo Ponto Neuf
- 1578: 15 ŝipoj komandataj de Martin Frobisher eknavigis de Anglio ĝis Nordameriko por trovi Nordokcidentan pasejon
- 1592: En Krakovo okazis nupto inter Sigismondo la 3-a Vasa kaj Anna de Aŭstrio, kiu kroniĝis al la reĝino de Pollando
- 1602: Dum pola-sveda milito pola armeo komencis sieĝon de Biały Kamień, kiu finiĝis per kapitulaco de svedoj post 4 monatoj
- 1653: Ferdinando la 4-a iĝis romgermana reĝo
- 1689: Milito de la ligo de Augsburg: francaj soldatoj rabis kaj bruligis la Katedralon de Speyer
- 1740: Frederiko la 2-a iĝis reĝo de la Reĝlando Prusio
- 1783: Francaj pentristinoj Adélaïde Labille-Guiard kaj Louise Élisabeth Vigée Le Brun estis kun aliaj virinoj la unuan fojon akceptitaj al Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulpturo
- 1847: Malfermo de la fervojo: Roterdamo-Hago
- 1859: En Londono la unuan fojon eksonoris Big Ben
- 1891: Konstruado de Transsiberia fervojo komenciĝis en Vladivostoko
- 1902: La 2-a brita-bura milito finiĝis
- 1910: Unio de Sud-Afriko kreiĝis.
- 1911: Belfasto: en la ŝipfarejo Harland & Wolff luksa vaporŝipo RMS Titanic surakviĝis
- 1912: Malfermo de la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin
- Unua mondmilito:
- 1915: Pollando: inter Bolimów (proksime al Skierniewice) kaj Sochaczew germana armeo uzis 264 tunojn da likva kloro, ellasita de 12 mil ujoj lokigitaj antaŭ linio de rusaj tranĉeoj; dum dekkelkaj minutoj pereis kelkaj miloj de rusaj soldatoj (uzita kvanto da gaso kelkoble superis tiun dum gasa atako en aprilo 1915 apud Ipro)
- 1916: La mara batalo de Jutlando komenciĝis
- 1918: Tanko Renault FT-17 debutis militkampe; reprezentanotj de ĉeĥa kaj slovaka elmigrantaro subskribis en Usono Akordon de Pittsburg pri kreo de Ĉeĥoslovakio
- 1922: Ignaz Seipel iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1924: Lauri Ingman la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Ĝis tiu ĉi tago al Francio alvenis 37601 polajn ekzilitojn kaj al Sirio - 4038, kiuj membriĝis al Polaj Armitaj Fortoj, kaj de Litovio al Latvio - ĉ. 1800 virojn; germanaj regopovoj registris en Ĝenerala Gubernio 93782 senlaborulojn, en tio 33347 virinojn; en Łowicz cirkulis konspira gazeto "Goniec Polski"; Monumento al Frederiko Ŝopen en Varsovio estis eksplodita de hitleranoj
- 1941: Germanaj regopovoj validigis de la 7-a de junio 1941 la Nurenbergajn leĝojn por Varto-Lando
- Batalo de Anglio: germanoj bombatakis Dublinon malgraŭ tio, ke Irlando proklamis neŭtralecon en la milito; post germana invado brita armeo retiriĝis de Kreto
- 1942: Nombro de registritaj senlaboruloj en Ĝenerala Gubernio estis 81 925 personoj
- Japana atako al haveno en Sidnejo kun uzo de submarŝipetoj: aliancanoj perdis 3 ŝipojn kun 21 maristoj, japanoj - 3 ŝipetojn kun 6 maristoj kaj 2 hidroplanojn
- 1943: En Rybienko Nowe (apud Wyszków) la trian tagon finiĝis ekzekuto de pli ol 100 polojn, kiel revenĝo pro mortigo de distriktestro; en Jędrzejów oni atencis kontraŭ Helmut Kapp, tradukisto de Gestapo kaj SS-suboficiro, kiu persone murdis 87 polojn kaj 365 judojn - revenĝe germanoj pafmortigis 11 loĝantojn kaj 25 sendis al sia koncentrejo en Aŭŝvico; pola rezista movado detruis en ĜG, laŭ neplenaj donitaĵoj, 150 kaj defektis 300 laktejojn (el inter 680 ekzistantaj)
- Usona armeo forpuŝis japanojn de Aleutaj Insuloj
- 1944: Komandata de Zygmunt Szendzielarz 5-a brigado de Pola Enlanda Armeo atakis sukcese germanan konvojon apud Šalčininkai (dum reveno post malfacila batalo estis pripafita de sovetaj partizanoj); sur Vistulo en Machów (apud Opole Lubelskie) polaj soldatoj sinkigis ŝipon kun germanoj kaj turkmenoj (60 pereis, 50 vundiĝis) - polaj perdoj estis minimumaj - 1 mortis, 2 vundiĝis; germanaj regopovoj forveturigis de ĜG al Nazia Germanio ekde la 1-a de septembro 1943 260 tunojn da greno, 10,7 mil tunojn da viando, 90,3 mil tunojn da terpomoj, 458 tunojn da sukero, 500 tunojn da viando el korta birdaro, 113758 anserojn kaj 5 milionojn da ovoj
- 1946: Rezulte de tertremo en turka Kurdio 839 personoj pereis
- 1952: Oni finfosis la kanalon Volgo-Don
- 1961: Sud-Afrika Respubliko fondiĝis.
- 1962: Israelo: militkrimulo Adolf Eichmann estis pendumita
- 1970: Peruo: dum tertremo mortis 67 mil personojn
- 1970: La 9-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Meksiko
- 1970: Oni konsekris la Katedralon de Braziljo
- 1972: Richard Nixon kiel la unua prezidento de Usono alvenis al Pollando
- 1981: En Varsovio okazis entombiga ceremonio de la primaso de Pollando Stefan Wyszyński, kiu iĝis granda patriota manifestacio kun partopreno de kelkcent miloj de katolikaj kredantoj
- 1986: La 13-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Meksiko
- 1987: EuroCity fondiĝis - nova kategorio de internaciaj trajnoj
- 1998: Geri Halliwell forlasis muzikan grupon Spice Girls
- 2002: La 17-a Futbala Mondpokalo komenciĝis - piedpilka Mond-Pokalo en Japanio kaj Sud-Koreio
- 2003: Ringa suna eklipso videbla en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko
- 2005: Dominique de Villepin iĝis ĉefministro de Francio
- 2005: Rusa entreprenisto Miĥail Ĥodorkovskij estis juĝita je 9-jara prizono en siberia gulago
- 2007: Pollando: juĝejo en Katowice verdiktis pri kulpo de komunista krimo por ĉiuj 17 akuzitaj milicanoj, kiuj pafmortigis 9 ministojn, strikantaj post enkonduko de milita stato en Pollando
- 2008: Jamajka kuristo Usain Bolt starigis tiutempan mondrekordon en kurtadistanca kuro de 100 m - 9,58 s
- 2010: Mediteraneo: Israela mararmeo atakis pacan konvojon de ŝipoj kun helpo por suferantoj de la Gaza Sektoro; mortis 10 aktivistoj, vundiĝis ĉ. 30 kaj 4 judaj soldatoj
- 2010: Horst Köhler memvole eksprezidentiĝis
- 2014: La 18-a Scienca Pikniko en Varsovio pri la ĉeftemo Tempo
Naskiĝoj
- 1048: Omar Ĥajam, persa poeto, astronomo, filozofo, kuracisto kaj matematikisto (m. 1131)
- 1443: Damo Margaret Beaufort, angla nobelino (m. 1509)
- 1469: Emanuelo la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1521)
- 1557: Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, caro de Rusio, la lasta el dinastio Rjurik (m. 1598)
- 1613: Johano Georgo la 2-a, princo de germana dinastio Wettin (m. 1680)
- 1640: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, reĝo de Pollando (m. 1673)
- 1656: Marin Marais, franca gambovjolisto (m. 1728)
- 1773: Ludwig Tieck, germana verkisto (m. 1853)
- 1813: Ödön Székely, hungara instruisto, verkisto (m. 1915)
- 1817: Georg Herwegh, germana socialista-revolucia poeto kaj tradukisto (m. 1875)
- 1819: Walt Whitman, usona poeto (m. 1892)
- 1855: Théophile Cart, franca pionira esperantisto (m. 1931)
- 1857: Pio la 11-a, papo (m. 1939)
- 1863: Francis Younghusband, brita oficiro, esploristo kaj mistikulo (m. 1942)
- 1872: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto (m. 1872)
- 1982: Endre Wild, hungara, rumania hungara redaktoro, romkatolika eklezia verkisto (m. 1969)
- 1883: Lauri Kristian Relander, prezidento de Finnlando (m. 1942)
- 1887: Saint-John Perse, franca nobelpremiita poeto kaj diplomato (m. 1975)
- 1897: Lajos Kökény, hungara esperantisto (m. nekonata)
- 1907: Peter Fleming, angla verkisto (m. 1971)
- 1911: Maurice Allais, franca nobelpremiita ekonomikisto (m. 2010)
- 1913: László Erős, rumania hungara ĵurnalisto (m. ?)
- 1914: Endre Makkai, rumania hungara pastro, etnografo, redaktoro (m. ?)
- 1914: Ödön Nagy, rumania hungara etnografo (m. 1995)
- 1923: Rainier la 3-a, princo de Monako (m. 2005)
- 1926: James Krüss, germana verkisto (m. 1997)
- 1929: Aladár Zoltán, hungara komponisto (m. 1978)
- 1930: Clint Eastwood, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1933: Kristóf Zsizsmann, rumania hungara matematikisto, naturscienca faktradukisto
- 1943: György Matekovits, rumania hungara kuracisto
- 1943: Zoltán Rohonyi, rumania hungara, hungara literaturhistoriisto (m. 2013)
- 1945: Rainer Werner Fassbinder, germana reĝisoro (m. 1982)
- 1945: Laurent Gbagbo, prezidento de Eburbordo
- 1951: Serge Brussolo, franca verkisto
- 1959: Zoltán Pánczél, rumania hungara entreprenisto, manaĝero (m. 2013)
- 1962: Victoria Ruffo, meksika aktorino
- 1963: Viktor Orbán, ĉefministro de Hungario
- 1963: Árpád Szabó, rumania hungara ekonomikisto, universitata profesoro
- 1965: Brooke Shields, usona aktorino
- 1974: Orsolya Kirkósa, hungara operkantistino
- 1976: Colin Farrell, irlanda aktoro
Mortoj
- 1076: Waltheof, grafo de Northumbria, Anglio, la sola nobelo formale ekzekutita de Vilhelmo la Konkerinto (n. 1050)
- 1161: Géza la 2-a, reĝo de Hungario (n. 1130)
- 1246: Izabela de Angulemo, dua edzino de Johano (Anglio) (n. 1188)
- 1410: Marteno la 1-a, reĝo de Aragono, Valencilando (n. 1396)
- 1524: Kamila Baptista el Varano, itala mistikulino, katolika sanktulino (n. 1458)
- 1525: Martinus Dorpius, nederlanda humanisto kaj teologo (n. 1485)
- 1574: Karlo la 9-a, reĝo de Francio (n. 1550)
- 1594: Tintoretto, itala pentristo (n. 1518)
- 1740: Frederiko Vilhelmo la 1-a, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (n. 1688)
- 1809: Joseph Haydn, aŭstra komponisto (n. 1732)
- 1832: Évariste Galois, franca matematikisto (n. 1811)
- 1872: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto (n. 1816)
- 1910: Elizabeth Blackwell, unua usona kuracistino (n. 1821)
- 1927: Zoltán Ferenczi, hungara bibliografo (n. 1857)
- 1937: Viktor Győző Schreyer, rumania hungara advokato, poeto, verkisto, redaktoro (n. 1846)
- 1944: Endre Kőrös, hungara verkisto (n. 1872)
- 1957: Leopold Staff, pola poeto kaj tradukisto (n. 1878)
- 1960: Willem Elsschot, flandra verkisto (n. 1882)
- 1962: Adolf Eichmann, oficiro en la nazia reĝimo kiu respondecas pri la funkciado de la holokaŭsto (n. 1906)
- 1970: Zoltán Fábry, hungara verkisto (n. 1897)
- 1974: János Karácsony, hungara instruisto, pentristo (n. 1899)
- 1981: István Szász, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (n. 1910)
- 1982: Marinko Ĝivoje, kroata esperantisto (n. 1919)
- 1996: Timothy Leary, usona verkisto, psikologo, inspirinto de la hipia movado (n. 1920)
- 1998: János Márton, hungara aktoro (n. 1921)
- 2000: Tito Puente, portorika komponisto, ĵaza kaj mamba muzikisto (n. 1923)
- 2006: Raymond Davis Jr., usona nobelpremiita fizikisto (n. 1914)
- 2007: Elemér Gál, hungara verkisto (n. 1929)
- 2011: Hans Keilson, germana-nederlanda verkisto kaj psikiatro (n. 1909)
- 2014: Ildikó Bárányiné László, rumania hungara kuracistino, verkistino (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de la Vizito de la Beata Virgulino Maria
- Kamila Baptista el Varano (itala princino kaj monaĥino)
- Monda tago sen cigaredo
Tagoj de semajno
La 31-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.