3122 Florence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3122 Florence
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Florence kaj ĝiaj 2 satelitoj (Foto de NASA, 2-a de septembro 2017)
Florence kaj ĝiaj 2 satelitoj (Foto de NASA, 2-a de septembro 2017)
Florence kaj ĝiaj 2 satelitoj (Foto de NASA, 2-a de septembro 2017)
asteroidopotence danĝera objektoapud-Tera objekto • potence danĝera asteroido
Oficiala nomo 3122 Florence
Aliaj nomoj 1981 ET3 ; 1983 CN1
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Florence Nightingale vd
Malkovro
Malkovrinto Schelte J. Bus
Dato de malkovro 2-a de marto 1981
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
264,589 Gm (1,769 AU)
152,597 Gm (1,020 AU)
376,580 Gm (2,517 AU)
Discentreco 0,4233
Meza anomaliangulo 301,776°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 22,145°
Periodo 859,146 tagoj (2,352 jaroj)
Meza cirkulrapido 22,40 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
336,063°
Argum. de periapsido 27,864°
Terdistanco
- Minimuma

6,787 Gm (0,04537 AU)
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro 4,4 ± 0,03 km
Maso
- Denso
7,9×1013 ± 2x1012 kg
2 g/cm³
Rotacia periodo 0,09825 tago (2,3581 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,231 ± 0,049
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 14,04
Videbla magnitudo 9,14 vd
vdr

3122 Florence estas malgranda, hela triopa amora asteroido malkovrita la 2-an de marto 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio). Ĝi ricevis la inan antaŭnomon "Florence" en honoro de la brita flegistino Florence Nightingale (18201910).

Ĝi estas en orbita resonanco 4:5 kun Marso.

Ĉar ĝia orbito proksimas tiun de Tero, ĝi estas klasifikita kiel terrenkonta asteroido kaj potence danĝera objekto. Ĝia tera MOID estas 0,0453705 AU, tio, kio signifas, ke ĝia orbito pasas je 6,787 milionoj da km de tiu Tero ĉe la punkto, kie ambaŭ orbitoj estas plej proksimaj. Ĝi trairas la orbiton de Marso sed pro ĝia orbita klineco, ne tre proksimiĝas al tiu planedo : ĝia marsa MOID estas 0,28353 AU tie estas 42,415 milionoj da km.

Satelitoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la proksima paso de la 1-an de septembro 2017, radaraj bildoj ricevitaj per la Komplekso de foraj kosmaj komunikoj de Goldstone inter la 29-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2017 montris du satelitojn.[1] La Observatorio de Arecibo konfirmis tiun observon.[2][3]

La plej interna satelito havas diametron de 0,2 km, orbitas kun duona grandakso taksata je 4,6 km kaj orbita periodo de ĉirkaŭ 7,2 horoj (0,3 tago) ; tio, kiu estas la plej mallonga orbita periodo el tiuj de la konataj satelitoj de terrenkontaj asteroidoj.

La ekstera satelito havas diametron de 0,3 km, duonan grandakson de 9,8 km kaj orbita periodo de 24,5 ± 2,4 horoj (1,02 ± 0,1 tago).

Ambaŭ satelitoj havas longigitan formon kaj estas en ligita rotacio. Eblas, ke tiuj satelitoj formiĝis el materialoj eljetitas pro la rapida rotacio[4] de la ĉefa korpo, rotacio rapidigita pro la efiko YORP.[3]

3122 Florence estas la tria triopa asteroido konata inter la terrekontaj asteroidoj post (153591) 2001 SN263 kaj (136617) 1994 CC.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3121 Tamines3122 Florence3123 Dunham