31-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de marto estas la 90-a tago de la jaro (la 91-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 275 tagoj restas.
Je la 31-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 307: Romia imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio edziĝis al Fausta, filino de estinta imperiestro Maksimiano
- 1084: Kontraŭpapo Klemento la 3-a kronigis Henrikon la 4-a kiel germana-romia imperiestro
- 1146: Aganta laŭ rekomendo de papo Eŭgeno la 3-a franca filozofo kaj teologo Bernardo de Clairvaux predikis en Vézelay alvokante al la 2-a krucmilito, kio renkontis grandan eĥon en okcidenta Eŭropo
- 1241: La 1-a mongola invado al Pollando: retiriĝanta armeo bruligis Krakovon - postrestis nur preĝejo al Sankta Andreo kaj Vavelo, pereis 3 mil personojn.
- 1387: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1492: Apenaŭ du monatojn post la fina rekonkero de la hispana duoninsulo de la maŭroj, la katolikaj Gereĝoj Isabel la 1-a de Kastilio kaj Ferdinando la 2-a de Aragano subskribis la edikton de Granado, kiu devigis ĉiujn enlandajn judojn aŭ konvertiĝi al kristanismo aŭ elmigri.
- 1495: En Venecio oni fiksis kontraŭfrancan ligon kun partopreno de papo, Milano, Venecia respubliko, Maksimiliano la 1-a kaj Hispanio
- 1547: Henriko la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1621: Filipo la 4-a iĝis reĝo de Hispanio kaj Portugalio
- 1807: Venko de egipta armeo super la brita en batalo de Rosetta
- 1814: Aŭstra-prusa-rusa-sveda-brita-hispana koalicio (kun multaj germanaj ŝtatetoj) konkeris Parizon
- 1822: Turkoj masakris loĝantojn de la greka insulo Ĥio; mortis 20 mil, sklaviĝis 50-60 mil
- 1829: Pio la 8-a iĝis papo
- 1854: La estro de la „nigraj ŝipoj“, Matthew Calbraith Perry, subskribis kun la japana ŝoguno la traktaton de Kanagaŭa. Tiel malfermiĝis la japanaj havenoj Shimoda kaj Hakodate al la negoco kun Usono. Komenciĝis la fino de la Edo-epoko.
- 1856: Germana astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Harmonio
- 1866: Hispana ŝiparo bombardis ĉilian havenon Valparaiso
- 1889: Inaŭguro de la Eiffel-Turo en Parizo.
- 1899: Franca astronomo Jérôme Eugène Coggia malkovris asteroidon Ĝiptiso
- 1909: En ŝipfarejo de Belfasto oni komenis konstrui luksan vaporŝipon RMS Titanic
- 1909: Serbio agnoskis anekson de Bosnio kaj Hercegovino fare de Aŭstrio-Hungario
- 1917: Usono ekposedis aĉetitajn de Danio Virgulinsulojn
- 1918: Bakuo: bolŝevikoj komencis masakron de 12 mil de azerioj
- 1930: En Usono ekvalidis Hays-kodo - mora regularo por filmistoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado komenciĝis en Ĝenerala Gubernio por fizike ekstermi polajn gvidantojn - germana polico la unuan tagon arestis ĉ. 1000 personojn; ĝendarmoj pafekzekutis en Firlej 43 personojn pro helpo al al partizana taĉmento de majoro Henryk Dobrzański
- Karelia ASSR transformiĝis al Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko; Rashid Ali al-Kaylani la duan fojon iĝis ĉefministro de Irako
- 1941: Ministro pri laboro de Nazia Germanio provizore suspendis libertempajn pretendojn de polaj trudlaboristoj en Germanio; regopovoj de ĜG malfondis ĉiujn ne akceptatajn de ili religiajn asociojn; gestapo en Varto-Lando de la 15-a de septembro 1940 ĝis la 31-a de marto 1941 arestis 6213 polojn, fuĝintaj antaŭ deportado; estro de Kielce ordonis fondi judan geton la 3-an de aprilo; estro de Varsovia distrikto malfondis ekzistantan de la 4-a de septembro 1939 Ĉefurban Komitaton de Socia Memhelpo
- 1942: Propaganda oficejo en ĜG eldonis la trian konfidencan liston de malpermesitaj polaj publikaĵoj kun nomoj de 1470 polaj aŭtoroj kaj ĉ. 2500 titoloj de iliaj verkoj; germanaj regopovoj ĝis nun konfiskis al poloj kaj judoj sur enkorpigitaj teritorioj 299 606 terpecojn kun konstruaĵoj ampleksantaj 940 124 loĝejojn; nokte britaj aviadiloj alterigis por polaj konspiraj organizaĵoj en Varto-Lando radioaparatojn, eksplodaĵojn kaj flugfoliojn
- Japanio aneksis Kristnaskinsulon
- 1943: Taĉmento de germana polico tute bruligis vilaĝon en distrikto Biłgorajski mortigante ĉ. 10 personojn kaj duone vilaĝon en distrikto Zamojski, krome aliloke pafmortigis 14 personojn; ekzekuta plotono de Wehrmacht pafmortigis laŭvican polon pro organizo de pola rezista movado en germanaj armitaj fortoj; sekureca polico sur enkorpigitaj teritorioj januare kaj marte arestis 2841 polojn pro ĉeso de laboro kaj gestapo simile en Varto-Lando arestis marte 853 polojn; rezulte de atakoj fare de pola rezista movado kontraŭ fervoja transporto en ĜG en la unua jarkvarono 354 fervojajn gardistojn pereis kaj ĉ. 100 vundiĝis kaj marte en distrikto Lubelski plenumis 705 agojn kontraŭ germana okupado
- 1944: Pola Armeo en Sovetunio nombris 43 508 soldatoj; en Nazia Germanio laboris 1 583 136 personoj elveturigitaj por trudlaboro el Pollando, en tio 1 028 287 devenis de ĜG kaj 554 849 de enkorpigitaj teritorioj
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Racibórz; nombro de deportita loĝantaro de Sovetunio al Pollando de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de marto 1945 estis 79 975 personoj; direkcio de elektrocentralo de la entrepreno Volkswagen en Wolfsburg fiksis altecon de labortarifa malneta salajro en pfenigoj pohore por laboristoj laŭ unuopaj naciecoj: germanoj 121, belgoj 97, italoj 96, francoj 83, nederlandanoj 90, internigitaj italaj soldatoj 75, civitanoj de Sovetunio 72 kaj poloj 55; en Irano estis ĉi-tage 4108 poloj
- 1949: Novlando aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 1959: Tibeto: Dalai-Lamao - devigita fuĝi - transpaŝis landlimon kun Barato, kie ricevis politikan azilon
- 1964: Brazilo: militista puĉo okazis
- 1966: Lanĉo de sovetia kosmosondilo Luna 10, unua artefarita satelito de la Luno
- 1974: Brita flugkompanio British Airways estiĝis (per unuiĝo)
- 1979: La lastaj britaj soldatoj forlasas Malton.
- 1979: La 24-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Jerusalemo
- 1991: Malfondo de militistaj strukturoj de la Varsovia Kontrakto (la politikaj restis ĝis la 1-a de julio)
- 1991: Kartvelio referendumis pri sendependeco
- 1991: Serboj ekokupis kroatan direkciejon de la nacia parko Plitvicaj lagoj; komenco de la konflikto
- 1992: Moskvo: 19 aŭtonomiaj respublikoj, krom Ĉeĉenio kaj Tatarstano, subskribis federacian kontrakton kun Rusio
- 1999: Premiero de la aŭstrali-usona sciencfikcia filmo La matrico
- 2005: Alberto la 2-a ekplenumis, pro malsano de Rainier la 3-a, princodevojn de Monako
- 2010: Dagestano: en duobla bomba atenco en Kizlar pereis 12 personoj, 18 vundiĝis
- 2012: Prezidento de Maŭricio Anerood Jugnauth rezignis pri sia posteno favore al vicprezidentino
Naskiĝoj
- 250: Konstancio Ĥloro, romia imperiestro (m. 306)
- 1499: Pio la 4-a, papo (m. 1565)
- 1519: Henriko la 2-a, reĝo de Francio (m. 1559)
- 1526: Benedikto la Afrikano, itala sanktulo (m. 1589)
- 1596: Rene Descartes, franca filozofo kaj matematikisto (m. 1650)
- 1621: Andrew Marvell, angla poeto (m. 1678)
- 1675: Benedikto la 14-a, papo (m. 1758)
- 1685: Johann Sebastian Bach, klasika germana komponisto (m. 1750)
- 1723: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1766)
- 1732: Joseph Haydn, aŭstra komponisto de la klasika epoko (m. 1809)
- 1778: Coenraad Jacob Temminck, nederlanda zoologo kaj ornitologo (m. 1858)
- 1807: György Lázár grafo, hungara honvedgeneralo (m. 1861)
- 1822: Johann Friedrich Theodor Müller, germana biologo (m. 1897)
- 1872: Michele Arabeno, itala esperantisto (m. nekonata)
- 1882: Kornej Ĉukovskij, rusia poeto (m. 1969)
- 1886: Tadeusz Kotarbiński, pola filozofo, kunkreinto de prakseologio (m. 1981)
- 1888: József Fitz, hungara bibliotekisto (m. 1964)
- 1890: William Lawrence Bragg, aŭstrala nobelpremiita fizikisto, kristalografiisto (m. 1971)
- 1892: Stanisław Maczek, pola generalo, honora civitano de Nederlando (m. 1994)
- 1900: Lőrinc Szabó, hungara poeto (m. 1957)
- 1908: Red Norvo, usona ĵaz-vibrafonisto (m. 1999)
- 1914: Octavio Paz, meksika nobelpremiita poeto (m. 1998)
- 1920: György Sebestyén, rumania hungara arkitekto, universitata profesoro (m. 1993)
- 1929: Zoltán Kisgyörgy, rumania hungara botanikisto
- 1930: András Gáll, rumania hungara, izraela ĵurnalisto, verkisto
- 1932: László Bura, hungara lokhistoriisto, universitata profesoro
- 1939: Zviad Gamsaĥurdja, filologo, disidento, la unua prezidento de Kartvelio (m. 1993)
- 1939: Volker Schlöndorff, germana reĝisoro
- 1942: Irén Bányai, rumania hungara aktorino
- 1943: Ágnes Kerekes, rumania hungara ĵurnalistino, universitata adjunktino
- 1943: Christopher Walken, usona aktoro
- 1947: Teodor Sugár, rumania hungara, rumana ĵurnalisto (m. 2000)
- 1948: Al Gore, usona nobelpremiita politikisto
- 1949: György Nagy Baka, rumania hungara informatikisto
- 1954: Tibor Kálmán Dáné, rumanihungara instruisto, redaktoro, prezidanto de EMKE
- 1955: Angus Young, aŭstrala roka gitaristo skotdevena
- 1962: Vilmos Molnár, rumania hungara verkisto
- 1972: Žaneta Tomášková, ĉeĥa aktorino
- 1972: Alejandro Amenábar, hispana filma reĝisoro
- 1988: Edit Miklós, rumania hungara/hungara alpa skiistino
Mortoj
- 1340: Ivano la 1-a, la unua granda princo de moskva kaj vladimira princlandoj (n. 1288)
- 1525: Renato la Granda Bastardo de Savojo, nelegitima filo de la 7-a duko Filipo la 2-a de Savojo (n. 1468)
- 1547: Francisko la 1-a, reĝo de Francio (n. 1494)
- 1621: Filipo la 3-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio (n. 1578)
- 1631: John Donne, angla poeto kaj predikisto (n. 1572)
- 1703: Johann Christoph Bach I, germana komponisto (n. 1642)
- 1727: Isaac Newton, angla fizikisto, matematikisto, astronomo kaj filozofo, alkemiisto, esploranto de Biblio (n. 1643)
- 1837: John Constable, brita pentristo (n. 1776)
- 1854: Ferenc Szőllősy, hungara lingvisto, verkisto (n. 1796 aŭ 1806)
- 1855: Charlotte Brontë, angla verkistino (n. 1816)
- 1869: Allan Kardec, franca edukisto kaj responsulo pri la bazaj spiritismaj libroj (n. 1804)
- 1880: Henryk Wieniawski, pola komponisto, violonisto, pedagogo (n. 1835)
- 1898: György Bánffy, hungara verkisto (n. 1853)
- 1898: Eleanor Marx, plej juna filino de Karlo Markso (n. 1855)
- 1913: J. P. Morgan, usona banka kaj fervoja magnato (n. 1837)
- 1914: Christian Morgenstern, germana verkisto (n. 1871)
- 1917: Emil Adolf von Behring, germana nobelpremiita fiziologo kaj bakteriologo (n. 1854)
- 1920: Hector Hodler, svisa esperantisto, fondinto de UEA (n. 1887)
- 1925: Carlos Gagini, kostarika verkisto kaj esperantisto (n. 1865)
- 1945: Hans Fischer, germana nobelpremiita kemiisto (n. 1881)
- 1948: Egon Erwin Kisch, ĉeĥa ĵurnalisto juddevena (n. 1885)
- 1948: Miklós Rácz, hungara historiisto (n. 1877)
- 1967: Rodion Malinovskij, defendministro de Sovetunio (n. 1898)
- 1970: Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko, marŝalo de Sovetunio (n. 1895)
- 1971: Gyula Tóth, rumania hungara pentristo (n. 1891)
- 1972: Béla Zala, rumania hungara redaktoro, deklamisto (n. 1898)
- 1973: Ota Pavel, ĉeĥa verkisto kaj sporta ĵurnalisto, juddevena (n. 1930)
- 1980: Jesse Owens, usona atletikisto (n. 1913)
- 1984: Zoltán Vécsey, hungara verkisto (m. 1892)
- 1995: Selena Quintanill Pérez, meksika-usona kantistino (n. 1971)
- 1998: Viola Tomori, hungara psikologino (n. 1911)
- 2005: Stanley Sadie, brita muziksciencisto kaj muzikkritikisto (n. 1930)
- 2005: Terri Schiavo, virino kun severa cerbo-damaĝo (n. 1963)
- 2006: Jackie McLean, usona aldosaksofonisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Malto, National Day, retreto de la lastaj britaj soldatoj (1979); pliaj tagoj estas la 7-a de junio, la 8-a de septembro, la 21-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
Tagoj de semajno
La 31-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.