32-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
parto de la urbocentro ĉe la promenejo apud la rivero Mozelo

La 32-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1988 kaj la 3-a de januaro 1989 en la urbo Traben-Trarbach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato en la okcidento de Germanio,[1] en kunvenejo inter pitoreskaj vitejoj kaj kun impona rigardo al la valo de la rivero Mozelo - cetere en printempece sunplena vetero. En la sama ejo la evento ree okazis ankaŭ naŭ jarojn pli poste.

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Religioj kaj ideologioj en Eŭropo"[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Religioj kaj ideologioj en Eŭropo"