3103 Egero
| 3103 Egero | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 3103 Eger |
| Aliaj nomoj | 1982 BB |
| Historio | |
| Malkovrinto | Miklós Lovas |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
20-a de januaro 1982 Mátraszentimre |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
210,121 Gm (1,405 AU) 135,645 Gm (0,907 AU) 284,597 Gm (1,902 AU) |
| Discentreco | 0,354 |
| Meza anomaliangulo | 341,199° |
| Klinangulo | 20,932° |
| Periodo | 608,016 tagoj (1,665 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
129,814° |
| Argum. de periapsido | 253,997° |
| Terdistanco - Minimuma |
17,217 Gm (0,1151 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 1,5 km |
| Rotacia periodo | 0,2377 tago (5,7059 horoj) |
| Geometria albedo | 0,64 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | Xe |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 15,38 |
3103 Egero estas tre malgranda kaj tre hela apolona asteroido, marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido ĉar ĝi trairas la orbitojn de ambaŭ planedoj.
Ĝi estis malkovrita la 20-an de januaro 1982 de la astronomo Miklós Lovas elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio sur la monto Mátra, nemalproksime de Mátraszentimre en Hungario ; ĝi ŝuldas sian nomon al la hungara urbo Eger.
La 6-an de aŭgusto 1996, ĝi pasis al 0,1151 AU (17,217 milionoj de km) de Tero, estis la plej proksima paso konata ĝis la fino de la 22-a jarcento. Venonta proksimiĝo okazos la 2-an de aŭgusto 2016, kun 0,1894 AU (28,336 milionoj de km). Ĝi teorie povas proksimiĝi al 0,0790 AU (11,817 milionoj de km) de la Tera orbito.
3103 Egero estas unu el la du asteroidoj identigita kiel fonto de meteorfluo (la alia estas 4 Vesto). Egero estas la fonto de la meteorŝtonoj "aŭbritoj". Ĝi estas spektroskopie ligita al la asteroidoj de spektra tipo E kaj al la anoj de la Hungaria familio[1].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Relationship of E-type Apollo asteroid 3103 (1982 BB) to the enstatite achondrite meteorites and the Hungaria asteroids (Rilato de la E-tipa apolona asteroido 3103 (1982 BB) kun la enstatitaj akondraj meteorŝtonoj kaj la Hungariaj asteroidoj) de Gaffey, Michael J.; Reed, Kevin L.; Kelley, Michael S. (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (3103) Eger (de IAU Minor Planet Center)
- angle 3103 Eger : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle (3103) Eger el la datumbazo de NEODYS
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 3102 Kroko | 3103 Egero | 3104 Dürer |