3523 Arina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3523 Arino)
3523 Arina
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3523 Arina
Aliaj nomoj 1975 TV2; 1930 HB ;
1952 KO; 1957 VC ;
1968 UX; 1975 TC7 ;
1975 VH9
Nomita laŭ Arina Rodionovna vd
Malkovro
Malkovrinto Ljudmila Ĉerniĥ
Dato de malkovro 3-a de oktobro 1975
Loko de malkovro Nauĉno (Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
354,777 Gm (2,372 AU)
307,158 Gm (2,053 AU)
402,395 Gm (2,690 AU)
Discentreco 0,1342
Meza anomaliangulo 42,852°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 9,667°
Periodo 1333,962 tagoj (3,652 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
55,649°
Argum. de periapsido 158,719°
Terdistanco
- Minimuma

157,012 Gm (1,0496 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 9,07 ± 0,1 km
Ĉefa korpo : 8,82 km
Rotacia periodo 0,1114 tago (2,6742 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,283 ± 0,025
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,35
vdr

3523 Arina estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono iom proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 3-an de oktobro 1975 de la rusa astronomino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio (nun en Rusio). Ĝi ricevis la virinan antaŭnomon "Arina" en honoro de Arina Rodjonova Jakovleva (17581828), flegistino de Aleksandr Puŝkin.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 2-an de marto 2021 de V. Benishek, P. Pravec, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, A. Marchini, R. Papini, F. Salvaggio, W. Cooney, A. Aznar, P. Santos-Sanz, A. Sota, F. J. Aceituno, R. Goncalves, kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 27-an de majo 2021

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,12 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 22 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 1,2192 ± 0,0008 tago (29,26 ± 0,02 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3522 Becker3523 Arina3524 Schulz